Esperanto.com: nia komunumo

Kiom longe vi jam estas vegetarano kaj kial?

bildo de Kirilo

Hodiaŭ estas ĝuste unu jaro, ke mia edzino kaj mi ĉesis manĝi viandon (kio inkluzivas fiŝaĵon).

Fakte ni jam pli longe pensis pri tio, ĉar ni konsciis, ke eblas bone (eĉ pli bone) nutri sin ne mortigante aŭ suferigante bestojn, sed longe simple estis tro komforte resti ĉe la malnovaj kutimoj kaj ni ne sciis, ĉu ni sukcesos ŝanĝi nian manĝaĵaron sen sopiro je viando (kio, mi konfesas, ĉiam tre bongustis al ni).

Tamen, antaŭ unu jaro, ni ie aŭdis aŭ legis, ke dum la fiŝado de nur unu kilogramo da salikokoj oni samtempe kaptas (kaj sekve mortigas sen utiligado) dek kilogramojn da aliaj vivestaĵoj maraj. Tiam ni decidis, ke en la tempo de industria manĝaĵproduktado ni ne plu povas kongruigi la manĝadon de bestoj kun nia konscienco, do ni volis provi nutriĝi sen viando.
Kaj tio plene sukcesis, nia ĉiutaga menuo eĉ plivariiĝis, ĉar ni elprovis tute novajn receptojn, kaj ekde tiam eĉ ne unu fojon ni konscie manĝis viandaĵojn.

Tamen ni ne rezignos pri lakto kaj ovoj, ĉar tio tro mallarĝigus nian elekton. Ni simple aĉetos niajn bestajn produktojn nur el ekologia mastrumado, por ke neniu besto suferu pro ni.

bildo de lodĉjo

Interese! Dum vegetara manĝado, mi kutimis - ĉefe pro tempomanko - kuiri simplajn vegetarajn burgerojn aŭ stekojn el supermarkto anstataŭ viandon aŭ fiŝon. Mi sciis ke ne estas la plej bona maniero, sed mankis tempo.

Nun, manĝante vegane, mi (je mia plezuro) ja devas varii pli multe kaj manĝas aferojn, kiujn vinandemuloj neniam de sia vivo manĝas: malpli konatajn legomojn, nuksojn, aliajn proteinfontojn (seitano, tempeo, ...) kaj tiel plu.

Mi nur bedaŭras ke mi ne povas fari pli por haltigi tiun fi-industrion.

bildo de Kirilo

Feliĉe mia edzino kaj mi havis sufiĉe da tempo, ĉar mi doktoriĝas kaj ŝi ĝis la lasta jaro laboris nur posttagmeze, tiel ke ni povis kuiradi kaj manĝadi kune je tagmezo. Tiel ni povis multon elprovi kaj ne fariĝis t.n. "pudingaj vegetaranoj", kiuj fakte nutriĝas pli malbone ol viandomanĝantoj.
Nun ja malpliiĝis tempo libere ŝovebla, sed ni havas sufiĉe da receptoj por daŭrigi sanan nutriĝon.

Ĉu vi iam elprovis nematuran rostitan (kaj ofte ŝrotitan) spelton (germ. "Grünkern", sudgermana specialaĵo por kiu mankas vorto en ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi konas)? Oni povas ĝin uzi kiel viandhakaĵon (ekz. por buletoj, ĝi eĉ pli satigas.
Ni ankaŭ tre ŝatas nepopularajn legomojn kiel (ruĝan) beton aŭ folibeton (germ. "Mangold", ang. "Swiss chard").

bildo de Kirilo

Kaj pri la "fiindustrio": Nu jes, vi kaj mi mem povas decidi, ke ni ne kontribuu al la suferado de bestoj, sed vegetarana "misio" ĉe aliaj homoj estas tiom fruktodona kiel la provo konvinki aliajn pri la utileco de Esperanto, do mi simple lasas ĝin (nu, foje mi propagandas E-on).

Sed mi pensas, ke la homoj entute pli kaj pli konsciiĝas pri sana nutrado kaj la rajtoj de bestoj, jam en kutimaj bazaroj oni povas aĉeti multajn produktojn el ekologia mastrumado, kaj skandaloj pri firmaoj fitraktantaj bestojn al tiuj malhavigas sufiĉe da aĉetantoj.

bildo de lodĉjo

Hej, mi ne konas Grünkl - sonas interese. Mi ja konas "tempeh" kaj "seitan", supozeble similas?
Pri tempomanko, ŝajnas ke malgraŭe mi elturniĝas sufiĉe bone. Gravas havi la aferojn jam en la domo. Mi ne ŝatas sekvi receptojn, mi preferas koni kaj havi la diversajn aferojn kaj en la momento mem improvizi kun ĉiuj aferoj. Tamen, mi ja nepre elprovu kkjn receptojn por lerni pli da eblecoj kaj teknikoj.

bildo de Wel-brazilulo

Mi ĵus komencas. Hodiau estis mia unua provo: sojaĵo. La gusteto ankorau estas lingve.Tre ŝatis! Mi mem preparis ĝin.

Kial mi deziras veganisti: i. kelkaj kialoj ĉar fakte ĝi ŝajnas esti multe pli saneca. La intestoj, ĉefe, ŝajnas labori pli komforte, pli efike. Konsekvence de tio, oni ŝajnas ĝui la tagon pli feliĉe.

Krom tio ke oni kunlaboras favore al feliĉo de niaj samvivejanoj, la bestoj.