Kial Usono defendas produktadon de narkotaĵoj en Afganistano?
Riĉard Holbruk rifuzas neniigi opiopapavajn plantejojn en Afganistano. Jen artikolo pri tio
http://rt.com/Top_News/2010-02-04/afganistan-drugs-us-russia.html
Interese estas, ke tiu novaĵo ankaŭ troveblas en ruslingva paĝaro de BBC (jen la ligilo http://www.bbc.co.uk/russian/international/2010/02/100204_holbrooke_russia_drugs.shtml), sed mi ne sukcesis trovi anglalingvan version de la artikolo. Ĉu mi malbone serĉis, aŭ la anglalingvan version BBC ne havas? Kial?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 38 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]

Leginte la artikolon, ne ŝajnas diri ke Usona registaro rifuzas neniigi opopapavajn plantejojn sed ke Usona registaro opinias ke neniigi ilin sen havi aliajn plantojn, per kiuj la farmistoj povas gajni monon, nur kaŭzus ke ili membriĝos de Talibano.
Fakte mi ne certas ke tiu malpravas. La narkotaĵoj ja estas malbona afero por aliaj landoj, sed ankaŭ la farmistoj havas familiojn kaj devas gajni monon por vivi. Oni devas solvi ambaŭ problemojn.
Mi ankaŭ devas diri ke kiam la novaĵistoj diras "Usono faras/ne-faras ion", estas grave memori ke tiu signifas "La Usona Registaro faras/ne-faras ion". La Usona popolo certe ne ĉiam konsentas pri tion, kion nia komerciste regata registaro farus.
"neniigi ilin sen havi aliajn plantojn, per kiuj la farmistoj povas gajni monon, nur kaŭzus ke ili membriĝos de Talibano" -- ne nur, ankaŭ homoj en aliaj landoj ĉesus morti pro la narkotaĵoj.
"La narkotaĵoj ja estas malbona afero por aliaj landoj, sed ankaŭ la farmistoj havas familiojn kaj devas gajni monon por vivi" -- nekredeble estas ke iu povas tiel pensi. Tiamaniere eblas pravigi tute ĉiajn krimojn.
"La Usona popolo certe ne ĉiam konsentas pri tion, kion nia komerciste regata registaro farus" -- ĉiam popolo suferas pro sia registaro, kaj tio estas tute juste, laŭ mi.
Kiam Talibano regis Afganistanon, ĝi malpermesis al la farmistoj plantadi la opiopapavon. Kaj kiam venis la usonanoj, la plantado tuj ege kreskis. Kaj nun, kiam Rusio proponas denove neniigi la plantejojn, Usono rifuzas. Kion oni povas pensi pri la aferoj? Ĉu la usonanoj venis ĝuste por kreskigi la opiopapavon?
Ĉu grava temo por e-forumo? amuze...
Vi diras tiel, kvazaŭ por vi estas surprizo ke Usono volas kreskigi la planton kaj ne neniigi ĝin. Fakte, ĝuste la politiko de talibano kontraŭ opio estis la plej grava kialo de la atako - nu, mi esperas ke ne estas tie ĉi tiaj idiotoj, kiuj kredus babilaĉojn pri "milito por libero", "demokratio" ktp. Rifuzo de talibano produkti kaj eksporti opion kaŭzis heroinan krizon en Usono kaj multaj aliaj landoj, kaj multaj gravaj homoj perdis grandan monon. Konsekvence, estis decidite detrui talibanan reĝimon por restaŭri la produktadon.
Alia demando estas, kial Rusio SUBITE komencis zorgi pri papavaj plantejoj tre malproksime de ĝi? Tio ŝajnas nelogika, ĉar estas tute ne ĝia sfero de interesoj. Tamen, la solvo estas tre facile trovebla, se oni rememoros, ke Rusio havas tre bonajn kontaktojn kun Taĝikistano, Uzbekistano, landoj de Kaŭkazo ktp, kie bonege kreskas papavo. Pro malfermo de Afganistana merkato ĝi ne tiom suferis, kaj multaj rusiaj komercistoj supozeble iĝis ege pli riĉaj kaj potencaj pro penetro al Eŭropaj merkatoj. Kompreneble, ili ne volus perdi tion, kion ili atingis dum la afgana krizo. Jen tuta esenco de la problemo.