Ensaluto

Jaro 2011: uzu E-kalendaron!

Antaŭ kelkaj jaroj en Nederlando eldoniĝis ŝir-kalendaro esperanta. Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekhavis la ideon same produkti kalendaron, sed nun kun nur proverboj.

Mi metis la rezulton en la retejon http://www.proverbaro.net/. La kalendaro estas de tie libere elŝutebla; printu mem kaj uzu. Ĉiusemajne estas nova proverbo, elektita de mi el la Proverbaro esperanta de L.L. Zamenhof.

Sciigu min pri ekuzo de la kalendaro; mi ŝatus scii ĉu ĝi plaĉas.

bildo de Rob Keetlaer


povigita de