Haitio, tombo por Zilda Arns

![]()
La 12-an de januaro 2010 terura tertremo ruinigis Portoprincon, ĉefurbo de Haitio. En la daŭro de sekundoj katastrofo neniam antaŭe spertita de la insulanoj aliformigis la ĉefurbon en grandegan tombejon. Miloj da mortoj restis sub ruinoj. Malespero restis ĉe loĝantaro, kiu travivas ĉiutagan mizeron, sed nenion kompareblan al tia amasmortigo.
Portoprinco fariĝis tombejo ne nur al la suferantaj haitianoj. Tie ankaŭ finis siajn tagojn sur la tero eksterlandanoj, kiuj pro la plej diversaj kialoj vizitis la landon. La tagojn sekvantajn al la tertremo gazetoj tra la tuta mondo kalkulis la nombron da mortoj laŭ la lando. Brazilo ne esceptis tiun sumon, eĉ pro la fakto, ke tie deĵoras brazila taĉmento je la servo de la Unuiĝintaj Nacioj. Mortis 18 brazilaj militistoj kaj 3 civiluloj. Zilda Arns estis unu el la civilaj pereintoj.
Zilda Arns estis kuracistino. Ŝi praktikis socian pediatrion kaj dediĉis sian vivon al la malriĉaj infanoj. En la kadro de la katolika eklezio de Brazilo ŝi fondis la Mision por la Infano (portugallingve Pastoral da Criança), en 1983. La fokuso de tiu misio estas malgrandigi la infanan mortemon. La projekto, kies unua provo okazis en nur unu municipo, plene disvolviĝis. Hodiaŭ ĝi helpas ĉirkaŭ 2 milionojn da infanoj ne nur en ĉiuj ŝtatoj de Brazilo sed ankaŭ en 20 aliaj landoj.
Ŝi ĵus prelegis pri la plano etendi la sukceson de la misio al Haitio antaŭl cento kaj duono da homoj, kiuj kunsidis en preĝejo, kiam okazis la tertremo. Zilda estis trafita sur la kapo kaj falis morta. Apud ŝi pereis pliaj 15, plejparte sub pecoj de la rompita tegmento.
Forpasis Zilda, sed ne forpasis la spirito de la misio. Por ŝi karitato ne estas nur rezulto de la spontaneco de bonfarantoj. Karitato estas esence politika agado, laŭ vortoj de ŝia lasta parolado: "Ni kredas, ke tiu socia transformado postulas maksimuman arigo da klopodoj por la plena disvolviĝo de la infanoj."
- jozefolejcx's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
