Ensaluto

Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo

Laŭ mia opinio, iu komencis tre interesan projekton!

Citaĵo:
"De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj - oni foje aŭdacas.

La celo de tiu ĉi peticio jenas: kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni."

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/

bildo de _Fajro_
bildo de Dima Ŝevĉenko

Tio estas jam almenaŭ 10-a simila projekto. Oni nenion atingos, ĉar jam multaj e-istoj (eĉ tiuj, kiuj estis informitaj pri tio) rifuzis partopreni.

P.S.: Nia "nuntempa teknologio disponigas al ni": agadi, apliki nian lingvon, disvastigi Esperanton en diversaj amaskomunikiloj, partopreni interesajn projektojn...

bildo de _Fajro_

Por mi ĝi estas unua kaj mi komprenas, ke ĝi ne donos grandan rezulton, sed mi certe partoprenos ĉiujn sekvontajn provojn. :-) Mi ne estas tute malsaĝa, simple tio estas laŭ mia karaktero kaj vivvaloroj. Ni ĉiuj estas malsamaj kaj tio estas bonega. Ĉiuokaze ni devas estimi unu la alian!


povigita de