Esperanto.com: nia komunumo

Kiujn lingvojn vi parolas?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi parolas rusan kaj Esperanton. Ankaŭ iom anglan kaj ĉinan.

bildo de JTarducci

Mi, parolas: Hispana, itala kaj Esperanto.

Esperanto ĉie kaĵ ĉiam !

bildo de Kirilo

Krom mian gepatran lingvon, la germanan, mi parolas Esperanton, la polan kaj la anglan.
Aldone, dum mia lingvistika studado mi devis lerni legi multege da lingvoj, plej ofte mortaj, do mi ne parolas ilin, sed havas diversgradajn konojn.

bildo de flavjo

Kara amiko Dima Ŝevĉenko, mi parolas Portugalan, Esperanton, iom Hispanan kaj Anglan. Portugala estas mia nasklingvo, Esperanto estas mia korlingvo, Hispana estas mia hobilingvo, kaj Angla estas mia devigitlingvo.

bildo de ĝenulo

Kial la angla estas devigita? Mi estas denaska anglalingvano kaj tial eble naiva, sed ŝajnas al mi, ke oni facile povus travivi sen scio de la angla, se tiu ne elektus karieron, kiu normigas la anglan (ekz-e komputiko, komerco ktp).

bildo de ivanov

Vi pravas pri la angla: en multaj landoj eblas fari karieron tute sen scio de la angla (aŭ ĝenerale iu ajn fremda lingvo). Eĉ en la branĉoj, kiujn vi mencias: komputiko kaj komerco :)

Esperu ĉiam! • http://amikeco.ru/pro/eo

bildo de Vladimir Jurganov

por komputiko mi bezonas ne tre bonan anglan ))

bildo de Ignacio Carrera

Mi parolas la hispanan (mian patrinan lingvon), Esperanton, la portugalan, la anglan, iom la italan, iom la rumanan, iom la svedan, iomete la rusan, iomete la ukrainan, iomete la japanan, kaj ne pli (mi kredas).

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de Eduardo

Mi parolas la hispana (denaske), la angla (bonege), la franca (bone), esperanto (iom), kaj iomete la germana kaj la itala.

bildo de Emersono

Mi parolas la portugalan (denaske), la anglan, Esperanton,la hispanan, la francan, la germanan, la rusan, la italan, kaj la japanan.

bildo de ĝenulo

Mi scipovas la anglan, mia denaska lingvo. Mi povas pli-malpli komprenigi min en Esperanto kaj la hispana. Mi havas bazan scion de la germana (mi ŝatus kompetenton samnivelan al la hispana).

bildo de Arseni

Mia denaska lingvo estas Rusa, ankaŭ mi scipovas Esperanton (kio evidentas))) mi parolas Hispanan kaj Anglan, nun mi studas Grekan.

bildo de jesushlincoln

Mi parolas anglalingve denaske. Mi lernis Esperanton en la interreto kiel mia unua fremdlingvo, kiam mi havis nur 11 aŭ 12 jarojn, ĉar mi legis, ke ĝi facilas komparite kun naturlingvoj. Min obsedigas ĝi iam ekde tiam. Pli frue, en la altlernejo, mi lernis la hispanan, kaj pri la angla ekinstruis denaskhispanlingvanojn, kiuj loĝis nian urbon en la Usona mezoriento, kaj asistis nian lernejon, kompreninte neniom da la angla.

bildo de Yakunin

Mi ankaŭ parolas Rusan kaj Esperanton. Anglan mi tre bone komprenas kaj legas sed parolas ĝin malrapide ĉar mi ne havas nek neceson nek deziron paroli ĝin.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de ore

Mi scipovas la eŭskan kaj la hispanan denaske. Aldone mi scipovas la anglan, la japanan, Esperanton kaj la katalunan bone.
Mi nuntempe studas la svahilan kaj la suoman samtempe.

bildo de Marie Chesnelle

Mi estas do denaske franclingva. Mi bone parolas angle, esperante kaj nederlande. Mi ankaŭ legas kaj skribas germane, hispane kaj itale...

bildo de ivanov

Iom libere mi parolas nur la rusan kaj Esperanton. Mia angla estas sufiĉe bona por foje vendi ĝin :) Krome mi relative bone regas la osetan kaj administras la osetan vikipedion (os.wikipedia.org). Mi povas legi en la pola, la bulgara kaj la franca, iom lernis la finnan kaj kelkajn aliajn lingvojn.

Mi estas lingvemulo, sed forte mankas al mi motivaro kaj tempo por finlerni la komencitajn lingvojn. Mi speciale bedaŭras, ke mi ne atingis iom pli altan ŝtupon pri la finna kaj la turka; tiuj du elstare belas laŭ mi.

Esperu ĉiam! • http://amikeco.ru/pro/eo

bildo de aaronibus62

Mi parolas la anglan, kaj kelkajn vortojn de la hispana.

bildo de hannespero

Mi bone parolas la afrikansan (kiel hejmlingvo / patrina lingvo), la anglan, la nederlandan kaj iom bone ankaŭ Esperanton. Cetere mi iom parolas la germanan kaj la francan. Mi iom komprenas skribitajn skandinavajn kaj latinidajn lingvojn.

Hannes van Loggerenberg, Hago

bildo de terpomo

Mia denaska lingvo estas la franca. Mi parolas malbone Esperanton (sed mi povas lerni ĝi ! :-)) kaj la anglan.

bildo de vitor

Mia denaska lingvo estas la portugala. Mi parolas la francan (altnivele) kaj Esperanton (meznivele). Mi komprenas la hispanan kaj la italan (iomete).

bildo de mamuto

Mi parolas la rusan lingvon (denaske), la hebrean (altnivele), Esperanton (altnivele), la germanan (meznivele). Mi estas devigata legi profesian literaturon anglalingve, se ne haveblas tradukita...

bildo de Karel

Mi parolas la ĉeĥan (denaskan), Esperanton kaj iome la rusan. Danke al Esperanto mi kapablas kompreni iomete eĉ la aliajn lingvojn, tamen ne kapablas flue paroli per ili.

Karel Votoček

bildo de enwilson

Mi parolas Esperanton kaj mian denaskan lingvon (la anglan). En gimnazio, mi ankaŭ studis la hispanan por du jaroj, sed bedaŭrinde mi forgesis preskaŭ la tutan lingvon. :(

bildo de nissa_amas_katoj

Mi parolas anglan, germanan, kaj Esperanton. Mi eklernas Volapukan kaj korean.

bildo de willyboy

Mia denaska lingvo estas Portugalan sed mi laboras ĉiu tage kun ĉio suda Europo kaj parolas la Francan, la Hispanan, la Italan kaj ankaŭ iomete da Angla kaj Germanan.

http://www.omegaradar.com/eo - Interreto organizita

bildo de Dorneles

Mi parolas, krom la gepatra lingvo (la portugala), esperanton kaj la hispanan. Mi ne sufiĉe bone parolas en la angla.

César Dorneles

bildo de Jakov

Mia gepatra lingvo estas kroata, krome mi parolas germanan, iom da angla kaj esperanton.

Jakov

bildo de robbkvasnak

Ofte homoj diras ke mi parolas la anglan. Ne veras. Mi parolas la usonan ĉar mi loĝas en Usono. Mi ne ĉiam komprenas la anglan. Mia unua lingvo, kvankam mi naskiĝis en Usono, estas la germana. Sed mi ankaŭ parolas Esperanton, kiu estas por mi la plej ŝatata, ja la amata lingvo. Krom tiuj, mi parolas la francan, la portugalan, la hispanan, la italan, la norvegan kaj nuntempe mi studas la ĉinan (mandarinan) sed ĝi estas tre malfacila lingvo por mi. Mi iam studis la havajan. Mi komprenas la svedan kaj la danan.

bildo de Arkadio

Saluton!
Mi parolas nur ruse. Ruso estas mia patrina lingvo.
Jes, jes... vi estas absolute prava... Tie ĉi... mi estas ‘krokodilo’!
Sed en patrina lingvo... mi povas paroli longe, laŭte kaj balancante manojn! :)
Ve! Estas bezone tiuj kun kiuj oni povus paroli...
Aha! Rememoris!..
Ankoraŭ mi povas paroli kun la komputiloj…
Sed ili ne havas intelekton ial.. ĝis nun!
(Ho!.. Ĉu povas esti tio ĉi estas mia kulpo?)
Kompense mi povas legi.
Bone: angle kaj pole.
Ne tute bone: germane, hispane, itale kaj france.
Ne povas legi: bulgare, ĉeĥe, ĉine kaj japane.
(:) Kiam mi entreprenis la lastan lingvojn, komenciĝis ŝanĝiĝi politikan sistemon en Rusio. Fu! Kiel neĝustatempe!.. Ja ankoraŭ... mi planis sanskriton!).
Relative esperanto… mi ne estas esperantisto.
Dirante akurate mi estas juna naturalisto kiu vidinte belan floron en ĵunglo ekkrias: «Kia bela ĝi estas! Ĉiuj venu rapide ĉi tien!»
Mi lernis Esperanton memstare en la 84-a jaro.
Antaŭnelonge (nura hazardo) mi trafis la esperanto.com-on.
Mia maljuna amo ekflamis denove...
Do denove venis tempo sin dronigi en Zamenhofa Oceano…
Tiel mi bezonos:
1. Relegi la lernolibron.
2. Relegi la P.G. (K. Kalocsay kaj G. Waringhien).
3. Fari kaj indeksi la vortarojn.
4. Trovi kaj ‘download’i la PIV-on (povas esti ‘OCR’i ĝin :)).
M-m-m… Jes, jes! -
5. Fari programon por la provaĵo ortografion :).
Malamas eraron! (vd. la suprescribinto)
Uf!.. Amoro estas pli malbone ol servitudo!
Dixi (lat.)

bildo de Tjeri

Mi parolas la francan, kaj elturniĝas pli malpli bone en la angla, la itala, la japana kaj esperanto.

bildo de JANTOR

Mi parolas la FRANCAN lingvon (kiu estis la unua ekster_landa lingvo kiu mi ek_lernis en la lernejo. Kaj poste estis la unua ekster_landa lando kiu mi vizitis). Mi atingis paroli ĝin sufiĉe bone kaj flue. Sed nun, kiam mi vojaĝas, mi ne tre ofte uzas ĝin.
Do nun mi ne parolas perfekte!
Ankaŭ mi parolas la ANGLAN lingvo. Kiu nun, vojaĝanta tra la mondo, estas le plej uzita (spite sia terurega prononcado).
Mi parolas la ESPERANTAN lingvo. Kiu mi estas konvinkita ĝi en_havas la bazajn regulojn por la frata perfekta lingvo kiu estos la ŝilosilo por la monda inter_kompreno.
Kaj, evidente, mi parolas kaj dominas perfekte la HISPANAN lingvon (kiu, flanke sia terurega gramatiko, havas mirindegan prononcon!).

Mi esperas ke tra tiu TTT paĝo mi povos havi multajn Esperante rilatojn. Kaj trovi multegan Esperantistajn amikojn!

bildo de JANTOR

Se vi voplus direkte skribi min, pli bone se vi uzus mian personan ret-adreson:

Ricevu fratan brakumon!

JANTOR

Mi esperas ke tra tiu TTT paĝo mi povos havi multajn Esperante rilatojn. Kaj trovi multegan Esperantistajn amikojn!

bildo de ario

Mi ne estas denaska esperanto-parolando, sed Esperanto ne estas mia dua lingvo, mi ne havas duan lingvon.
Unua lingvo mia estas la portugala kaj esperanto estas la alia.
Mi povas bone kompreni la hispanan, kaj bonege legi ĝin. La anglan mi sufiĉe elturniĝas pro mia profesio, mi sen tro da penoj legas ĝin kaj foje riskas skribi. Sed for de mia laboro mi apenaŭ uzas ĝin por legi muzikajn tekstojn aŭ legi ian kuriozaĵon en interreto.
Tamen mi neniam riskas paroli ilin ĉar:
Unue, post kiam oni lernas esperanton, pro ĝia pli glata gramatiko, oni iom pigriĝas strebi al lernado de pli kompleksaj lingvoj.
Due, ĉar memvole estas ofte malfacile trafi la uzatajn idiomaĵojn, kiuj konsistas el tute nova signifo por ĉiu kombino de vortoj.
Italan, francan, kaj aliajn lingvoj (kiel la galega aŭ kataluna) tre proksimaj al portugala/hispana mi sukcesas iom legi, danke al esperanto, hispana, angla kaj portugala.
Kvankam mi komprenas nenion pri la rusa kaj germana, mi ŝatas rockmuzikojn en tiuj lingvoj (oomphs, slot... ktp). Tamen ne gravas, ankaŭ en angla multajn muzikojn oni ne komprenas...

Bonvolu eviti skribi al mi malper ĉapelitaj literoj,ĉar mi uzas esperantajn trovilojn, literumilon kaj sonlegilon. Tamen "x-surogato" estos aŭtomate tujkonvertebla.

Ĉar ni parolas Esperanton - Do ni parolu Esperante!

bildo de gmed

Mi parolas la hungaran lingvon, kaj mi bone komprenas certe Esperanton, sed parolas ankoraŭ la rusan , germanan kaj bulgaran lingvojn. Krome mi legas eĉ pliajn eŭropajn lingvojn.

bildo de Esteban Sánchez

Mi parolas hispanan, anglan, latinan (iomete), portugalan (iomete) kaj Esperanto.

bildo de JANTOR

Nun mi parolas kun sufiĉa de facil-moveco, evidente, la Hispana-naci-lingvon. Ankaŭ la Francan (ĝi estis mia unua fremda-lingvo, kiu mi studis en la lernejo). Ankaŭ la Angla (kiu estas tre helpema en mia granda kvanto de vojaĝoj.
Kaj (nur ekde 5 jaroj antaŭe) la Esperanto. Kiu mi ŝatas intensege!
Kaj pri kiu mi havas mirindegan spirit-antaŭ_vidojn = Mi estas tute konvinkita pri ke ĝi alvenos vere je esti, kun leĝeraj modifoj, la vera universal-lingvo.

Mi kredas kaj esperas ĝin, tra la graco de la PATRINA-DIA-ENTO !!

JANTOR

Mi esperas ke tra tiu TTT paĝo mi povos havi multajn Esperante rilatojn. Kaj trovi multegan Esperantistajn amikojn!

bildo de Yuri

Mi parolas ruse, angle, iom hispane, kaj iom esperante.

bildo de Marielen

Saluton,
mi parolas la francan kiel denaskan lingvon, poste venas
- Esperanto, mia plej ŝatata,
- sed ankaŭ la maroka dialekto, kiu estas iom pli simpla varianto de la araba kun nordafrikaj apartaĵoj. Ĝin mi prononcas sufiĉe bone, sed mankas vortprovizo kaj kunparolantoj en la ĉiutaga vivo, ĉar neniu alia familiano parolas ĝin.
- La anglan foje mi parolas kiam mi havas okazon por tio (kiam venas anglalingva gasto), foje legas ĝin.
- La germanan mi preskaŭ entute forgesis, sed foje retrovetas kiam mi bezonas.
- La hispanan mi kapablas iomete legi, kaj eĉ kompreni foje !
- La okcitanan mi ŝatus paroli flue, mi foje komprenas ĝin, ĝi preskaŭ malaperis el mia ĉirkaŭaĵo, dum ĝi estis la reganta lingvo antaŭ unu jarcento en la kamparo. Ankoraŭ nun homoj lernas ĝin, kaj parolas, kantas, verkas, ktp, sed iom artefarite, ĉar ili lernas ĝin en lernejo : oni malpermesis ĝin en la lernejoj dum 100 jaroj, kaj ĝi preskaŭ malaperis. Multaj parolmanieroj el la regiono venas el ĝi, eĉ en la franca. Antaŭ mil jaroj, ĝi estis LA literatura lingvo en la suda duono de nuna Francio. Lingvo por poezio, kanzonoj, ktp. Ĝi estas belega lingvo laŭsone ankaŭ, tre riĉa gramatike, kun enorma vortprovizo, pli riĉa ol la franca. Kiel latinida lingvo, ĝi tre proksimas al la kataluna.
- La rusan, la grekan, la turkan, la portugalan kaj la hispanan mi tre ŝatus paroli, se venus okazo por tio.

Verdire, miajn preferatajn lingvojn mi lernis aŭd-parole ekde la komenco. Nur per la muziko de la lingvo oni vere profunde ek-ensorbas ĝin.

bildo de Kateno

Mi parolas la hispanan denaske, la anglan kaj esperanton.

bildo de Takács Sándor

Mi parolas la hungaran denaske. Krome mi parolas Esperanton, iom anglan, kaj iomete germanan. En la bazlernejo mi lernis la rusan, sed bedaŭrinde mi preskaŭ tute forgesis ĝin pro la manko de uzado...

bildo de Sébastien Castelbou

Saluton,

Mi parolas la Francan, la Anglan, la Esperantan, la Tokiponan, la Glosa, kaj iomete la Germanan, la Klingonan kaj la Solresolan. Nun mi estas lernanta la Lojbanan.

bildo de Betty

Mi parolas la anglan, la francan,la danan kaj Esperanton. Iam mi studis la italan kaj la serban, tamen pro la neglekto mi ne plu kapablas paroli ilin.

Betty

bildo de Zygmunt

Krom mian gepatran polan lingvon, mi parolas iom Esperanton, germanan kaj rusan.

bildo de robbkvasnak

Mia unua lingvo estas la germana.
Ĉar mi loĝas en Usono, mi kvinjara lernis la usonan (ne la anglan). Mi ankaŭ parolas la francan, la hispanan, la italan, la portugalan, kaj la norvegan. Ĉar mi akiris la norvegan, mi ankaŭ komprenas la svedan kaj la danan. Mi parolas ankaŭ la turkan. Mi studis/studas la ĉinan. Mi ankaŭ studis la havajan sed mi ne paroals ĝin bone. Por tio mi devus vivi en Honolulu aŭ sur la insulo de Hawai'i (Havajo).
Kiam mi estis en la universitato mi estis devigata studi la rusan sed mi tute forgesis ĝin.

bildo de Stelverd

Krom japanan, denaskan lingvon, mi parolas francan kaj anglan.
Esperanton mi eklernis kiam mi estis 12-jara. Sed, ĉar dum longa tempo mi estis for de l' esperantujo, mi nun tre malmulte praktikas komunikadon per Esp-o.

bildo de Petro Gromov

Mia patra lingvo estas rusa, ankaŭ mi parolas: francan - sufiĉe bone, anglan - nebone, kaj Esperanton - iom nun.

bildo de Jakvo

Mi parolas mian gepatran lingvon (la hispana), kaj la francan. Iom da angla kaj itala.

Mi povas traduki Esperanton sed mi ne havas la ŝancon je paroli kun neniu.

bildo de Luis

Mi nur parolas hispanan.

bildo de Lars Sözüer

Mi parolas denaske nur la germanan, bone Esperanton, mezbone la anglan, iomete la turkan kaj malbone la francan lingvojn.

bildo de Vladimir Jurganov

mi parolas ruse kaj esperante
same legas ))