Ensaluto

Historiaj notoj pri la E-Movado en Brazilo

bildo de Dorneles

Laŭjare:

1894 - Francisko Valdomiro Lorenz, el Ĉekio, elmigras al Brazilo. 1-a esperantisto loĝanta en la lando.

1895 - En la 'Adresaro XVII', unuafoje aperas nomo de brazila urbo, en la kazo, Porto Alegre, kiel loĝurbo de Arno Phillip, redaktoro de Deutsche Zeitung, germanlingva gazeto tiam eldonata en la urbo, en kiu li aperigis artikolon favoran al la lingvo.

1904 - Lanĉo de la unua lernolibro eldonata en Brazilo: portugallingva versio de Premières Leçons d'Esperanto, de Théophille Cart.

1906 - Fondo en la urbo Campinas, en la ŝtato San-Paŭlo, de Suda Stelaro, la unua E-societo en Brazilo.

1907 - Lanĉo de Brazila Revuo Esperantista, nuntempe Brazila Esperantisto; realigo de la 1-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Rio-de-Ĵanejro; fondo de Brazila Esperanto-Ligo.

1937 - Brazila Spiritista Federacio kreas E-departementon kaj ekeldonas didaktikajn librojn, revigligante la Movadon.

1981 - Realigo en Braziljo de la 81a Universala Kongreso de Esperanto.

2002 - Realigo en Fortalezo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto.

2007 - Realigo en Rio-de-Ĵanejro de la 42a Brazila Kongreso de Esperanto, en kiu oni festis la Centjariĝon de Brazila E-Ligo.

 

(Surbaze de la artikolo História Panorâmica do Esperanto no Brasil, de Aloísio Sartorato, publikigita en la informilo Inko, oficiala organo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, de Rio-de-Ĵanejro)

http://www.kke.org.br/pt/inko/index.php


povigita de