Kio por vi estas Esperanto?
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 1 uzanto kaj 18 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
[pli]


Mi instruas Esperanton, sed havas ne multe da lernantoj. Al mi plachas filmoj pri Esperanto.
Mi ofte uzas www.edukado.net Tie estas tre bonaj filmoj pri Esperanto-edukado.
Klarisa
kara Klarisa,
Se vi tion deziras, skribu al min : vikingo62@yahoo.fr
Mi respondos (esperante!).
korajn salutojn,
Henri
Multe. Sed momente mia korafero estas http://per.esocom.de. Mi enmetos por vi viajn proponojn kaj serĉojn je konkretaj esperantoaktivadoj.
Lingvo kaj kulturo internaciaj.
Internacieco, nenio pli...
ĉi tio estas demando oni respondas tiam ŝi aŭ li faras konto en eo.com kaj kosrvagas sekreton, do mi ne respondos, haha
Por mi, Esperanto estas espero por globusa kulturo, lingvo, paco. Ankaŭ, estas unu okazo por irado, amikoj trovi, kai nova komprenado ricevi. Do mi lernis, estas MIA kulturo! Tio ĉi donas mi tre ĝoja!
Mi estas unu komenco Esperantisto - serĉi pro amikoj/konektoj!
Kara Ak !
Mi ankoraŭfoje tralegis vian tekston kaj venis al la konkludo, ke mi male komprenis vian intencon. Fakte vi rekonas la "internan ideon" ne nur laŭ historia vidpunkto. Mi ĝojas, ĉar mia opinio estas la sama. Elkore mi pardonas vin pro miaj maltrafaj rimarkoj. Amike via, - Adam
Laŭ mi Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ kulturo, vivadsinteno kaj plejĉefe familia AMO inter tuthomaro kaj eĉ heredaĵo brilega por nia idaro. Esperanto ja ekzistas kaj evoluigas en la mondo. Mi imagas ke tio daŭregas estadas kaj evoluigas inter homaro ĝis nia brilega futuro...
Vi volis skribi: evoluiĝas
Esperanto estas por mi la plej bona planlingvo.
Jytte Sunekær
Esperanto estas por mi la plej genia elpensaĵo lingva! Ĝi estas genia lingvo, la verva lingvo!
Miaopinie, se ĝi estus nur lingvo... ĝi estus kvazaŭ korpo senanima, spirito nefajreca, heliko senkonka, ilo nenecesa, veturilo malbezonita, domo sen loĝantoj, nigra fajro malvarmiganta, senluma stelo, suno sen lumradioj, libroj senŝpuraj, seksumado senama, anĝelo senflugila, inko akvigita, floroj senkoloraj, infano senreva, civitano indiferenta, arbo malfruktodona, frukto sensema, parolado malemocia, ponto forĵetebla, elpensaĵo nedisvastigita, mirindaĵo porĉiam kaŝita…
Ramĉjo
Kara PETOLEMA !
Vi duoble pravas.
Unue tial, ke fakte Esperanto estas genia lingva elpensaĵo. La genia, ĉar ĝi estas la Lingvo por ĉiuj homoj de la Mondo: facila, logika, melodia,kaj tiel simpla, ke oni povas ellerni ĝin eĉ ludante. Malgraŭ tio, ke Esperanto apartenas al neniu grupo nacia, disvolviĝas tiel, kiel aliaj naciaj lingvoj danke al saĝeco de Zamenhof. Ĝuste Zamenhof diris, ke Li estas nur iniciacinto de la Lingvo Esperanto ; plue Li diris, ke Esperanto ne estas Lia propraĵo, sed apartenas al la tuta homaro.
Due tial, ĉar vi prave supozas,ke Esperanto ne povas esti nur lingvo. Vi pravis kiam vi skribis:" Miaopinie, se ĝi estus nur lingvo...ĝi estus kvazaŭ korpo senanima.."k.t.p. Kompreneble, Esperanto havas sian animon. La animo de la Lingvo estas ĝia "Interna ideo",kiu pli poste donis la fundamenton al homaranismo. La nocio "homaranismo" apartenas jam al la filozofio de Esperanto ( esperantozofio )kaj
devas esti prezentata aparte
Finante miajn rimarkojn, mi dankas al PETOLEMA,pro la memoro pri la plej gravaj aferoj de la Lingvo Esperanto t.e. pri la genieco de la Lingvo kaj pri la "Interna ideo" de Esperanto.
Apartajn gratulojn al vi PETOLEMA pro la"Interna Ideo", kiun vi tuŝis en via mesaĝo, ĉar nuntempe oni devas havi kuraĝon reveni al la aferoj ĝenerale ne tro popularaj laŭ politika vidpunkto.
Amike via, - Adamo.
La du asertoj: "Esperanto apartenas al la tuta homaro" kaj "La animo de la Lingvo estas ĝia Interna Ideo" ŝajnas al mi iom kontraŭdiraj. Ĉu ne la lasta eldiro ekskludas kelkajn homojn?
La Interna ideo (aŭ homaranismo) ŝajnas esti iu universala religio. Ĉu mi, estante ateisto, rajtas uzi Esperanton?
Mi ne multe scias pri homaransimo, sed en Vekipedio mi trovis kelkajn "dogmojn" kiuj komencas per: "Mi kredas ke ....".
Certe mi povus akcepti iun el ili se oni anstataŭe skribus "Mi opinias ke ...."
Stultaĵo senfina! Kian rilaton la Interna Ideo havas al religio aŭ ateismo?
Nenian.
Al kiu ĝi ŝajnas esti universala religio?
Al nesciantoj, kiuj havas antaŭjuĝojn.
Ni faru enpensan eksperimenton:
Ni supozu, ke granda parto de la nuntempa kulturo neniiĝas. Arkeologoj de la futuro esploras la iaman lingvan staton. Ili trovas lingvon, kiu estas okulfrape pli simpla ol la aliaj, kiu ne koncentriĝas al iu regiono sed sporade aperas tra la tuta mondo.
Laŭ mi estus memkomprenebla la konkludo:
Tiu lingvo facila taŭgis por egalranga tutmonda interkompreniĝo.
Do la lingvo mem, laŭ sia konsisto enhavas la ideon de la egalranga tutmonda interkompreniĝo.
Tiun ideon ĝi enhavas, ĉar ĝia iniciatinto konstruis ĝin riĉa, facila kaj logika. "Esperanto estas ne nur bona lingvo, sed ankaŭ portanto de nobla idealo, kiun d-ro L. L. Zamenhof enspiris al ĝi je ĝia naskiĝo, kaj per nobla idealo ĝi akiris por si multajn fidelajn adeptojn kaj atingis brilajn sukcesojn en la pasintaj 120 jaroj." (LAŬLUM, Celebre al la 120-jariĝo de Esperanto)
"La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi." (L. L. Zamenhof, Oka Universala Kongreso, Krakovio, 1912)
Ŝajnas ke ekzistas pli ol unu interpreto de la termino "Interna ideo". La varianto, kiun vi priskribas tute ne estas problema por mi. Tamen mi legis aliajn difinojn de tiu termino. Se mi bone memoras iu diskutanto en, mi pensas Lernu, asertis ke pli frua kongreso, kontraŭ la volo de Zamenhof, decidis ĝuste ke Eo estu uzata por ĉiu ajn celoj de ĉiu ajn homo. Laŭ tiu ulo Zamenhof tiam volis ke ĉiuj esperantistoj ankaŭ aliĝu al "Homaranismo", kiu estis provo de Zamenhof krei "Universalan religion".
Mi ne scias, ĉu tiu diskutanto pravis aŭ ne, kaj mi vere fajfas pri tio. Miaokule Eo estas ne pli ol lingvo, tamen lingvo kun la kvalitoj, kiujn vi mencias. "Interna ideo" estas laŭ mi tute superflua termino, kiu ne helpas disvastigi la lingvon sed nur ŝajnigas nin "sekto".
En mia antaŭa alparolo mi tuŝis la aserton, ke la Interna Ideo estas objektive ekzistanta eco de la lingvo. Krome ankaŭ el historia vidpunkto ĝi estas grava, do superflua termino jam eĉ pro tio ne povas esti.
La Interna Ideo estas la sola kialo por serioze akcepti aŭ apogi esperanton.
Eĉ kiuj ŝajne kontraŭstaras ĝin plejparte agas sub ĝia influo.
Kaj vi diras: Ne ekzistas!
Kial mian koron pistas,
Ho amik' vi, frato mia,
Via celo estas kia?
Ĉu vi eĉ en solo kredas,
Tia kredo vin ne tedas,
Ke vi strebas, agas brave
Sen la celon senti rave?
Kara amiko ak !
Vi prezentas la tezon, mi citas:"... ke la Interna Ideo estas objektive ekzistanta eco de la lingvo. Krome ankaŭ el historia vidpunkto ĝi estas grava, do superflua termino jam eĉ pro tio ne povas esti."
Substrekante la historian valoron de "Interna Ideo", vi pravas ; tamen malfacile estas akcepti la opinion, ke ĝi estas "superflua termino kaj pro tio ne povas esti".Dum La Dua Kongreso de Esperanto en Ĝenevo(1906), en sia parolado Zamenhof diris, mi citas: "...Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en Deklaracio, la esperantismo havas ankaŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean." Jam la vortoj de Zamenfof klare montras, ke la dua parto de via tezo malkongruas kun la vortoj de Iniciatinto de Esperanto. Aliloke de la sama parolado Zamenhof diris, mi citas:"...Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!...al laboro por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas...Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj." Zamenhof klare prezentis la sencon de "interna ideo" kaj ĝia bezono, tial la dua parto de via tezo estas almenaŭ dubinda.
Respektante vian stilon, la mesaĝon mi finos per la lasta strofo de la verso de L.Zamenhof, titolita:"Preĝo sub la verda standardo". Jen estas la teksto:
"...Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj
Antaŭen kun pacaj armiloj
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di'estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l'homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine !
Elkore mi vin salutas kaj deziras al vi nur agrablaĵojn enkadre de la Facebook - paĝaro.
Amike via, - Adam
Kara Adam!
Mi pensas, ke nur pro misatento vi fuŝtordis mian diraĵon.
Mi diris:"la Interna Ideo estas objektive ekzistanta ....Krome ankaŭ el historia vidpunkto ĝi estas grava, do superflua termino jam eĉ pro tio ne povas esti."
Do la Interna Ideo ne estas superflua termino, ĝi estas objektiva ekzistaĵo. Krome ĝi ne povas esti superflua termino ankaŭ pro tio , ĉar havas gravan historian signifon.
Ankaŭ en miaj postaj frazoj mi emfazis ĝian gravecon, kaj iom arogante deklaris, ke eĉ tiuj kiuj ne kredas je ĝi agas sub ĝia influo.
Vi tordis al:"superflua termino kaj pro tio ne povas esti"
Do al la inverso.
Poste vi eksplikas la saman kion mi eksplikis pli frue per aliaj vortoj.
Do, de kie devenas tiu ĉi miskompreno? Ĉu eble mi miskoprenis vin kaj ne inverse?
ebleco korespondi kun aliaj personoj, ĉefe kun lingvo lernita por ambaŭ, tio estas : la sentimento esti justa kun ambaŭ (aŭ pli) personoj, kiu uzas lingvon lernitan.
Komence, ĝi estis por mi nur lingvo, sed nuntempe Esperanto estas multe pli ol tio. Multaj Esperantistoj pli kleraj kaj spertaj ol mi jam skribis pri tio. Mi nur povas aldoni, ke inter mondo kun Esperanto kaj mondo sen ĝi, mi preferas la unuan. :)
Emviun
Esperanto estas mia nova vivo post mia emeritiĝo. Ĉar mi trovis la lingvon tuj post mia profesia aktiveco!
GiTa
Laŭ Julio Baghy
Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.
Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.
La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.
-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?
La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.
-- Jes, ni komprenas.
-- Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?
-- Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.
-- Mi scias kaj gratulas.
-- Mi dankas.
La instruisto demandas junan rusan soldaton.
-- Kiu vi estas?
-- Mi estas Janis Lekko.
-- Ĉu vi estas ruso?
-- Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.
-- Ĉu vi ŝatas Esperanton?
-- Jes, sinjoro.
-- Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?
-- Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.
-- Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?
-- Ho, jes, sinjoro.
La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.
-- Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.
-- Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.
-- Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.
La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.
-- Kio estas kulturo? -- la instruisto demandas.
-- Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.
Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".
Por mi, Esperanto estas ilo, tre bona ilo por koni multajn homojn el la tuta mondo, por scii pri siaj kulturoj, por pli facile lerni aliajn lingvojn, ktp.
"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)
La plej trafa alternativo por la ideo pri internacia lingvo.
César Dorneles
Mi volas doni grandan laŭdon al Robb; ĉar mia tiurilata sinteno similas al la lia. Por mi Esperanto estas jes lingvo, sed ne nur lingvo; ĝi estas ankaŭ esprimilo de mondocivitaneco. Samkiel Robb, nek mi sentas min enkore usonano, malgraŭ tio ke mi loĝas tutvive en Nov-Jorko.
Estas oftaj debatoj inter la Esperantistoj pri la angla lingvo. Tial necesas apartigi du malsimilajn aferojn tiurilatajn: laŭ mi la angla lingvo estas kiel lingvo mirinda kaj eĉ aminda; sed estas abomeninda sole kiel ilo de la kultura imperiismo usona.
Alivorte: neniu povas ĝuste plendi pri la interparolado anglalingva inter la anglalingvanoj (ĉu denaskuloj, ĉu lernantoj laŭvolaj). Sed, estas nenegeble ke en multaj landoj ekzistas, sentite eĉ de tiuj kiuj havas nenian volon lerni la anglan, la premo lerni tiun lingvon. Enfluegas en tiujn multajn landojn la distraĵoj anglalingvaj (ekz-e la filmoj, televidaĵoj ĉefe usonaj); tio fine emas instigi inter la tiulandaj popoloj la opinion ke estas merita sole la angla, ke estas subaj iliaj propraj lingvoj. Konsistigas la "kulturan imperiismon" precize tio.
Plue, Esperanto, estante frukto de la racio, akordas bone kun mia cetera idearo. La lingvopovo estas instinkto; tial la fenomeno "lingvo" estas fenomeno natura. Sed la lingvaĵo temas pri la selektado konscia, kaj montras ion kernan en la selektanto. Tial tute taŭgas laŭraciigi la aferojn prilingvajn; taŭgas ke regu super ĉio la pensmaniero kaj agado raciaj.
Esperanto do estas por mi jes lingvo. Sed ankaŭ montrilo de multaj partoj de mia idearo. Plue, ĝi, helpante pliordigi mian pensadon, pli vigligas mian cerbon; ĝi tiel donas al mi egan kontenton, kaj fine feliĉon.
Jes, vi estas prava, Esperanto estas lingvo kiu donas al ĉiuj personoj eblecon je komuniki kun ĉiuj personoj el ĉjuj landoj el nia Planedo. Pro tio, ni devas ĉiam labori por ke Esperanto povu esti konata kaj amata el ĉiuj personoj ŝatanta amikecon inter ĉiuj popoloj sen senkulpigo el rasoj kaj el religioj.
Ferdinand tute pravas. Esperanto helpas al ni pensi. Mi estas profesoro ĉe la universitato kaj tie konas multajn aliajn profesorojn, do homoj kiujn oni supozas ke ili multe studis. La plej multaj usonaj profesoroj estas unulingvaj. Oni povas/rajtas doktoriĝi en Usono sen koni alian lingvon krom la usona. Mi ofte rimarkas ke mankas iu profundeco en iliaj ideoj. Tiuj kiuj estas du- aŭ eĉ multlingvaj ofte flegas pli rafinitan aliron al problemo aŭ temo. Plej verŝajne ĉar iliaj mensoj vidas ĉion tra du aŭ pli "okulvitroj" (la lingvoj kaj kulturoj).
Miaopinie la monda lingvosituacio rilate la anglan/usonan estas tre malbona afero por la denaskaj anglolingvanoj. Nuntempe Usono (kaj Britio) alfrontas gravajn ekonomiajn problemojn. La debatoj pri la kialoj ĉitie en Usono estas ofte tiom stultaj kan malagnoskas la spertojn de aliaj landoj.
Ekzemple, multaj usonanoj scias ke ni pagas ĉilande pli por nia sanstato ol multaj aliaj riĉaj landoj. Sed anstataŭ lerni de ekzemple Germanio aŭ Norvegio, la homoj ĉilande primokas tiujn landojn kaj nomas ilin "socialistaj". Unue ĉar ili ne havas aliron al informoj pri la vivo en tiuj landoj, sed due, pli grave, ili pensas ke Usono estas la umbiliko de la mondo ĉar ili kvazaŭ neniam estis tuŝitaj de eksterusonaj aferoj. Se oni studas fremdan lingvon oni devige studas pri la kondiĉoj en alia lando. Kiel testudoj multaj anglalingvanoj vivas en lingva karapaco sia.
Por mi Esperanto estas esprimo de mia internacieco, estas la lingvo kiu simbolas ke mi estas multe pli ol nur usonano, ke mi estas monda civitano, mi estas homo. Ĉar Esperanto ne estas aroga lingvo kiel la usona aŭ la angla, kiuj volas konverti aliujn al anglosaksa vivmaniero, kion mi ne praktikas, mi vidas min kiel Esperantisto antaŭ ol esti usonano.
Utila helpilo kiam homo ne scipovas svedan aŭ anglan lingvojn. Bedaŭrinde Esperanto neniam povas ricevi saman stauson en mia cerbo kiel la sveda, kiu estas mia unua lingvo. Nu maljunaj hundoj estas malfacilaj eduki, ĉu ne :-)
KaraGu
Esperanto estas mia pordo al la mondo :-)
Esperanto estas harmonia lingva instrumento, senghena sinesprimilo, libera awtononoma pensmaniero, lingvo sen gramatika balasto (kun gramatiko inversita eksteren - morfologio finfonema sintakso sinteksa). Unuvorte, interlingvo, kiu naskighis kiel ewropa pighino kaj pro dawra miskompreno restas en margheno.
P.S.Sube mi trovas nur antawrigardon, neniun kon-servilon
P.P.S. Ha, aperis jam!!! Dankal Resurektinto, pri kies naskightago mi ekpensis post naskightago de Zamenhof. Dio tamen ekzistas, se oni vokas Ghin kvarfoje.
Por mi, Esperanto estas unu el la iloj per kiu mi esprimas tutan ekziston mian.
Poezio, muziko, teatraĵo ktp. -- ĝia ebleco estas same granda kiel tiu de aliaj naturaj lingvoj.
Mi riflektas pri tiu demando kaj pluraj respondoj ekaperas en mia menso...Por mi Esperanto estas ĝojo,nova perspektivo...Jes, estas alia maniero de vidi la vivo.
Lingvo. Ĉu ekzistas alia respondo?
Jes, povas ekzisti. :) Esperanto povas esti, ekzemple, vivmaniero.