Ensaluto

Kien arĥivigi kaj havebligi esperantajn librojn?

Ni diskutu pri eblecoj kunigi esperantajn librojn en unu aŭ malmultaj retlokoj.

bildo de boriso
bildo de Kirill Ŝvedov

Saluton!

Mi ĝojas, ke mi trovis (hazarde) ĉi tiun grupon kaj ĉi tiun diskuton, ĉar ĝuste sama problemo maltrankviligas ankaŭ min. Mi pensas, ke konservado de nia literatura heredaĵo en cifereca formo estas unu el plej gravaj taskoj, kiuj staras antaŭ ni. Vi scias, certe, ke en nacilingva medio oni entreprenas grandskalajn agojn por ciferecigi enhavon de bibliotekoj - ekzistas grandioza projekto GoogleBooks, projekto Gutenberg kaj multaj aliaj. Sed en Esperantujo oni praktike ne okupiĝas pli-mapli regule pri enretigado de malnovaj libroj, kaj eĉ ne atentas ĉi tiun problemon. Tial estas bone, ke via grupo starigas ĉi tiun demandon.

Kion do kaj kiel eblas fari? Unuavice, necesas atenti la demandon pri kopirajto. Plej grandaj elektronikaj bibliotekoj - GoogleBooks, projekto Gutenberg, Vikifontaro, Archive.org - situas en Usono. Laŭ tiea leĝaro, ĉia libro eldonita antaŭ la jaro 1923, ne plu estas protektata de kopirajto en Usono kaj povas aperi en ĉi tiuj bibliotekoj. Estas notinde, ke jam antaŭ ĉi tiu dato en Esperanto aperis multe da bonkvalitaj literaturaj verkoj. Feliĉe, niaj pioniroj ekde komenco atentis tradukadon de mondliteraturaj trezoroj Esperanten, por disvolvigi la lingvon literature kaj kulture. Dank' al tio ni havas sufiĉan rezervon da libroj, kiuj nun povas esti libere disponeblaj.

Ankaŭ necesas noti, ke Kanado kaj Aŭstralio konservis relative molajn regulojn koncerne kopirajton: tie ĝi daŭras 50 jarojn post morto de aŭtoro kaj tradukinto. Ekzistas kanada retbiblioteko Wikilivres (http://wikilivres.info/wiki/Main_Page), kiu funkcias laŭ vikia principo, kaj oni povas libere aldoni librojn tien.

Resume, mi opinias, ke necesas laŭeble ĉiujn librojn, kiuj aperis antaŭ 1923, aperigi en Vikifontaro. Librojn, kies aŭtoro kaj tradukinto mortis antaŭ pli, ol 50 jaroj, necesas aperigi en Wikilivres.

Dua demando estas, kiel organizi tion teknike. Por ciferecigi libron, necesas fari bildojn de ĝiaj paĝoj (skani aŭ foti ilin), konverti ilian enhavon en tekstan formaton, provlegi kaj formati ĝin. Esenca parto ĉi tie estas havigi bildojn de libropaĝoj. Se ili estos haveblaj, povos troviĝi homoj, kiuj laboros kun ili. Tamen se ili ne estos troveblaj, neniu kapablos fari tion. Tial necesas, miaopinie, unuavice disponigi skanaĵojn de libroj. En Wikimedia ekzistas kategorio "Scanned Esperanto texts" (http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scanned_Esperanto_texts), kien oni povas alŝuti bildojn de skanitaj Esperantaj libroj (nature, tiuj, kiuj aperis antaŭ 1923). Mi jam alŝutis skanaĵojn de tri libroj el Plena Verkaro de Vasilij Devjatnin, kiuj dum jarcento ne estis reeldonitaj. Mi planas aperigi kelk pluajn librojn tie.

Resumante ĉion, mi povas diri, ke, miaopinie, endas unuavice serĉi malnovajn Esperantajn librojn, kaj aperigi skanaĵojn de ili en la menciita loko de Wikimedia. Se ili estos haveblaj por ĉiuj, oni povos preparadi tekstajn versiojn de ili kaj aperigi ilin en Vikifontaro. Mi pensas, ke tia organizado de enretiga agado estos plej efika kaj oportuna.

Kion vi penas pri ĉio ĉi tion? Mi atendos viajn reagojn.

bildo de Jean Hervé JAOUEN

Mi ekis ciferigadi malnovajn esperantajn librojn (inter aliaj...) - por bona legado, necesas krei librojn sub la epub formato, facile legebla per ciuj nunaj legiloj : telefonegoj (smartphone) komputiloj, tabuletoj : vidu kiel fari en mia retejo :e-libroj.com

Amike,Jean Hervé

bildo de bruce_r_c

Dankan Jean Hervé! http://e-libroj.com estas bona retejo. Mi rigardos ĝin iom pli detale tre baldaŭ.

Ĉu vi estas membro de la grupo:

http://groups.google.com/group/bibliotekoj/

Estas interesaĵoj tie rilate temojn kiel virtuala Esperanto-biblioteko, komuna katalogo kaj rilataj aferoj. Jen la priskribo de la grupo: Diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj, kreita dum la UK en Kopenhago, 2011. Celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arĥivoj. Unua projekto estos dissendo de demandaro al la konataj E-biblioteko kaj, surbaze de la respondoj, kreo de datumbazo je http://www.bretaro.net

Amike, Bruce Crisp

Bruce Crisp

bildo de bruce_r_c

Saluton!

Dankon pro la interesega mesaĝo. (Surprizas min, ke aliaj homoj ne jam respondis al vi. Ĉu eble oni malfacile trovas tiun ĉi forumon?)

Mi same opinias, ke konservado de nia literatura heredaĵo en cifereca formo estas unu el plej gravaj taskoj, kiuj staras antaŭ ni. Mi ne scias, ĉu UEA jam okupiĝas pri tio ĉi. Ĉu estas ia ligo inter bretaro.net kaj UEA? Supozeble bretaro.net kaj E@I ricevos financan subtenon de Esperantic Studies Foundation sed mi scias neniajn detalojn. Cetere, ŝajnas, ke oni ĝis nun ne vere funkciigas la ttt-ejon bretaro.net.

Tamen, laŭ mi, la labor-maniero kiun vi proponas en via mesaĝo estas bonega. Mi mem ne havas spertojn pri skanado, optika signo-rekono, k.t.p. sed verŝajne iom eksperimentos pri tio. Ĉu vi havas iajn rekomendojn pri skanilo kiu bone traktas Esperantajn kaj multlingvajn verkojn kaj kiu inkluzivas OSR-an programon kiu efike tekstigas Esperantan paĝ-bildojn? Ju pli oni povas aŭtomate tekstigi des pli bone.

Mi imagas, ke la plej bonaj fontoj por malnovaj tekstoj estus la grandaj Esperanto-bibliotekoj, ekz-e Biblioteko Hodler en Roterdamo kaj IEM ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Aliflanke, per uzo de Interreto oni kompreneble povus fari la skanadon ie ajn kondiĉe ke oni havus plurajn verkojn kies kopi-rajto jam forpasis. Do, ju pli da kunlaborantoj oni havus des pli bone. Oni devus iel registri informojn pri kiu faras kion por ne duobligi la laboron. Supozeble oni povus fari tion (aŭ eble jam faras?) ene de datum-bazo).

Nu, dankon denove pro via pensiga mesaĝo!

Kun bondeziroj,
Bruce

Bruce Crisp


povigita de