Esperanto.com: nia komunumo

Klakadas miaj kalkanumoj ien...

bildo de Akva

Denove mi esperantigis popularan hungaran kanzonon, kaj ankaŭ internaciigis ĝin. La originala temas pri loĝanto de speciala Budapeŝta urboparto, nomata Angyalföld (pron: andjalfoeld), sed tiu nomo signifas nenion por nehungaro, tial mi ĝeneraligis la temon, do la teksto konvenas al iu ajn geografia loko, eĉ al Esperantio.

"Karaoke" versio, do muziko sen kantvoĉo por vi Por fakuloj mi povas sendi ankaŭ MIDI version. (Se vi bezonas pli altan aŭ malaltan tonalon, mi povas ĝin modifi.)

Klakadas miaj kalkanumoj ien
La strat' humidas, ploras nuborand'
Mi konas ĉiun stratan anguleton
Ja mia urbo en mia land'.

Ĉi tie gvidis min patrino mia,
Ĉi tie lulis min patrina kant'
Detalo ĉia igas min memori,
Ja mia urbo en mia land'.

La suno eble brilas pli favore
Ĉe lok' alia, al alia gent',
Tamen ĉi tie estas mi nur hejme
Al ajna lando blovos min la vent'

Klakadas miaj kalkanumoj ien,
Multaj salutas el amika band'
Kaj estas por mi ĉiu nom konata,
Ja mia urbo en mia land'.

(instrumenta muziko)

La suno eble brilas pli favore
Ĉe lok' alia, al alia gent',
Tamen ĉi tie estas mi nur hejme
Al ajna lando blovos min la vent'

Klakadas miaj kalkanumoj ien,
Multaj salutas el amika band'
Kaj estas por mi ĉiu nom konata,
Ja mia urbo en mia land'.

Restos mi ĉiam juna patrioto,
mi fajfi volus laŭ la jena kant'
Tiel rekonu min ja ĉiu konat'
Ja mia urb' en mia land'.

Komentoj

bildo de hypersento

Ĵus mi aŭdis vian bonkvalitan enregistrigon de ĉi kanto hungara. Do VIZI László estas Akvo, ĉu?

Se ne estos ĝeno, kiel mi povus simile fari. Mi pensas pubulikigi kelkajn brazilajn kantojn kiujn mi tradukis kante de mi en mia blogo ipernita.

Ĉu tio eblas per simpla programeto, aŭ ĉu vi uzis tre specialan rimedon?

Antaudanke,
Wel.

hypersento@gmail.com

bildo de Akva

Ĉu vi jam sukcese publikigis la sondokumenton en Ipernity?

Se jes, en via galerio vi serĉu la koncernan sondokumenton, klaku sur ĝin duoble, super ĝi aperos ebloj, interalie "publikigo-kodo"

Klaku sur ĝin, poste tiun kodon vi devas kopii en la HTML redaktilon de via blogaĵo, kaj la sondokumento aperos ankaŭ ĉi tie.

VIZI László el Budapeŝto