Katalogo de Esperanta retenhavo
Saluton!
Mi volas rakonti pri unu el miaj ĉefaj agadoj en Esperanto.
Jam dum sufiĉa tempo mi kreas katalogon de ĉiu utila Esperanta ehnavo, trovebla en la reto. Ĝi situas laŭ adreso:
http://eo.wikibooks.org/wiki/Katalogo_de_Esperanta_retenhavo
En ĝia literatura sekcio vi trovos ligilojn al ĉiu Esperanta literaturo, kiun mi trovis. Mi opinias, ke tio estas granda kaj riĉa kolekto, kiu eksterdube utiliĝos al ĉiuj Esperantistoj.
Mi komencis krei ĉi tiun katalogon, ĉar montriĝis, ke neniu konas ekzakte, kio troveblas Esperante en la reto. Ja tie oni povas trovi vere interesajn aĵojn, sed por tio necesas serĉi longe kaj obstine. Plimulto da Esperantaj retuzantoj ne havas tempon fari tion. Do necesas krei katalogon, kiu estu gvidlibro tra la Esperanta reto. Dum pli ol jaro mi kolektis multege da informo, sed mi plu trovadas novajn interesaĵojn.
Do, mi esperas, ke dank' al ĉi tiu laboro retumantaj Esperantistoj povos scii, kion oni posedas. Se vi havas proponojn pri ĉi tiu projekto, bonvolu eldiri ilin - tio estos grava kaj interesa por mi.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Dankon! Ĝi estas interesega kaj tre valora katalogo! Mi tute ne sciis pri ĝia ekzisto antaŭ ol mi legis vian mesaĝon ĉi tie. (Mi nur hodiaŭ aliĝis al esperanto.com kaj E-librujo kaj certe baldaŭ atente trarigardos la aliajn mesaĝojn ĉi-grupe.)
Ĉu eble necesas pli vaste anonci vian katalogon, ekz-e pere de ret-info? Aŭ eble vi jam faris tion?
Bruce Crisp