Esperanto.com: nia komunumo

jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

bildo de reto

1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj".

2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ...

3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junulmortigado". Multaj gejunuloj estis murditaj flanke de "la nekonatuloj". Du el ili fariĝis simboloj kaj standardoj de la irana civila movado: Neda kaj Sohrab. Rigardu kiom belaj kaj plenvivaj "estas" ili. Kaj LA MORTINTOJ DE ĈI JARO ESTIS LA PLEJ VIVAJ MORTINTOJ" ...

 

Sohrab Arabi
Sohrab Arabi
Neda Aga Soltan
Neda Aga Soltan

4. Multaj (kelkmiloj da)"vere senkulpaj" homoj restas en la prizonoj. Homoj kiujn la registaro pro "fobio de malamikeco" aretadis kaj post monatoj ankoraŭ estas ne prijuĝitaj ...

5. Al ĉiuj festantoj de Novruzo, elkore mi deziras prosperan, ĝuplenan festadon dum ni ne forgesu homojn kiuj estas mortigitaj, vunditaj, turmentitaj, enprizonigitaj, suferantaj kaj ... pro okazintaj malbonaj konfliktoj ...

6. La vivo daŭras ...

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Sohrab, Neda: semoj
De novaj novruzaj floroj
Festeg' al Irano