Esperanto.com: nia komunumo

ili dancas! ili ekzistas!

bildo de reto

Civila kontraŭstaro de irananoj trovas pli kaj pliajn iniciatojn. Jen unu el la lastaj:
Je la 8-a de marto kelkaj iranaj virinoj proteste al subpremado de virinoj kaj homaj rajtoj kaj okazantaj katastrofoj en irano kunvenis kaj anstataŭ la irana ambasadejo en Ottavo (Kanado) dancadis!
Menciindas ke "danco" en ĉiaj specoj en irano estas "MALPERMESITA" kaj tiuj virinoj protestintence dancadis.

 

Bv vidu pli longan kaj altkvalitan tiu rilatan filmon ĉe:
http://www.youtube.com/watch?v=X2BNE_UG320

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Ja, ili plu dancu! Ili plu kantu! Arto estas nekredeble pova en tiaj kruelaj momentoj, efika al kaŭzo ĉar kapablas logi la atenton de la mondo!

Memoru en Argentino 'La patrinoj de l' placo Mayo'... Eĉ dum la diktaturo ili eliris al la placo, protestis, ne silentis, kaj tio findonis rezulton. Ne tuje, sed estis briketo fortikigante la kaŭzon.

La popolo irana devas danci publike ie ajn kie ili sin trovas (eĉ se nur eksterlande...) devas KANTI kun vortoj petante finon al la tiraneco en sia lando. La mondo volas vidi la vizaĝojn de la virinoj iranaj, ridantajn prefere, sed koni ilin sen ajnvualojn!

N E D A kaj A R A B I estas vivaj inter ni!!!