Ensaluto

Kial vi fariĝis kaj daŭras esti esperanristo?

 

La demando “Kiam kaj kie vi ellernis Esperanton?” estas necesa. Sed ne malpli interese estas “Kial?”. Do, mi kreas foruman temon “Kial vi fariĝis kaj daŭras esti esperanristo?”

Kiel mi fariĝis esperantisto

 

Mi rakontos al vi, karaj gesamideanoj, kiamaniere mi estiĝis antaû pli ol 50 jaroj civitano de Esperantujo la plej-granda lando en la Mondo, granda kiel la Planedo.

Unuafoje mi informiĝis pri Esperanto en la gimnazio. Unu el la miaj profesoroj estis multe speciala. El tiuj, maloftaj, kiuj interese rakontas al la lernantoj ne nur lecionojn sed ankaû ĉion, kion por ili mem estis interese ekscii. Pri la ellaboro de miniaturaj modeloj (hufofero por pulo!), pri mikroskribo (la tuta letero ŝajnas makulon de malpura fingro sur la papero!), pri la stenografio (skribi pli rapide ol paroli!), pri Esperanto (la gramatiko enteniĝas sur postkarto!)…

La stenografio mi ellernis unuan per meminstruilo. Terurante la ceterajn profesorojn – ja por ili miaj streketoj estis nekopreneblaj kaj tro ĝustaj citatoj de ili vortoj, he…

Esperanto revenis ĉe mi 10 jaroj pli malfrue, kiam mi jam estis familigita. La motivo estis stulta – unuafoje mi kaj mia edzino tre malfacile evitis riproĉado en la tramo. Hejme, rememorante okazon jam humore, iu el ni diris: “Kiel bone estus se oni povis interparoli nekopreneble por la apudaj.” Kaj mi tuj ekrememoris la efekton de stenografio kaj la facilecon de Esperanto!

La bulgaroj diras: “Dirite – farite!”. Per dozo humoro kaj kuriozemo, sed sufiĉe intenzive ni ekagis.

Realigi aventuron ne estis malfacile por nia surprizo. Tiutempe (la komenco de la 60-aj jaroj) esperanta movado en Bulgario estis forta, subtenata de la ŝtato. Fakte, bulgara parto de esperantujo ĉiam estadis impona kaj tre aktiva. Ekz., dum mia studentado mia profesoro estis la mondkonata bulgara muzikologo akad.prof. Stojan Dĵudĵev – sperta esperantisto, eĉ ĉefa redaktoro de revuo “Scienca mondo”. En Bulgario oni eldonis lernolibrojn, vortarojn, librojn kaj kelke da gazetojn kaj revuojn en esperanto. Eĉ la plej luksa “reklama” revuo “Bulgario” (eldonata en kelke da lingvoj por disvastiĝo en fremlando) oni havis esperantan varianton. Estis posible ankaû aboni fremdlandajn esperantajn eldonojn.

Sed mi reveniĝu al mia propra rakonto.

Tuj ni trovis kie lerni la lingvon – per la helpo de nia konatulino, kiu oficiis en la direktado de Bulgaraj poŝtejoj, ni enmatrikultiĝis en kurso por oficiistoj de la Ministerio de poŝtoj kaj komunikiĝo.

La partoprenantoj estis sufiĉe heterogenaj rilate al aĝo kaj instruado – kursano estis eĉ unu mezaĝa miliciano el gardistaro de la Ministerio kun unuagrada instruado. Simila situacio en kiu ajn fremdlingva lernakurso provokus sole ironiojn kaj dubojn, ke vi estiĝis en ĝusta loko. Sed jam la unuaj lecionoj montrigis nin, ke ĉi-estas io unika. Antaû ĉio, niaj atendoj estis superigataj: la gramatiko vere enteniĝas sur postkarto, ellerni ĝin ne estis problemo (eĉ por la miliciano!) kaj sciigante ĝin vi jam “fariĝas esperantiston” sendepende ke ankoraû scias tro malmulte da vortojn – oni sufiĉas havi bonajn vortarojn. Tiaj estis aĉeteblaj – “Bulgara-esperanta vortaro” kaj “Esperanto-bulgara vortaro”enhavantaj pli ol 30000 titolvortojn ĉiu (ili ankaû ĉi-nun helpas al mi). Oni povis aĉeti eĉ poŝaj vortaretoj 9 / 6 centimetroj – tre simpatiaj kaj taûgaj.

Finfine la rezultato de la kurso estis, ke neniu forlasis, ĉiûj “ekparolis” kaj…novaj amikecoj. Ja se vi akiris ion tiel interesa kaj unika estu volanta montrigi ĝin? He, ni longtempe renkontiĝadis por babiladi. Kutime je kafejo – tre agrable estis vidi la mirigitajn rigardojn ĉirkaûe…

Ĉiu-ĉi por mi tamen baldaû retitiĝis al io multe pli grava kal interesa – mi malkaŝis “Interreto” de tiama epoko!

La esperantaj gazetoj de tiu ĉi epoko kutime havis 1-2 paĝojn adresoj por korespondado. Tentita de la “ekzotikeco” (por ni en Bulgario), mi kuraĝiĝis skribi (vivu la vortaro! ) al geesperantistoj el Cejlono, Kameruno, Urugvajo… Kaj “dronis”! Post unu jaro mi jam interkorespondadis kun pli ol 100 esperant-geamikoj en preskaû ĉiuj anguloj de la mondo. Kun iuj de ili mi havis eblecon konatiĝi reale, intergastiĝi… Kaj eĉ mia korespondanto el Italio edziniĝis por nia amikino, kiu devis tre eksprese ellerni esperanton – ja ĝi estis iliaj “geedza lingvo” komence.

Tiel ni vivis iam en Esperantujo. Gaje, amuze kaj….ne facile. La junuloj el vi malfacile imagos al si kio signifas manuskribi ĉiutage poŝtleteron (ofte ne nur unu!), ke ankoraŭ iri en poŝtejo sendi gin!

Poste, bedaûrinde, iom post iom cio foriĝis. La vivo okupis min… preskaŭ 40 jaroj. Antaŭ kelkajn jarojn mi revenis en Esperantlando. Al mi mankas la ordinaraj homaj interparoladoj – kiu respondas al demando kial mi daŭras esti esperanristo…

Hodiaû, dum la distanco de la tempo, mi bone komprenas, ke la vivo en Esperantujo donis al mi ne nur emociojn, sed iom multe pli grava. Ĝi farigis min pli bonan, pli kunsenteman, pli kompateman, pli pretan kompreni la aliajn – unuvorte, veran normalan eton de la homaro.

Dankegon, Esperanto!

 

bildo de Vaskonti
bildo de Batalanto

Komence pro la intelekta arto per kio ĝi estis kreita. Treege inteligenta lingvo, do por mi ĝi estis, en la komenco, intelekta kuriozaĵo kaj cerba ekzercilo.

Poste aldoniĝis aliaj kialoj. Mi rimarkis tuj la eblecon por kultura riĉiĝado kaj amuziĝo.

Poste, kiam mi legis la biografion de Zamenhof, E-o definitive eniris mian koron kaj aldoniĝis la verda idealo al miaj kialoj por esti esperantisto.

bildo de Stelverd

Mi eksciis pri Esperanto kiam mi estis 11- aŭ 12-jara.
En tiu tempo mi havis grandan intereson al eksterlandoj, kaj pro tio, mi provis lerni multajn fremdajn lingvojn (kelkajn de ili mi ankoraŭ komprenas, sed aliajn tute forgesis... ). Esperanto estis unu el la tiaj. Pro la facileco aŭ belsona aspekto (eble), ĝi tre plaĉis al mi -- kaj ĝis nun ĝi restas kiel unu el miaj ŝatataj lingvoj.

Iafoje, kiam mi fariĝis universitata studento, mi partoprenis al loka esperantista grupo (oni povas diri ke tio estis la vera komenco de mia esperantistiĝo). Sed nun mi longe estas for de l' esperantujo kaj preskaŭ haltas praktiki paroladon aŭ komunikadon per la lingvo.
Malgraŭ tio, mi skribas aŭ, eĉ pensas per ĝi. Eble tio estas pro la fajrereto de iama pasio en la knaba tempo.

bildo de Marie Chesnelle

Mi fariĝis Esperantistino pro scivolemo, kaj daŭras esti Esperantistino pro neceseco kaj utileco de tiu lingvo, kiel ponto por plej bona kompreno inter la popoloj...

~ ~ ~   verOpedio   ~ ~ ~

bildo de vybard

Mi esperantiĝis en 2009 pro neĝstormo! Kiam pro multego da neĝo mi nepovis nek ĉasi nek labori. Sub severaj okuloj de nia Patrino Naturo, la ĉiu bona ideo de homaro aspektas plej nobla, plej grava :)
Mi mem, taksante arbarojn, havas preskaŭ nenion fari per tiu perfekta lingvo, sed mi revas lerni mian okjaran fileton. Do, mi faras tion per ludo:
http://www.youtube.com/user/vybard#p/u/22/7bZZ-vzm6rQ
http://www.youtube.com/user/vybard#p/u/21/TmyRGBUTsg4

bildo de Wel-brazilulo

Bonan tagvivadon!

Ĉar ĝi ŝajnas esti kompleta, tiel mondume kiel spirite. Sekve malfacile estas ne tuj simpatii al ĝi, kaj do movadi ĝin estas movadi favore al vivo mem!!

bildo de Yakunin

Mi iĝis Esperantisto pro scivolemo kaj poste okazis ke la lingvo estas utila ilo por voĉa komunikado-tial mi esperantumas.

bildo de o_buller

Mi eklernis Esperanton en 1966, kiam mi estis 15-jara. En 1968 mi aliĝis al UEA. En 1969 mi partoprenis unuafoje en Universala Kongreso, kiu en tiu jaro okazis en mia lando (Finnlando). Jen pli longa rakonto pri mia esperantistiĝo: http://www.scribd.com/full/19467610?access_key=key-2k13bkdl3aiemmr77qf1

bildo de cellus

Mi lernis esperanton jam en la jaro 1950. Tiam mi estis dek-plus-jarulo, adolescentulo, kaj mi lernis la lingvon char tio shajnis al mi esti la logika ago.

En la fino de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento mi legis tekstojn en ido, char mi vidis idorevuon en legochambro, sed mi ne ellernis idon, mi ja komprenis jam chion. Por kompreni tiun sintenon oni povas kompari kun la norvega kaj dana lingvoj, kiujn mi komprenas, sed ne ellernis. Poste mi ankau trovis informojn pri okcidentalo kiun mi eble eklenrus, sed la organizajho en Svedio estis tute neaktiva je tiu tempo. En la komenco de la 70-aj jaroj mi vidis tekstojn en lingerlingua, kaj estis fascinita pri tiu lingvo, kiun mi eklernis kaj komprenis bone.

Nun en mia maljunagho mi denove trovis esperanton, kaj ghin mi ja scipovas. Sed mi ankau komencis lerni idon! La helplingvoj estas tiel facilaj, ke multaj homoj povas farighi poliglotoj je ili!

bildo de Ignacio Carrera

Antaŭ mia esperantiĝado, mi ekkonis la lingvon dankon al la Papo, dum li donis la Feliĉan Kristnaskon. Mi estis scivolema pri tiu stranga lingvo nomata Esperanto, kaj mi serĉis en interreto. Mi tuj ŝatis ĝin. Tio okazis en la jaro 2005.

Mi lernis ĝin ĉar ĝi estis tute facila, kaj ankaŭ pro siaj vortoj.

Mi uzos la lingvon ĝis mia morto (kaj mi havas 22 jarojn), ĉar mi tre ŝatas ĝin.

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de VINILKOSMO

Mi esperantiĝis en 1987, kaj daŭre praktikas la lingvon pere de mia laboro por esperanto-muziko en la asocio EUROKKA http://artista.ikso.net/eurokka kaj en la diskeldonejo VINILKOSMO http://www.vinilkosmo-mp3.com
kaj http://www.vinilkosmo.com.
Mi daŭrigas uzante esperanton ĉar mi ŝatas tiun lingvon kiu riĉigas ĉiutage mian vivon pere de plej diversaj kontaktoj kaj interŝanĝoj en la tuta mondo kaj kiu plenigas mian pasion pri muzik-kulturo...

bildo de Wi_K

Estimindaj gesinjoroj, Saluton! Nun estas la tria periodo de mia esperantaneco. Je la unua periodo mi eklernis Esperanton kurioze kaj kore. Iam mi serĉis informojn pri la franca lingvo kaj netendite trovis Ĝin Esperanton, kaj mi ekenamiĝis kun Ĝi tiam. Je la dua periodo mi foriĝis, ĉesis la lernado kaj vagadis en la mondo. Kaj je la tria periodo mi re-esperantumis entuziasme kaj serioze, ĝis nun Esperanto jam delonge estas la centro de mia vivo. Mi decidis tion ke mi esperantumadas ĝismorte kaj iros al la verdstelon...

bildo de Vaskonti

Mi elkore deziras, ke la lasta okazos pli kaj pli postlonge…

bildo de Dominique Couturier

Mi fariĝis esperant-parolanto, ĉar tuj mi opiniis, ke estas bona ideo.
Mi pensis: "Verŝajne mi neniam uzos tiun-ĉi linvgon, ĉar ĝi ne havas multe da parolantoj... Sed se ĉiuj diras tion al si mem, granda kaj bona ideo mortos. Do, kvankam tio ne alportos al mi avantaĝojn, mi helpu al la afero!!!"

bildo de Dominique Couturier

Kompreneble, poste kiam mi kapablis uzi ĝin (6 monatoj se temas pri legado, apenaŭ iom pli se temas pri interparolado) mi vidis, ke tute eblas uzi ĝin. Komence mi uzis la lingvon en la E-o komisiono de la pedagogia movado "Freinet". Iom post iom mi fariĝis aktivulo, kaj nun mi dediĉas granparte de mia tempo al agado por esperanto (mi emeritiĝis antaŭ 4 jaroj)

bildo de Vaskonti

Vi trafis la dekon! Neniu esperantisto serĉas avantaĝon de la lingvo.
Sed kion serĉas? Se ekzotikecon, Esperanto antaŭlonge mortus. Komunikadon kun la mondo? Nuntempe la retejoj disponigas eĉ pli grandan eblecon en angla, hispana, ĉina k.t.p. lingvo.
Tiam?
Vivkapableco de Esperanto estas alia – ĉiu, kiu adresas sin esperante scias, ke respondos al li homamulo kiel li mem…


povigita de