Kantoj

kiuj emocias min jam dum jardekoj
En kampoj apud Visla* dormema
Kuŝas en humida tero
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj**
Kaj ie en multehoma Mondo
Jaron post alia
Solaj en senhomaj loĝejoj
Iliaj patrinoj ne dormas.
Sen ili projekcias kino
Iliaj koramikinoj
Delonge estas edzinigitaj
En kampoj apud Visla* dormema
Kuŝas en humida tero
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj**
Sed memoras Mondo savita,
Mondo eterna, Mondo viva
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj…
* Granda pola rivero
** Rusaj nomoj kaj kvartaloj en Moskvo
Sur la sennoma monteto http://www.youtube.com/watch?v=VTL7lH-Z6YY
La arbaro fumis apud la monto
Kaj la sunsubiro brulita kun ĝi.
Ni restis nur tri
El dek ok knaboj
Kiom multe da bonaj amikoj
Mortkuŝis en mallumo
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto
Lumas, falante, raketo
Kiu eĉ foje vidis tion
Li neforgesos iam.
Li neforgesos, malforgesos
Ĉi sturmojn furiozajn –
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto
Mi ofte sonĝas ĉi knabojn
Amikoj de miaj militaj tagoj
Terkabanon nian etan,
Brulpinarbon super ĝi.
Kvazaŭ mi denove kunkune ilin
Staras sur la fajrlinio
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto
Gruoj http://www.youtube.com/watch?v=M-i8-gmHl8o
Ŝainas al mi iufoje ke la soldatoj
Ne revenitaj de sangverŝaj kampoj
Ne sur nia tero mortkuŝis iam
Sed aliiĝis en blankaj gruoj.
Flugadas kaj birdvokas nin
Eble tial ni ofte malĝoje
Silentas rigardante al ĉielo?
Flugas, flugas sur ĉielon kojno laca
Flugas en nebulo fintagon
Kaj en tiu ordo eta estas intervalo
Eble tio estas loko por mi.
Estos tago kaj kun grua birdaro
Mi ekflugos en simila nebulego
El sunĉiele birde alvoki
Ĉiuj vin, kiuj lasi sul ka tero…
Ŝainas al mi iufoje ke la soldatoj
Ne revenitaj de sangverŝaj kampoj
Ne sur nia tero mortkuŝis iam
Sed aliiĝis en blankaj gruoj.
Al ni estas necesa nur venko http://www.youtube.com/watch?v=xETmyVug3JM
Ĉi tie birdoj ne pepas,
Arboj ne kreskas
Kaj sole ni ŝultro-ĉe-ŝultro
Enplantiĝas teron.
Fajras kaj turniĝas la planedo,
Sur nia patrujo – fumo.
Kaj do, al ni necesas venkon,
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!
Refreno:
Nin embuskas mortokaŭza pafado
Sed senforta estas ĝi!
Duboj for:
Ekiras nokte
La sola
Deka nia
Surbordiĝa bataliono.
Tuj kiam batalo finas
Aŭskultas sekvantan ordonon
Kaj leterportisto freneziĝas
Serĉante nin.
Supreniĝas ruĝa raketo,
Pafadas kruele mitralo.
Kaj do, al ni necesas venkon,
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!
Refreno
De Kursk kaj
La milito venigis nin
Ĝis la malamikaj pordoj –
Tiaj, amiko, aferoj…
Iam-ajn ni ekmemoros tion
Kaj ni mem malveros.
Sed nun al ni necesas venkon
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!
La Sancta milito! http://www.youtube.com/watch?v=gWs1HS2x21A
Levu lando grandega
Lavu por mortbatalo
Kontraŭ faŝista forto malluma
Kontraŭ malbenita hordo.
Furiozeco grandanima
Kolerbolu
Estas milito popola
La Sankta milito!
P.S. Mi ne estas poeto kaj sperta esperantisto. Pardonu miajn erarojn!
La tekstoj estas nur por kompreni enhavon – vi ne povos kanti esperante.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Kara Vaskonti,
Mi legis viajn primilidtajn kantojn, ja vi bonege redonis ilin esperanten, ĉar eblis senti la versojn poezie kaj ankaŭ kortuŝe!
Kvankam mi persone neniam spertis mondmiliton (kvankam mi naskiĝis du jarojn nur post la fino de la milito) ni tamen spertis ties spurojn, ja eĉ ĉi-tie en ĉi 'fino de mondo' :)
Tial ke multajn soldatojn brazilajn oni sendis lukti kontraŭ nazismo en Italio, laŭŝajne en la fina periodo de la milito, en skemo de helpa forto al Usono. Kelkaj sukcesis reveni. Tamen en maŭzoleo omaĝe al la mortintoj starigita en San-Paŭlo eblas legi ho kiom multe da nomoj!...
Oni ankaŭ scias, kiel suferis Rusio pro tio (la lando kiu plej perdis vivojn dum la dua milito!) kaj ankaŭ scias pri la grava rolo de la rusa vintro kontraŭ la nazistoj :) kaj multe pli grave ol tio ĉiuj scias pri la heroeca decido de via lando invadi Germanion.
Wel.
PS: Ke neniam plu homoj faru uzo de militoj por solvi, kiaj ajn estu mondproblemoj!!
Kara Wel-brazilulo,
Unuavice – mi estas el Bulgario. Dum la milito nia lando estis inter aliancanoj de faŝisma Germanio. Sed la potenculoj ne riskis sendi bulgarajn soldatojn kontraŭ Rusio – ili bone sciis, ke tuj la armepartoj kune kun siaj oficiroj estos alvenantaj al Ruĝa armeo! Nia popolo tradicie amŝatas rusan popolon – dum 1878 j. Rusio liberigis Bulgarion de 500-jara turka jugo.
Kiam la septembron 1944 la Sovetarmeo atingis niajn limojn Ĝi estis bonvenigata kun floroj denove kiel liberiganto. Kaj nia armeo aliĝi en la bataloj kontraŭ germanarmeo.
Ĉi kantoj estas kantoj de mia juneco (la 1944-an mi estis 11saĝa), mi havas kolekton de kelkaj da centoj rusaj kantoj de tiu epoko.