Ensaluto

Kiujn operaciumojn vi uzas?

Mi mem kutime uzas Debianon, kaj fojfoje ankaŭ Haiku. Aparte bonvenaj estas komentoj pri ĉi-lasta operaciumo.

bildo de Eŭgeno Liĉaŭka
bildo de hxod

Mia plej ŝatata distribuo estas Sabayon, sed pro kreemaj kialoj mi instalis Ubuntustudion 10.10... mi ŝatas ĝin, sed la sonagordoj estas iom freneza kaj eĉ kiam mi entute funkciigas ĝin, ĝi reekfreneziĝas. Sed, la iloj kiuj venis kun ubuntustudio estas tre interesaj.:P
Sed, ekde 5 jaroj mi uzas linukson, feliĉe kaj ĝoje. (:

Sammondane, Elias

bildo de sebacyp

Laboreje: Vindozon XP (ĉiuj komputiloj, krom serviloj, havas saman operaciuman sistemon).
Hejme: Xubuntu kaj Vindozo 2000 (ĉe tre malnova komputilo), Vindozo 7 Starter (ĉe tekokomputileto de mia edzino).

Ĉe neniu sistemo estis iu ajn problemo kun ĉapelitaj literoj, kaj agordo de klavaro laŭ mia plaĉo.
Ĉe Ubuntu tamen aperas pluraj problemoj kun kromaj konektataj iloj kiel skanilo, fotoaparato, nova ekrano, k.s. Simple, iliaj produktantoj ne aldonas la ĝustajn programojn por ilin funkciigi.

Ĉe ĉiuj sistemoj mi strebas havi saman ilaron: vim, Pitono, LaTeX. Bedaŭrinde ekzistas ankaŭ tiaj, kiun ne ekzistas por Vindozo, ekz. gLabels, kaj inverse - Microsoft Access ne estas facile legebla ĉe Linukso.

Sebastiano

bildo de Yakunin

Mi ĉiutage uzas Ubuntu-on 10.04 , Vindozon XP SP3 mi uzas nur de tempo al tempo kiam mi bezonas AutoCAD-on aŭ Pinnacle Studion.

bildo de Yakunin

Hieraŭ mi instalis Ubuntu-on 10.10! :)

bildo de Yakunin

Kamaradoj, tre bona afero okazis ĵus! Ubuntu 10.10 finfine trovis pelilon por retkamerao Volcano IC10!!! Tiun kameraon pro perdo de disko kun pelilo donacis min mia estro antaŭ ĉirkaŭ 7 jaroj! Mi same ne kapablis trovi la necesan pelilon en la reto, la antaŭaj versioj de Ubuntu same la pelilojn ne trovis. Tiu retkamerao servis kiel ludilo por mia filo kaj nun, elektante kiujn ludilojn forĵeti, mia edzino demandis min-"ĉu mi forĵetu la kameraon en la rubon?". Mi respondis-"Atendu minuton, mi provos lastfoje la kameraon ekfunkciigi per la nova Ubuntu". Jen-ĝi nun funkcias sufiĉe bone kaj en nia domo aperis la alia retkamerao kiu estos tre utila ĉar po du komputiloj ni havis nur unu retkameraon!

bildo de Ignacio Carrera

Mi uzas Linŭ Mint 10 ekde antaŭ du semajnoj, kaj mi estas tre feliĉa :D

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de Esteban Sánchez

Mi uzas Ubuntu kaj Moblin en mia portebla komputilo. Mi ankau uzas Slax.

bildo de Cosi

Kubuntu Linukson 7.10 - kaj mi nie volas ŝanĝi je la pli nova versio.

bildo de EmilDudek

Gnu/Linu>< : Debian (nun 5.0) kaj Puppy 4 (francia versio : Toutou Linu>< 4.31)
neniam üindos

bildo de ario

Mi delonge uzas ubuntu hejme, ĉar mia filino ankaŭ pli ŝatas ĝin. Min jam uzadis Mandriva, Debiano kaj Slackware, krome malplikonatajn operaciumojn kiel BeOS (hejme) kaj QNX (ĉe laborejo). Nuntempe mi estas tre kontenta je ubuntu. Ĝi glate agordas la tuta hardvaron kiun mi havas, tre ege helpas uzadi komputilon en bona esperanto, kaj ĝi jam funkcias longatempe en mia jam malnova komputilo sen tempoperdo de reinstaladoj. Ĝin mi spertas ornami kun multaj aferoj tuŝante esperanton. Ĝi tre favoras al uzado de esperanto, kvankam mi ne uzas operaciumo en esperanto, sed nacie, tamen kun uzegbleco de esperanto tute senpene. Ne estas problemo por tajpi ĉiam korekte kaj plej bele kaj malĝene en nia ĉapelita skribado (mi ne ŝatas esperanton en alia skribsitemo, simplamotive, ankaŭ en mia lingvo oni ne ŝatas surogatajn skribadojn, kial do en esperanto oni devas?). Per ubuntu mi povas uzi literumilon por esperanto, voĉsintezilon kaj tajpi ĉapele sen fuŝi kuntajpadon en aliaj lingvoj. En mia laborejo mi laboras per SuSe ĉe servilojn, kaj Windows XP kaj ubuntu ĉe mia labora persona komputilo.

Bonvolu eviti skribi al mi malper ĉapelitaj literoj,ĉar mi uzas esperantajn trovilojn, literumilon kaj sonlegilon. Tamen "x-surogato" estos aŭtomate tujkonvertebla.

Ĉar ni parolas Esperanton - Do ni parolu Esperante!

bildo de Goren

Interalie, ĉu eblas ripari la ĉapeligilon, por ke oni povu malebligi ĝin? Estas iom maloportune ke oni ne povas skribi "Linŭ" kaj devas skribi "Linuks" ktp.

bildo de ak

Entute kial perforti la kontraukulturan x-metodon?
Ĉiu povus zorgi pri la ĉapeligo mem.
Krome, se jam estas tiel, kial ne apogi la fundamentan h-sistemon? Almenaŭ ankaŭ.
Tute klare, ke neniu sistemo taŭgas kun primitiva anstataŭiga metodo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dume ne, sed baldaŭ ni solvos tion.

bildo de ore

En mia tekokomputilo mi uzadas na ArchLinuks (kiel mi povas entajpi Linu\x sen ke u+ikso iĝu ŭ?) kaj en mia hejma komputilo na FreeBSD. Mi provis instali FreeBSD en mia tekokomputilo sed havis kelkajn malfacilaĵojn por agordi ĝin (peliloj) do fiaskinte mi instalis la GNU/Linŭ disdonon plej proksiman al FreeBSD: Archlinŭ. Mi ekŝatis Archlinŭ dum la lastaj monatoj uzante ĝin sed ankorax bedaŭras ke mi ne povas plene uzi FreeBSD en la tekokomputilo :-)

bildo de Marie Chesnelle

Momente mi uzas Windows Vista.

~ ~ ~   verOpedio   ~ ~ ~

bildo de Loĉjo

Mi nuntempe uzas GNU/Linŭ Ubuntu-n ekde la version 7.04. Mi nun uzas 9.04.

Mi komence uzis Ubuntu-n kun Vindozo kiel malofte vizitita najbaro, sed kiam mia durdisko mortis por nekonataj kialoj, mi diris definitive adiaû al Vindozo !

bildo de Dima Ŝevĉenko

Por serviloj mi uzas Fedora Core kaj FreeBSD. Pli bonaj operaciumoj, ol Linukso por tio mankas.
Por kutimaj komputiloj mi uzas XP kaj Vista. Laŭ mi dume Linukso por tio ne estas pli bona (kvankam estas senpaga). Mi provis uzi Ubuntu, Kubuntu kaj Mandriva, sed ĉiam tio kaŭzis aron da malfacilaĵoj kaj malaportunaĵojn. En mia antaŭa laborloko (estis granda IT-firmao) eksperimento pri uzado de Linukso ankaŭ fiaskis, ĉar ĝi ne kongruis kun konfiguracio de komputiloj kaj bezonoj de laboristoj.
En Vindozo mi uzas preskaŭ nur liberan programaron: Blender3D, Firefox, FileZilla, VLCPlayer, OpenOfiice ks.
Tamen "anstataŭigilojn" de tiaj programoj, kiel ekz. Macromedia Flash/Fireworks per libera programaro mi ne trovis. Krome, kio rilatas al eldonejo Impeto, liberaj programoj tute ne taŭgas por profesia libroeldonado/kompostado.

bildo de Goren

Ĉu vi povas pli klarigi kiuj liberaj programoj estis ne taŭgaj por vi? Por mi tio sonas iom suspektinde, aparte pri problemoj pri retumo. Retumo estas ĝenerale la sfero, por kiu uniks-simliaj operaciumoj estas plej taŭgaj. Ankaŭ mi interesiĝas, kiun programaron vi uzas en Impeto.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Linukso por retumado - jes.
Linukso por profesia (mi substrekas) eldonado - ne.
Ni uzas variajn programojn por eldonado: Quark, PageMaker, InDesign ktp. ktp. ktp.
Mi sufiĉe serioze esploris eblecojn uzi liberan programadon. Iuj povas konstati, ke GIMP plene anstataŭigas Photoshop. Povas esti... Sed InDesign neniu libera programo povas anstataŭgi, nek Pager nek OpenOffice.
Do, se vi estas programisto aŭ retumisto - uzu Linukson.
Se vi estas eldonisto - uzu Mac aŭ Windows.

bildo de ore

Mi neniam uzis nek Quark nek InDesign, tial mi demandas ĉu vi iam uzis na Scribus[0] kaj kial ĝi estas suba al InDesign. Aŭ eble ĝi estas tute aparta afero...

[0] http://www.scribus.net/

bildo de Goren

Scribus estas ĝenerale taŭga por ĉiuj taskoj de InDesign aŭ PageMaker. La problemo estas, tamen, ke multaj aferoj estas faritaj alie kaj kun malsama alveno. Multaj profesiuloj pri presado ne ŝatas tiun, ĉar ili estis instruataj per komercaj iloj kaj ne volas relerni. Ankaŭ la presejoj, aparte en Rusio, estas tre konservemaj kaj ofte nur akceptas dosierojn en komercaj formatoj, kiuj ekzistas jam ankaŭ multaj jaroj.

bildo de Goren

Por mi estas strange tion aŭdi. Mi ĉiam pensis, ke PageMaker, InDesign kaj aliaj uziĝas nur por reklamaj broŝuroj, koloraj ĵurnaloj, komiksoj ktp - kaj por tiuj ankaŭ Scribus taŭgas. Ĉiuj seriozaj libroj iuokaze estas skribataj en LaTeX, kaj por ĝi ne tro gravas, kiun operaciumon uzi.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Vi eraras pri LaTeX. Krome Impeto kreas ankaŭ kolorajn librojn, broŝurojn kaj kovrilojn. Presejoj ankaŭ uzas nur "komercajn" formatojn. Eldonejo ĉiam dependas de presejoj...

bildo de Goren

Ho jes, rusaj eldonejoj estas pugdoloro...

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi dubas, ke tio estas problemo nur de rusiaj eldonejoj. "Komercaj" programoj perlaboras plejparte ekster Rusio.

bildo de Goren

Mi, kompreneble, ne uzis presejojn en ĉiu ajn lando kaj do ne povas krei prilaboritan raporton de komparo. Tamen, mi povas diri, ke en Novzelando neniam estis problemo presi dokumenton, kreitan en Scribus aŭ en Lyx. Se oni ne havis la respondan programaron, oni volonte instalis ĝin. Entute, tiujn stultajn problemojn kiel bezono de iu aparta komerca formato mi renkontis nur en Rusio, kaj el aliaj landoj mi eĉ ne aŭdis pri tio.

bildo de t_cordonnier

Interesaj komentoj! Mi povas certe imagi ke oni ne volas perdi tempon pri konfigurado por hejma komputilo, sed en granda IT firmao, tio pli surprenas min: ĉu vi povas precizi kiajn konfiguraciojn fiaskis, aŭ kiajn funkciojn por la laboristoj mankis?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Oni provis instali Kubuntu. Sed aperis multaj problemoj por konfiguri lokan reton (ĉ. 200 komputiloj). Indas mencii, ke ne ĉiuj el ili situis en unu konstruaĵo, duono estis 50 kilometrojn for en alia parto de la urbo. Ankaŭ oni ne sukcesis bone konfiguri uzadon de IP-telefonio.
Tamen temas pri laborlokoj de manageroj, konsultistoj ks.
Sistemaj administrantoj kaj teknikistoj uzis Linukson ĉiam, ĉar ĝi estas pli sekura.

bildo de hulten

Ankaŭ mi uzas GNU/Linukson, hejme Debianon kaj laboreje Fedora.

Eugeno, Haiku sonas interesan. Ĉu tiu operaciumo estas tute libera?

bildo de Eŭgeno Liĉaŭka

Jes, Haiku estas libera, ĝi estas distribuata laŭ la MIT-permesilo.

bildo de t_cordonnier

Mi preferas Linukson, kaj en ĝi mi delonge subtenas Mandriva, franca disdono kiu tre forte subtenas multlingvecon (ĝi estis la unua kies instalado funkcias en esperanto, eĉ antaŭ Debian). Kaj mi preferas KDE ol Gnome, sed tio estas tute subjektiva.

Kelkaj operacioj mi daŭre faras sub Vindozo, nome video-montado kaj MIDI-muziko ĉar la disponeblaj softvaroj ĉe linukso estas ĉu ne sufiĉe maturaj ĉu ne akceptas la necesaj materialoj.

En mia antaŭa laboro mi rajtis mem instali mian komputilon kaj do uzis ambaŭ sistemojn, mi dirus 80% linukso kaj 20% Vindozo. Mi estas programisto kaj konsideras ke ĝi multe pli taŭgas tiucele. Bedaŭrinde nun mi uzas la komputilon ĉe kliento kaj la sistemo estas antaŭinstalita, mi ne plu povas uzi linukson laborejen.

MacOS ŝajnas al mi tre bona, des pli por tiuj artaj faktoj kie ĝi multe pli maturas ol eĉ Vindozo. Sed tiuj maŝinoj kostegas, ne eblas havi komputilon nur por tio.

bildo de katarina

mi uzas Linukson (L. Mint) en mia tekokomputilo (origine estas ja tie ankaŭ Vista, sed kompreneble ĝi tute ne funkcias nuntempe) kaj hejme ni havas ankaŭ Ubuntu. Feliĉe, ĉiam malpli kaj malpli ofte okazas, ke mi por iu speciala afero bezonas Vindozon. Haiku mi ne konas, tamen mi aŭdis laŭdon pri ĝi.

bildo de Kirilo

Mi dum multaj jaroj samtempe uzis Linukson (Suse) kaj Vindozon (XP). De tempo al tempo mi pro ludemo elprovas aliajn operaciumojn (BeOS, ReactOS, Haiku), sed ne profunde.

Intertempe Linukso tiom maturiĝis, ke mi de min. 2 jaroj laboras nur per ĝi. Mi ja uzadis OpenSuse, sed ties versio 11.2 tute fiaskis ĉe mia tekkomputilo, do mi ekuzis tie Mandriva, pri kiu mi estas tre kontenta. Mi povas komforte labori nur per KDE(4), Gnome aspektas malbele, kaj same kiel Xfce mi ne povas ĝin agordi laŭ mia plaĉo.

En la hejma komputilo mi havas OpenSuse kaj daŭre Vindozon XP, por mia edzino. Kvankam mi malŝatas Microsoft-ajn produktojn, mi antaŭ nelonge aĉetis Windows7, simple ĉar estis oferto (35€) kaj mia edzino estonte certe volos Vindozon, bedaŭrinde.

Certe mi neniam uzos MacOS aŭ aliajn produktojn de Apple, ĉar ĝi estas malamiko de libera kaj nefermita programaro, multe malpli bone ol Microsoft.

bildo de KuboF Hromoslav

Mi uzadis na Windows sed mi havis problemon instaligi ĝin en mian telekomputilon, Windows estis XP SP2 do ne vidis SATA-diskon... Do mi finfine ekuzadis laŭleĝan operaciumon, tiam mi uzis na Ubuntu. Sed kiam mi pli spertiĝis tiam al mi ĉesis plaĉi interfaco GNOME do mi ĝin ŝanĝis al KDE do fakte mi nun uzadas na Kubuntu.

Amike / muzike

bildo de Goren

Mi plejparte uzas ubunton, kaj foje ankaŭ mian propran distribuon de linukso, kiun mi mem poiomete konstruas.


povigita de