Kiajn esperantistajn aranĝojn vi planas partopreni en 2010?

Kiajn esperantistajn aranĝojn vi planas partopreni en 2010?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 41 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
- Biblio-kredantoj
- D-rino Ursula Niesert: Laborgrupo Vikipedio
- Komuna tagmanĝo
- D-rino Ursula Niesert: „Enkonduko en la Esperanto-Vikipedion“
- Dr. Ursula Niesert: „Wikipedia: mehr als nur ein Lexikon“
- Festo de la minerala akvo
- Internaciaj Rilatoj
- Internacia Junulara Esperanta Lingvotendaro
- Eterne Rima en Varsovia Vento
- Feriu en Katalunio
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Nova diskutforumo
- BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (17)
- Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo
- La Volapuka lingvo
- rigida: 10-08-06_no464_Maulwurfeo.jpg
- vojaĝi al biciklo
- Iama aŭgura altaro - verkita de mi
- Naskiĝo - Verkita de mi
- rigida 10-08-16_no466_Zebra02eo.jpg + neamuza 100811eo.jpg
- Meksika hundeto
[pli]


Mi ne scias. Komputilo por mi substituas ĉiujn aranĝojn. Mi mem nur unufoje vidis vivantajn esperantistojn per miaj propraj okuloj-en E-klubo de urbo Murmansk. Kvankam la klubo situiĝas je la 30 kilometra distanco de mi mi preskaŭ neniam havas eblecon partopreni kunvenojn de la klubo kiuj okaziĝas ĉiusabate...
Kaj por mi estas enigmo pro kia kialo neniu membro el tiu klubo ne uzas interreton por komunikado? Do, eble iu el ili uzas sed mi ĝis ĉimomento neniun renkontis en vastaĵoj de la interreto...
Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!
Mi planas partopreni la Rusian Esperanto-Kongreson en Peterburgo kaj FESTOn en Tuluzo - sed ĉu la planoj kongruos kun la realeco, ni vidos.
Mi partoprenos la landan kongreson de E-USA (maje en Vaŝingtono) kaj la regionan NOREKon (Anacortes, en septembro) kaj mi intencas iri al la oficiale ne alirebla (ĉar mi estas usonano) UK en julio. Krome, mi partoprenas la ĉiumonatajn kunsidojn de la loka grupo SES, kaj en marto prezentos priesperantan prelegeton en Universitato de Vaŝingtonio (Seatlo). Do, aktivan jaron por mi.
Leland Bryant Ross = ROS’ Haruo
Seatlo (Usono)
Kiajn? Familiajn kaj biciklajn.
Kiujn? Jen:
Printempa Semajno Internacia (PSI) en Sankt Andreasberg, Germanujo, http://www.esperanto.de/psi
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en norda Kroatujo, retejo konstruata
Ekotur (ekologi-turisma renkontiĝo) en suda Ĉeĥujo, retejo ankoraŭ ne aperis
eble PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) en Belgio
eble SFERO (Svisa Familia Esperanto-renkontiĝo)
eble aliaj
Mi ankaŭ partoprenos la landkongreson de ELNA en Vaŝingtono, Usono. Mi pripensos ankaŭ la Aŭtunan Renkontiĝon kiu okazos en Oktobro, ie en nord-orienta Usono.
Mi ne scias pri iuj ajn Esperantaj okazaĵoj ie apud Aŭklando aŭ en la areo kien mi povas iri kontraŭ la mono kaj libera tempo kiujn mi havas. Se tiaj ne aperos, do neniujn.
Festo Festo Festo !!! En Tuluzo ne indas maltrafi...
IJK / UK eble ne :(
http://festo.jefo.fr
Plej verŝajne, mi vojaĝos al Mongolio por partopreni en la Azia Kongreso de Esperanto. La programo okazos de 2010.06.19-23.
Mi multe esperas ke mi renkontos multajn geamikojn, precipe aziajn kaj diskutos por pli fortigi Esperanto-movadon en Azio.
Razen Manandhar
http://razeno.blogspot.com
Vizitu min ĉe http://razeno.blogpsot.com
Mi partoprenos la kunvenon IJS (Internacia Junulara Semajno), kio okazos en Hungario, ĉi-foje en la urbo Pécs [prononcu: "peĉ"], do en la suda parto de Hungario. Mi estas membro de Hungara Esperanto-Junularo, do mi partoprenas eĉ en la organizado de IJS, tiel mi ĉiukaze volas ĉeesti. Aliflanke, ĝi estas sufiĉe proksime, ne cetere eĉ la urbo nuntempe multe plibeliĝis - parte ĉar ĝi gajnis la titolon "Kultura Ĉefurbo de Eŭropo" ĉi-jare. Kaj IJS ŝajnas iĝi bonega junulara kunveno kun bunta, interesa programaro. :-)
Se Vi interesiĝas, klaku ĉi-tien: http://ijs.hu/. :-)
Ps.: Kaj mi ja volonte partoprenus ankaŭ IJK ekzemple, sed ĝi estas treege fore por mi. :-(
Neniuj.