Kia ekonomia regado por Eŭropo

Karaj legantoj,
Ĉi-sube, vi trovos la tradukon de artikolo submetita al franca ĵurnalo de tri eminentaj Verduloj: Pascal Canfin, Philippe Lamberts, ambaŭ Verdaj Eŭrodeputitoj, laŭvice el Francio kaj Belgio kaj de Gerhard Schick, respondeculo pri financaj demandoj ĉe "die Grünen" kaj deputito en la "Bundestag", (la germana nacia asemblo).
La monda ekonomio ŝajne eliras la profundan krizon en kiu ĝi suben-glitis ekde du jaroj, ĉi-foje, unua-foje fakte, antaŭen-tirata per la Ĉina ekonomio. Sed tiu reboniĝo ne povas forbalai la fundamentajn problemojn de la nuntempa produktiva sistemo, aparte ĉion kio rilatas al la streĉo de la naturaj rimedoj. Daŭre rezultos malekvilibrojn ekonomiajn kaj financajn. Ĉi-kuntekste, la Verdaj partioj alvokas al pli profunda kunordigado de ekonomiaj politikoj. La suba teksto celas proksimigi tion.
Ĉiu parolas nun pri Eŭropa Ekonomia regado. Sed fakte kian enhavon doni al ĝi. Por respondi al tiu demando, ni faru kritikan analizon de la nuna situacio. La regado de la Eŭro-zono limiĝas je du kampoj: la prez-inflacio pri konsumado, pri kiu respondecas la Centra Banko kaj la publikaj financoj enkadrigitaj per la Pakto de Stabileco sub la respondeco de la Komisiono. Nunstate tiu regado havas du mortajn angulojn; tio grandparte klarigas ĝian nunan mal-efikecon.
La unua morta angulo koncernas la privatan ŝuldiĝon. La landoj de la Eŭro-zono kiuj en pli alarma situacio estas, estas ja tiuj kies privata ŝuldiĝo eksplodis dum la lastaj jaroj. Irlando kaj Hispanujo, ekzemple, afiŝas ŝuldiĝ-kvoton je pli ol 160 procento de la Malneta Enlanda Produkto (MEP). Tiu eksplodo nutris la inflacion de la havaĵoj, precipe la ne-moveblaĵoj kaj la financaj havaĵoj. Tiaj malnormaliĝoj ne vekis alarmon nek ĉe la la Komisiono, koncentriĝanta pri la publika ŝuldiĝo, nek ĉe la la Centra Banko fokusiĝanta pri la inflacio de la havaĵoj kaj servic-prezoj. Male, antaŭ la krizo Hispanujo kaj Irlando estis prezentataj kiel imit-modelon por la eurozonaj landoj kampe de la publikaj financoj, ĉar ili konformis la kriteriojn de la Pakto pri Stabileco. Ekde la estiĝo de la krizo, la mastrumoj de la menciitaj landoj, jam ŝuldiĝintaj, vidas ke siaj havaĵoj fandiĝas samtempe kiam siaj enspezoj malkreskas kun la eksploda kresko de la senlaboreco sen ke malkreskas la devigotaj repagoj. Tio instigas ilin malaltigi siajn elspezojn, tiel nutranta la disvolviĝon de la senlaboreco. Nur unu elira vojo eblas: publikaj elspezoj cele al subteno de la privata konsumo. Tio siavice eksplodigas la publikajn deficitojn kaj forigas tiujn landojn el la Pakto de stabileco.
Fronte al tiuj ĉi konstatoj la Banko kaj la Komisiono devas plivastigi sian analizadon. Pri la Komisiono temas ke ĝi eliru la dogmon laŭ kiu nur la publika ŝuldiĝo kontribuas al malekvilibro. Pri la Banko temas ke ĝi celu limigojn koncerne la inflacio de havaĵoj por batali kontraŭ spekulaj vezikoj. Tio supozas ke la Banko ne kontentiĝu pri la fiksado de interez-kvotoj, sed havigu al si novajn gvidilojn pri la kredito, inter alie la kontroladon de la devigotaj rezervoj de la bankoj korelative al la ekonomia ciklo en ĉiu lando.
La dua morta angulo de la nuna ekonomia regado koncernas la evoluon de la relativa konkurada
kapablo de la membro-ŝtatoj. Tiel Germanio kiu gvidis politikon de salajra rigoreco dum la lastaj jaroj rimarkinde kreskigis sian konkuradan forton. Tio komence ne estis problemo sed iĝis problemo kiam tiu politiko estigis gravajn malekvilibrojn pri la kuranta pagoj-bilanco, tio estas precipe en la komercado de varoj kaj de servoj. Neniu povas riproĉi al Germanio esti la unuaranga eksportanto en la mondo, ĉefe pro la kvalito de siaj produktoj. Tamen, estas ne normale ke pro la malforto de ĝia konsumo, limigita per la salajra rigoreco, Germanio ne plu importas. Kuro al la salajra deflacio ne povas konsistigi solvon por la tuta Eŭro-zono. Fakte, en tiel integriĝinta ekonomio kiel tiu de la Eŭro-zono la komercaj plusoj de unuj estas la deficitoj de la aliaj. Ĝeneraligi tiun politikon povas nur deprimi la mendadon kaj kondamni la Eŭro-zonon al daŭra malalta dungado.
Por eviti tiun situacion, endas ke la saldo de la komercado de varoj kaj servoj inter la membraj landoj iĝu ŝlosila indikilo por la Eŭropa komisiono. Tuj kiam la malekvilibro superas tri procenton de la MEP la komisiono devas ekzameni la situacion kaj fari rekomendojn pri ekonomika politiko se necesi. Kaj endas ke tiuj rekomendoj iĝu devigotaj se la situacio pli malboniĝos kaj malekvilibro superos kvin procento de la MEP. Nun la deficito de la kuranta bilanco de Greklando kontraŭ la ceteraj landoj de la Eŭropa Unio (14,4% de la MEP) devigas la Grekan regadon reagi. Sed la germana bilanca pluso (7 procento de la MEP en 2008a) ankaŭ necesigas ŝanĝon de politiko en Germanio.
- Mikaelo.l's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
