Kiel fari sonregistraĵon el karaokeo?

(Per la sonmanipula programo Audacity)

Malfermu la akompanan muzikon!

Elektu la deziratan fajlon!

Elektu eblon "mikrofono", poste malfermu la menuon "preferences".

Ĉe la langetfolio "Audio" elektu "unu kanalo" (mono), kaj "Play other tracks ..."
Ne timu, la akompana muziko restos "stereo", sed via mikrofono certe estas "mono".

Ĉe la langetfolio "Filet formats" OGG formaton alĝustigu al "meza kvalito (5), MP3 formaton ne pli ol "128 Bit Rate". Vi ja ne havas profesiajn instrumentojn, ne indas registri altkvalite ne alltkvalitan materialon. Kompense la fajlo ne estos tre granda.
Akceptu la ŝanĝojn per "OK".

Apliku kapaŭskultilon, por ke la mikrofono ne duobligu la akompanan muzikon.Startigu la sonregistradon per la ruĝa butono, per la kapauskultilo vi aŭdos la akompanon. Kantu la kanzonon laŭ la akompano, fine haltigu la registradon per la butono, kiu enhavas etan flavan kvadraton.

Se vi deziras ankoraŭ longe manipuladi la registraĵon, vi povas elekti la eblon "Save poject" sed en tiu formato neniu programo krom Aŭdacity povas uzi la fajlon, cetere la fajlo estos ege granda, ĝi bezonas grandan kapaciton el via HD.
Plej bone elekti la eblon "Export As Ogg Vorbis...". La plejparto de programoj rekonas tiun formaton. Vi povas eksporti vian registraĵon ankaŭ kiel MP3 fajlon, sed por tio oni devas ankoraŭ aldoni helpprogramon, ĉar Aŭdacity ne povas eksporti en tiu formato per si mem.
- Blogo de Akva
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj

Komentoj
Jen tre utila blogaĵo, Akva. Kore mi dankas!
Amike,
Wel.
Nedankide! Mi ĝojas, ke mi povis helpi.
VIZI László el Budapeŝto