Ensaluto

Kiam kaj kie vi ellernis Esperanton?

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Marcel
Mi eklernis Esperanton kiam mi aĝis 14 aŭ 15 (ĉirkaŭ 2005) en Brejetuba, tre malgranda brazila civito. Mi memorigas instruistinon mian, kiun parolis al mi pri sia esperantista amiko ke multe vojaĝis danke la lingvo. Mi komencis la studojn per “Kurso de Esperanto“, brazila programo. Mi faris bonajn progresojn, sed mi ne havis kompanion nek stimulon per praktiki. Poste du aŭ tri jaroj mi lasis la studojn.
 
Lastatempe mi komencis novan kurson en Duolingo. Ĝi estas amuza kaj tre facila. Hodiaŭ estas multe pli adresoj per lerni kaj praktiki la lingvon, ankaŭ per fari novajn geamikojn, kaj tio estas granda helpo.

Filo de miaj gepatroj.

bildo de Jxajro

Estu vi bonvena. Mi loĝas en ŝtato San Paŭlo. Mi uzas Esperanton.

Ĵajro

bildo de Christa627

Kiam oni uzas Vikipedion, oni ĉiam gardu sin rilate al kuniklo-vojoj, oni neniam scias, kie la ŝajne negrava kuniklo-vojo gvidos!

 

Mi kapablas skribi inverse tiel facile, kiel mi povas skribi en la normala direkto.  Pro tio, mi interesiĝis pri Leonardo da Vinĉi, kiu ankaŭ skribis inverse.  Unu tagon, en Novembro 2013, mi estis leganta pri li ĉe Vikipedio, kaj, de tie, iris al Vikipedia artikolo pri inversskribo, de kiu mi iris al artikolo pri tien-reena skribo.  De tie, mi sekvis eksteran ligilon al la retpaĝaro de iu ulo, kiu faris programon por formati tekston en tien-reena skribo.  En la retpaĝaro, estis informoj pri aliaj aferoj, ekzemple, kiel fariĝi ambaŭmana, kiel ludi pianon inverse, kaj kiel la aŭtoro povas leki sian kubuton... Nu, ja estas tre stranga retpaĝaro, sed ankaŭ mi estas same stranga, do ĝi interesis min.  Kaj tie estis paĝo pri Esperanto, moviĝantaj rekalamaĵoj por lernu.net, kaj multaj partoj de la paĝaro estis tradukitaj al Esperanto.  Kiam mi unue legis pri ĝi, mi pensis, "Konstruita lingvo? Internacia lingvo? Kia freneza ideo!" (kompreneble mi pensis tion en la angla).  Sed mi estas ĉiam scivola, do mi iris al lernu.net.  Kaj kiam mi legis, ke Esperanto tute ne havas neregulajn verbojn, mi ekcitiĝis!  Mi sentis kvazaŭ mi trovis tion, kion mi ĉiam serĉis!  Do, mi tuj komencis lerni kaj kreis konton (jes, mi komencis lerni antaŭ ol krei konton, kvankam mi faris ambaŭ aferojn en la sama tago; kiam mi kreis la konton, mi jam antaŭe faris mian unuan Esperantan frazon, por esprimi la plej profundajn sentojn de mia koro: "Mi malamas la hundon!").  Kaj ju pli mi lernis, des pli mi amis la lingvon.  Ĝi estas tre bela kaj eleganta lingvo, en kiu mi tre ŝatas verki poezion, kaj per kiu mi tre ŝatas komuniki kun homoj tra la tuta mondo, eĉ malgraŭ ke mi neniam foriris de Usono!  Mi ankoraŭ neniam renkontis Esperanton ekster la Interreto, sed mi esperas, ke mi iam havos tiun okazon.

 

Poste mi trovis, ke la persono en kies retpaĝaro mi trovis Esperanton, kiu interrete nomiĝas Traevoli, loĝas en la sama ŝtato kiel mi. Do, eble iam ni renkontiĝos...

"Ekzistas nur du specoj de lingvoj: tiuj, pri kiuj oni plendas, kaj tiuj, kiujn neniu uzas." — Bjarne Stroustrup (tradukita el la angla)

bildo de Ĝan Ŭesli Starling

Mi eklernis pri Esperanto per serio da sciencfikciaj romanoj: la Rustimuna Ŝtalrato. Ĉe la fino de unu tia libro estis ekspliko pri Esperanto kaj adreso por ELNA en Kalifornio. Mi prenis la korespondan kurson de ELNA kaj poste tiun de SAT. Tio estis en 1983.

bildo de Sxabanova Jelena/ Шабанова Елена

  Mi eklernis pri ekzisto de Esperanto ĉirkaŭ antaŭ da 15 jaroj, tiam mi aĉetis malnovan lernlibron, sed ne certis, ĉu mi lernos la lingvon. Tiam mi foliumis la libron, legis pri gramatiko. Sed min senkuraĝigis la "ĉieakceptita " opinio, ke Esperanto ne havas estontecon. Mi forgesis pri tiu lingvo, sed en julio de tiu ĉi jaro mi hazarde trovis la paĝaron "lernu!". La sama fakto, ke la lingvo ekzistas kaj multe da homoj parolas ĝin iĝis reala grandega impeto por mi kaj mi komencis lerni Esperanton serioze. Mi legas, skribas leterojn, tradukas. 

  

bildo de Vincas

Dima Ŝevĉenko skribis:

Kutima demando, ĉu ne? Smile

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 7 jaroj mi lernis kaj lernas Eon memstare.

bildo de Rikke

Vi skribas bone esperanton wink. Mi ne skribas kaj parolas bone esperanton.

bildo de CHIBLEUR

Kiu interesiĝas pri Tajlando ? Mi havas tajlandan baptofilon, kiu serĉas liajn gefamilianojn, la adopta filo estas helpata de la adoptanta familio. Kiu povas helpi ? Estas motivo por lerni Esperanton, mi opinias.
Petro

Jen mi. Mi estas franca Esp-isto, kiu loĝas proksimume inter Liono kaj Ĝenevo kaj tute flue parolas, kvankam neniu povas ne esti serĉanta pri unu vorto aŭ esprimo. Mi serĉas amik(in)o el Greklando aŭ Japanujo, tial mi povos havigi al mi sciigojn pri tiuj

bildo de karbisto

kiel infano 1973 en Halle/Saale, Orienta Germanio

bildo de cybereo

Mi eklernis Esperanton hejme en la fruaj 80-aj jaroj. Mi haltiĝis dumtempe, sed reprenis la stutadon en majo 2003. Tiam mi intencas daŭrigi senĉese mian lernadon.

bildo de Baldemar Lopez

dum mezalernejo aŭ gymnazio, mi ĵam forgesis kiam, haha. Mi uziz lernu.net kaj libro de Eo por lerni. Mi lernis solan sed mi sukcesis (nur iomete ĉar mi faras erarojn often)

bildo de Allen Moench

Mi lernis de plia lokoj, sed speciale usebla estis podkasto! Radio Verda de Vancouver estis bone, kai Polskie Radio. Mi lernis lasta du monato.

Mi estas unu komenco Esperantisto - serĉi pro amikoj/konektoj!

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

Mi unue krediĝis al internaci lingvo poste trovis esperanton .ĉar en Irano ekzistas multaj lingvoj kaj mi iam iris lernejo kaj sentis ke niaj provincaj lingvoj malfortiĝas per fortaj lingvoj,poste pensis ke rezulto en cenjaroj poste alvenos unu uneca lingvo ,kaj tage mi legis ĵurnalo vidis artikolo en perse pri la esperanto kio estis skribite per Dr,Saheb zamani kaj prezentis la lernolibron , poste mi senpacience trovis tion kaj eklernis autodidakte ĉirkauĵe pli ol 35 jaroj.

akbar sedaghat

bildo de Adamo Olszewski

La demando:"Kiam kaj kie vi lernis Esperanton", povas esti kutima aŭ ne, ĉio dependas de la vivovojo de la koncerna esperantisto.Mi eksciis pri la Internacia Lingvo Esperanto legante la lokan gazetaron, sed mi forgesis la informon.Mi decidis unuavice atingi certan nivelon de la pensado ĝenerale kaj precipe konvenan profesion por trovi vivrimedojn.Kaj jen estas la mia vojo al Esperanto kaj mia agado en E-movado.En la jaro 1978 mi ricevis la magistran diplomon pri administracio post la kvinjara studado en la GDANSKA UNIVERSITATO (POLLADAO).
-Oktobre de la jaro 1983 mi finis dujaran postdiploman studadon pri politikaj sciencoj en la GDANSKA UNIVERSITATO.
-Maje 1989 mi fariĝis ISK-ano ĉe AIS ( Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino ).
-Oktobre de la jaro 1991 mi finis dujaran postdiploman filozofian studadon en la GDANSKA UNIVERSITATO. Post fino de la studado, mi skribis pollingve la postdiploman laboraĵon titolitan:"PROBLEMATYKA MORALNA W HILELIZMIE-HOMARANIZMIE L.L. ZAMENHOFA." ("MORALA PROBLEMARO EN HILELISMO - HOMARANISMO DE L.L. ZAMENHOF.").
Samtempe mi interesiĝas pri ESPERANTO:
1.Kurson de la I-a grado, mi finis en Varsovio, en la jaro 1979.
2.Kursojn de la II-a kaj de la III-a gradoj mi finis en Elbląg, en la jaro 1986.
3.Pedagogian kurson por instruistoj mi finis en Bydgoszcz(Pollando) en la jaro 1986
5.Seminarion "A" laŭ Cseh-metodo mi finis en Bjalistoko en la jaro 1990
6.En la jaro 1993 mi finis Biblian E-kurson en Polujo, Svedujo kaj Anglujo.
6.Superan Kurson de Esperanto mi finis en Varsovio en la jaro 1990.
Samtempe mi agas en diversaj E-organizaĵoj:
a. En la jaro 1979 mi fariĝis membro de PEA en Varsovio kaj poste en Elbląg.
b.En la jaro 1986 mi estis prezidanto de la Pedagogia Sekcio ĉe la Vojevodia Estraro de PEA en Elbląg.
c.De la jaro 1989 mi estis ordinara membro kaj poste regiona delegita de PACIFISTA MOVADO - TUTMONDE ( EN TERRASA ) HISPANIO.
d.En la jaroj: 1993, 1995, 1996 mi estis membro de UEA
e.De la jaro 1986 mi estis Internacia Scienca Kolegi-ano ĉe AIS - San Marino ( libera ISK-ano ).
f.De la jaro 1991 mi estas ordinara membro de"MONDA TURISMO" en Bydgoszcz.
g.En la jaro 1993 ĝis la jaro 2000, mi estis fondinto de La GAZETARA ESPERANTO-KLUBO" en Elbląg kaj samtempe fariĝis fondinto kaj ĉefredaktoro de la revuo"MANKANTA ĈENERO".
h.De la jaro 1992, mi estis membro de SAT en Francujo.
i.De la jaro 1993, mi estis membro de MONDA KUNAGADO POR EDUKO SCIENCO KAJ KULTURO en Varsovio.
j.En la jaroj: 1986, 1987, kaj 1988, mi partoprenis la sesiojn de SIS ( Scienca Interlingvistika Simpozio )en Nadarzyn apud Varsovio.
ĵ.En la jaro 2003, mi fondis la novan E-revuon "NIA ESPERANTA MONDO" ; mi redaktis ĝin kaj eldonadis ĝis hodiaŭ.
-En la jaro 1986 mi partoprenis la Polan Esperanto-Kongreson en Krakovo.
-En la jaro 1987, mi partoprenis la Universalan Kongreson en Varsovio.
-En la jaro 1992, mi partoprenis SAT-Kongreson en Kovno ( Litovio ). Nuntempe mi estas membro de UEA kajmulte korespondas kun geesperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj.Multe mi legas kaj ankaŭ mi laboras esperante en interreto.

bildo de Jxajro

Mia historio rilate al Esperanto estas longa. Mi komencis lerni eksterlandajn lingvojn en baza lernejo kun franca lingvo en 1977 kaj en 1979 la ŝtato ŝanĝis por angla lingvo. Post memlernado de germana kaj hispana per gramatikaj libroj mi trovis malnovan libron pri Esperanto en depono de libroj en publika biblioteko de mia kvartalo en 1983 kiam mi estis 17 jaraĝa. La depono estis por donitaj libroj kaj la responsulino pruntedonis tiun libron al mi dirante, ke ĝi povus esti ĵetita en bruligmaŝino se ĝi estus konsiderita troe malnova kaj/aŭ senutila.

Nu, mi ne kredis, kiel tiel maldika libro (Kurso de Esperanto de "Editora da Fraternidade" 1963 [eldonejo de fraterneco]) povus instrui lingvojn ĉar mi komparis kun grandaj libroj pri germana, franca kaj mem angla lingvo. Sed post unu semajno de legado kaj faro de la ekzercoj mi povis legi en lastaj paĝoj tradukitajn verkojn de grandaj brazilaj verkistoj kiel Kastro Alves, nia nacia himno, ktp. Kaj mi tute komprenis. Tiu lingvo tre ĉarmigis min kaj mi strebis praktiki ĝin serĉante parolantoj. Sed je tiu epoko estis tre malfacile kaj mi devis labori kaj ĝis 1997 mi ne plu praktikis ĝin ĝis fari formalan kurson en 1998.

Mi rezigis pri Eo en 2000 ĉar de 1999 mi strebis kontakti iun pere de intereto sed mi opiniis, ke ĝi fiaskis sed en 2004 kiam mi laboris kun Esperantisoj mi trovis multaj esperantretejojn kaj mi vidis, ke nia kulturo floris tra la mondo kaj ekde tiam mi solvis dediĉi mian tempon al nia lingvo Esperanto. Mi volis havi fluecon en almenaŭ unu lingvo ekster portugalan kaj mi sentis, ke mi ne povis havi en naturaj lingvoj.

Ĵajro

bildo de Jindrich Kostalek

Saluton Ĵairo,

mi legis pri via historio de renkontiĝoj kun kaj disiĝoj de Esperanto kaj mi opinias, ke ĝi estas simila al multaj aliaj Esperantistoj. Oni ja volas lerni lingvon, kiun oni povas uzi dum kontaktoj kun aliaj homoj, ĉu ne ?

Kaj en alia grupo (Skajpanoj, se mi ne eraras) mi legis viajn plendojn, ke tie estas plimulto de Slavoj ... smiley.

Do mi ankaŭ estas el tia regiono - mi estas Ĉeĥo. Por trankviligi vin iomete, mi vivis dum kelkaj jaroj en Sao Paulo ...

Mi provis vian skajpadreson ĵairoad, sed ŝajnas, ke ĝi ne plu ekzistas. ĉu vi denove forlasis la malgrandan E-mondon ?

amike

Jindrich (skajpo: jindrikos)

bildo de robbkvasnak

Mi ja havas slavan familinomon kvankam mi ne scipovas iun slavan lingvon (iomete la ĉeĥan sed ne multe). Surprizas min ke Ĵairo skribas tion. Al mi ŝajnas ke multaj latinlingvanoj scipovas Esperanton. Impresis min la nova studo en Revuo Esperanto pri hungaraj esperanto-parolantoj ekde kiam oni prezentas Esperanton kiel ekzamenlingvon en ŝtataj ekzamenoj en Hungario. Vere, tiu studo kvantitativa estas unu el la plej gravaj en nia movado. Se nun la brazilanoj povas sekvi en hungaraj paŝoj ni ĉiuj pli bone komprenos kial oni fariĝas Esperantisto aŭ "nur" Esperanto-parolanto. 

Salutojn el sunoza Florido! Venu viziti min - ni havas gastĉambron por du personoj!

bildo de Jindrich Kostalek

Certe estis ŝerco flanke de Ĵairo, almenaŭ mi komprenis tiel ... Se mi ne eraras, via surnomo estas Kvasnak, ĉeĥe Kvaŝnjak ... eble ĉeĥaj antaŭuloj ?

bildo de Jxajro

Mi jam aldonis vian nomon en mia skajpo.

 

Ĵajro

bildo de Jxajro

Saluton Jindrich!

 

Mia skajpa nomo estas ĵajroad - Jairo Augusto dos Santos

 

Ne, mi ne forlasis nian malgrandan mondon! :-) Mi amas ĝin.

 

Ĵajro

 

jindrikos skribis:

Saluton Ĵairo,

mi legis pri via historio de renkontiĝoj kun kaj disiĝoj de Esperanto kaj mi opinias, ke ĝi estas simila al multaj aliaj Esperantistoj. Oni ja volas lerni lingvon, kiun oni povas uzi dum kontaktoj kun aliaj homoj, ĉu ne ?

Kaj en alia grupo (Skajpanoj, se mi ne eraras) mi legis viajn plendojn, ke tie estas plimulto de Slavoj ... smiley.

Do mi ankaŭ estas el tia regiono - mi estas Ĉeĥo. Por trankviligi vin iomete, mi vivis dum kelkaj jaroj en Sao Paulo ...

Mi provis vian skajpadreson ĵairoad, sed ŝajnas, ke ĝi ne plu ekzistas. ĉu vi denove forlasis la malgrandan E-mondon ?

amike

Jindrich (skajpo: jindrikos)

Ĵajro

bildo de kreverk

Pri ĉi tiu temo mi verkis hispanlingvan blogaĵon: http://kreverk.blogspot.com/2010/05/peticion-de-principio.html.

Adrián Martínez París

bildo de Andrei Kiryienka

En 2002 jaro, se bone memoras, elserĉis en regiona librejo lernolibron, kaj memstare ellernis lingvon.

bildo de Emilio

En 1973 samlernejano trovis malnovan libreton pri esperanto kaj ni komencis lerni ghin, sed ni ne multe progresis. En 1977 mia instruisto pri germana lingvo insistis rabi la 10 lastajn minutojn de la leciono por instrui esperanto, sed la klaso ne progresis. En 1981 mi komencis lerni ghin en Universitato Unicamp en la departamento pri fiziko.

Post unu monato mi iris al la UK en Braziljo kaj tie en la komuna loghejo kun 4 bulgaroj en mia chambro, mi estis devigata lerni esperanton fulmrapide.

Reveninte al mia urbo, mi komencis instrui esperanton en la departamento pri fiziko de Unicamp. Post 2 jaroj mi translokigis la kurson al la departamento pri lingvistiko (ne-oficialaj kursoj).

Mi iom post iom forlasis la movadon pro manko da tempo, kaj revenis al ghi pli firme nur en 2000, kaj ekde tiam mi ankcie, freneze, obstine, fanatike, neuroze agadas por esperanto. En la lastaj jaroj mi havis etajn progresojn cele al mia kuraco, sed miaj kuracistoj ne kredas ke mi sukcesos iam esti tute libera de esperanto.

Mia espero estas ke oni lanchos novan medikamenton, au ke chiuj teranoj finfine lernu esperanton.

;-)

bildo de Mikaelo

Dima Ŝevĉenko skribis:

Kutima demando, ĉu ne? Smile


Saluton! Mi eklernis Esperanton en 1986, kaj ellernis en 1987, en jaro de 100-jariĝo de Esperanto. Komencis lerni mi memstare post kiam eksciis pri ekzisto de la lingvo el unu tagĵurnalo en rubriko "Kuriozaĵoj". Vizitinte ĉefan moskvan bibliotekon "Lenin-biblioteko", mi facile trovis lernolibron kaj vortarojn de Esperanto. Iom poste mi trovis afiŝon pri prelego kaj ebleco aliĝi al la kurso por komencantoj. Do, tiel mi trafis Esperantujon.

Bondezire,
Mikaelo
======================================
Libroj en Esperanto kaj pri Esperanto

bildo de Kelli

Bone,
Poste pasi mutajn jarojn vidante referenciojn al Esperanto mi volis lerni ĝin. Mi eklernis en 2008, kiam subite retejon de Lernu aperis en mia ekrano...Sed, estus maljusta afero diri, ke mi eklernis solan,ĉar ekzate momente kiun mi volis lerni ĝin, multaj geamikoj aperis kune por helpi min,kaj dank'al tiuj geamikoj mi lernis, ne nur Esperanton,sed ankaŭ multajn mirindajn aferojn.Kaj edke la una tago mi pasis neniun tagon sen lerni ion. Mi lernas de maniero tro speciala.

bildo de robbkvasnak

Kiam mi estis 13jara miaj gepatroj sendis min al franclingva Svislando en loĝlernejon. Mi havis ĉambron kune kun germano kaj italo. Mi jam parolis la germanan sed nek la italan nek la francan. Do la italo proponis ke ni ĉiuj tri lernu Esperanton ĝis kiam mi scipovus la francan. Ni komencis tuj kaj post nur kelkaj tagoj ni povis babileti esperante!!!! Ni tri rapide progresis sed kiam mi lernis sufiĉe la francan ni uzis ĝin. Mi kvazaŭ forgesis Esperanton ĝis kiam mi loĝis en Germanio (Ofenbaĥo ĉe Majno). La Frankfurter Rundschau tiam skribis iun aĉan ŝercon pri Esperanto. Mi memoris la lingvon internacian kaj tuj relernis ĝin. Poste, kiam mi revenis Usonen mi ne plu uzis ĝin sed lastjare mia vivkunulo eklernis ĝin. Li estas brazilo kaj miras pri la intereso pri E en Brazilo. Do mi relernis ĝin kaj nun ni uzas E ĉiutage hejme.

Salutojn el sunoza Florido! Venu viziti min - ni havas gastĉambron por du personoj!

bildo de Pryo Handoko

Fakte, mi memstare eklernis Esperanton per lernu.net kaj legis multajn artikolojn aŭ librojn. Mi ĝojas ke nuntempe mi havas kelkajn aliajn geesperantisjon en mia lando. Do, mi povas lerni kaj babili kun ili. ;-)

bildo de Stelverd

Por demando "kie", mi respondas: "ĉiam en mia lando".
Por "kiam", jen sube:

Komence... memlernado kun "Esperanto en kvar semajnoj" (12-jaraĝa)

(Paŭzo kelkjara)

Sekvante... ĉe loka esperanta klubo en Jokohamo kun "Metodo Friis" (en la jaroj de studenteco)

(Longa paŭzo dum xx-jara)

Kaj nun... denove memlernado kun retaĵoj (ekz. ĉi tie)

Pardonu, mi estas tiel maldiligenta.

bildo de jamesbarnhill

Mi eklernis Esperanton Novembro 2009, mi uzis la lecionojn ĉe pacujo.net/esperanto/course
Mi ankaŭ babili ĉe lernu.net, tiu helpis min lerni esperanton.

bildo de Rubeno

Mi lernis Esperanton en la jaro 1986.

En la Centra Oficejo mi aĉetis la libron "¿Sabe Usted Esperanto?" de Jorge Hess, vortaron kaj aliajn lernomaterialojn.

Tuj poste mia ŝipo vojaĝis inter Roterdamo kaj Kobe, kaj mi studis dum la vojaĝo. Meze de la Pacifiko mi aŭdis (kaj komprenis!) la radioelsendojn de Radio Pekino. Tio kuraĝigis min kaj mia unua konversacio disvolviĝis kun la esperantistoj de Kobe kiuj varmege akceptis ekzotikan kolombian esperantistan junulon.

bildo de Vaskonti

Prave mi aperadis antaŭ kelkaj da jaroj en esperantforumoj sub kromnomo “l’antikvulo”! :-)
Karaj gejunuloj, mi ellernis esperanton antaŭ pli ol 50 jaroj en organizita de la bulgarŝtato kurso. Pli – legu http://esperanto.com/content/kial-vi-fariĝ-kaj-daŭras-esti-esperanristo

bildo de Marie Chesnelle

Mi lernis Esperanton en Belgio pere de vesperkursoj dum la lernjaro 1991-1992.

~ ~ ~   verOpedio   ~ ~ ~

bildo de Janiko

Mi eklernis esperanton antaù 7 aù 8 monatoj per "Lernu.net" kaj libroj. Mi lernas sole kaj mi neniam parolas voĉesperante kun iu. Iam eble!!

Mi estas komencanto! do, se vi ekvidas erarojn en mia skribado, diru ĝin al mi! dankegon :-))

bildo de Algoviano

En 1996, kiam mi devis veturi ĉiutage unu horo per trajno al mia laborloko mi aĉetis malgrandan germanan lernolibron pri Esperanto kaj dum mia trajna tempo legis ĝin kaj lernis Esperanton aŭtodidakte - unu horo matene kaj unu horo vespere. Post du monatoj mi povis kompreni kaj skribi Esperanton bone, sed ĝis nun mi ne havas multon sperton paroli ĝin.

bildo de P.Fisxo

1986 jaro. Mia la unua instruisto estas fama ruslanda esperantisto Aleksandr Melnikov kaj la kurson organizis ankaŭ fama Andreo Grigorjevskij.

bildo de Dorneles

Mi lernis E-on en 1980. Mi komencis bazan kurson en spiritista societo de mia urbo sed mi finis la studadon de la lernolibro hejme kiel memlernanto.

César Dorneles

bildo de Igor

Mi esperantiĝis memstare, sen iuj kursoj. Kaj komencis lerni ĝin unu jaro antaŭe.
Ne tre gravas, kiemaniere iu decidas lerni esperanton. Ekzemple, mi simple ekinterisiĝis pri nova afero...

bildo de Haruo

Mi lernis Esperanton en 1970, aŭtodidakte, per lernolibro (The American Esperanto Book, 2a eld.) eldonita en 1908. Poste mi studis Esperantan literaturon (i.a. per verkado de teatraĵo pri la vikingoj) ĉe Universitato de Portlando (Usono) en 1972 kaj ankaŭ unusemajna seminario ĉe SFŜU en la sama jaro (instruis William Auld). Tiuepoke tute mankis Esperanto en Interreto ;-)

Leland Bryant Ross = ROS’ Haruo
Seatlo (Usono)

bildo de eiriarte

Mi eklernis Esperanton en la jaro 2006, se mi bone memoras. Mi trafis tipan foruman diskuton pri "Esperanto jes, Esperanto ne" kaj kelkaj argumentoj iom allogis min. Mi do komencis lerni nur pro scivolemo, kaj tuj la lingvo tre impresis min.

Mi eklernis komputile, per ikurso.net kaj poste lernu.net. Poste mi sekvis ĉeestan kurson en Sevilo. Nuntempe mi ankoraŭ lernadas (ĉi semajne mi malkovris la vortojn "sojlo" kaj "pulvo" ;))

bildo de crescence

Mi eklernis Esperanton per :

1. iKurso
2. Lernu
3. Livemocha.

bildo de Goren

Mi ne memoras ĝuste kiam. Unu vesperon mi trovis la fundamenton ie interrete kaj legis ĝin. Poste mi trovis vortaron far Bokarev, kaj kun ĝi mi jam povis sufiĉe libere komunikiĝi en babilejoj kaj forumoj. Kaj post iom da tempo eĉ la vortaro ne plu necesis.

Mi estas forta kredanto, ke esperanton ne necesas lerni. Oni devas ĝin uzi, kaj dum uzo ĝi mem instruiĝos.

bildo de zaratustro

Mi eklernis Esperanton en la jaro 2006, pere la retpaĝo de lernu.net.
Mi ankoraŭ ne tre bone parolas, kaj mi nure havas bazan nivelon.

bildo de Yakunin

Mi komencis lerni E-on en julio de la jaro du mil ok per lernolibro de Boris Kolker kiun mi aĉetis en retvendejo Ozon. Iom poste mi komencis praktiki la lingvon en skajpo kaj ĉatonik. Mi preferas voĉan komunikadon sed skribkomuniko ankaŭ estas bona afero!

bildo de Razeno

Mi lernis Esperanton en 1990 en Katmando. Tiam venis S-ro Joachim Werdin el Pollando por instrui nin. Mi hazarde legis tre malgrandan reklamon en ĵurnalo kaj tuj interesiĝis pri tio ĉar mi kredas je lingva egaleco.
Estis nur mallonga kurso, eble kun 14 lecionoj kaj la instruisto forflugis. Do, ni kune praktikis kaj ankaŭ fondis Nepalan Esperanto-Asocion.

bildo de Akva

Mi nepre proponas krei propran paĝon ĉi tie por via, kaj por ĉiu alia Esperanto-asocio, eĉ se jam ekzistas propra hejmpaĝo. En tiu lasta okazo ĉi tie aperu nur la plej gravaj informoj, kaj ligilo gvidu al la hejpaĝo.

VIZI László el Budapeŝto

bildo de Akva

En 1982-83 mi estis soldato. Kelkajn monatojn antaŭ la ekssoldatiĝo mi estis "olda", preskaŭ tute sen taskoj, do mi enuis. Kun iu mia samkursano mi babilis, kiel tamen ni utiligu la tempon, ĉar ni ankoraŭ ne povis forlasi la armeon.

Mia kamarado diris, ke eble ni povus lerni ion, ekzemple lingvon. Mi respondis, ke tio certe estus utila, sed lerni lingvon sen kurso, sen instruisto ŝajnas neebla plano.

Li diris, ke li ricevis donace interesan lernolibron pri ia artefarita lingvo, nome Esperanto, kaj onidire ĝi estas facile lernebla. Mi respondis, do la sekvan fojon - se li faros viziton hejme, alportu ĝin.

La titolo de la libro estis: "En tridek tagoj Esperanton de Jozefo Horváth". Mi tuj avide eklernis, sed mia kamarado baldaŭ rezignis pri la afero, do mi lernis plu sola.

Post tridek tagoj mi jam fakte legadis novelojn en Esperanto, kvankam fakte paroli mi eĉ ne havis ŝancon sen partnero.

En 1983 okazis la Uko en Budapesto (mi fakte ne sciis pri tio), kaj somere (ankoraŭ kiel soldato) en la aŭtobuso mi subite ekkomprenis, ke iuj poloj parolas Esperante. Tuj mi provis alparoli ilin balbute. Ili estis afablaj, sed mi komprenis apenaŭ ion el ilia parolo.

Malgraŭ tio, eĉ nur pro kelkaj komprenataj vortoj mi ege entuziasmiĝis. Baldaŭ mi ekssoldatiĝis, kaj aŭtune mi anoncis min por superintensa Esperanto-kurso: 56 studhoroj dum unu semajno.

Post tiu kurso mi jam flue parolis, kaj la sekvan jaron jam mi mem instruis en samspeca kurso.

VIZI László el Budapeŝto

bildo de GiTa

Kiam mi emeritiĝis, mi partoprenis kurson por pli bone uzi mian komputilon. En mia hejmo mi poste volis ekzerci min serĉi per interreto. Sed kion mi serĉu? Subite mi memoris vorton, kiun mi trovis ie, nome ESPERANTO! Mi utiligis serĉilon de la komputilo, trovis artikolojn kaj legis. Mirinde, mi ankaŭ vidis informon pri kurso, kiu baldaŭ komenciĝos per la reto. Mi telefonis al la viro, kiu estos instruisto. Kaj post semajno mi komencis studi! Tio okazis komence de la jaro 2002. Mi tuj enamiĝis en la lingvo! Mi nenion sciis pri Zamenhof, la fina venko ktp.
Min kaptis unue la lingvo, kiu estas bonege konstruita. Mi ankaŭ ŝatas ĝin pro la bela prononco, sono. Nuntempe mi krome ŝatas la pensadon de Doktoro Zamenhof unuigi la homojn kaj agi por paco en la mondo.

GiTa

bildo de KuboF Hromoslav

Mi ellernis Esperanto antaŭ 2 jaroj. Kaj kie? Ja en Slovakio!

Amike / muzike

bildo de Kalle

Mi eklernis Eon per Lernu, kaj studis ĝin 2007-2008 ĉe la Stokholma Universitato (30 p, Esperanto 1)


povigita de