inundado

el verdeskribitaj sensencaĵoj:
jen filmeto de hazardulo en Toowoomba. la filmeto montras kiel tuj kaj kiel rapida la inundo okazis en Toowoomba la pasintan tagon.
(dufoje klaku por spekti pligrande)
la prezidento de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, Dianne Lukes, loĝas en Toowoomba kaj mi esperas, ke ŝi kaj ŝia familio estas sekuraj....
tiu sama akvo, iu inundis Toowoomba-on nun iras orienten al Brisbano, la ĉefurbo de Kvinslando, kie mi loĝas. ĝi jam transiris (ne trairis) plurjan aliajn urbetojn kaj mortigis kelkajn homojn kaj en la venontaj 48 horoj ĝi atingos Brisbano pere de la Brisbana Rivero. laŭ la nuntempa novaĵo, aproks. 6,500 hejmoj en Brisbano estos inunditaj ĝis ĵaŭdo kaj nun multaj homoj evakuas siajn hejmojn kaj firmojn. dankinde mi ne loĝas proksime al la rivero kaj do mi estas sekura, sed multe da homoj kaj iliaj hejmoj ne estas.... mi tutkore deziras ĉion bonan al tiuj. ESTU SEKURE.
- noktema's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Komentoj
Mian solidarecon al la aŭstralia popolo. En Brazilo, en la regiono de Rio-de-Ĵanejro, oni informas hodiaŭ, ke pli ol 100 homoj forpasis ankaŭ pro grandaj inundadoj.
César Dorneles
mi ĵus legis pri la inundado en Rio-de-Ĵanejro... terure. :( mi tutkore deziras ĉion bonan al Brazilo kaj ĝia popolo. mi esperas, ke la pluvado ĉesos tie, same kiel ĝi nuntempe ĉesas ĉi tie. tio estas gravega....
Sed ankoraŭ estas kiu neas varmigadon de nia Tero, (internaciaj industrioj kemiaj, petroleaj ktp).
Anstataŭ pregi iun dion...devigi ĉesi tiun aĉan ekspluatadon !
nilo46
Mi ĝojas ke vi estas sekura, Noktema. Mi esperas, ke Dianne Lukes kaj ŝia familio ankaŭ estas sekuraj.
Terure... neniam ĉe ni similajn aferojn okazas. Maksimume (Venecio), la maro supreniras la grundo de unu metro kaj duono, sed sen tiu violento... En Muggia, kie mi nun loĝas, kelkfoje alta mareo atingas malpli duonmetro super la grundo. Tiuj aferoj okazas eble unu, du fojojn jare. Restanta periodo de la jaro ni havas agrablan veteron, escepte tiuj tagoj (malmultaj) kiam estas glacio aŭ forte blovas la Bora. En apuda regiono Veneto, kelkfoje tion okazas...
nilo46