Ensaluto

Knabineto kun alumetoj (Zhuzhici)

Knabineto kun alumetoj
—laŭ ĉinesko Zhuzhici (Bambuoj)

lastvespere de l' jaro
mallum' kaj frostbarbaro
atakis knabinon kun
alumetoj en staro

ŝi malriĉa maldika
kun korpo malfortika
laŭstrate piednuda
vagis en vento pika

alumetojn ŝi vendis
sed tuttage etendis
neniu helpan manon
al ŝi, kiu atendis.

ŝi de frid' kaj malsato
suferis kiel kato
senhejma erarvagis
jen de strato al strato

tiam etoso festa
etos' en domo nesta
bonodor' de frandaĵoj
ŝvebis kun log' aresta

en ĉiuj domoj brilo
kandela en trankvilo
gloris pompe spicite
per varmega babilo

dume ŝi en obskuro
tremis sub frost-torturo
eltenis l' atakon de
malriĉ-sorta teruro

hejmen ŝi ne kuraĝus
iri ĉar paĉj' damaĝus
ŝin per batoj tiel ke
ŝi en sanglarmoj naĝus

ĉar monon ŝi ne povos
porti, vere sin trovos
la famili' en fasto
neni' en ĝi renovos

inter panik' kaj timo
ŝrumpis ŝia animo
ŝi kaŭriĝis ĉe l' angul'
dronante en deprimo

kiel ŝi ĉe ĉi moment'
deziris kun tikla sent'
eĉ varmeton portempe
je sia kurta kontent'

jen ŝi elprenis brave
alumeton enrave
el skatolet' kaj frotis
kontraŭ muro mankave

riŝ! ekflagris fajrero
ŝi tuj sentis en vero
varmeton ĉe la fingroj
brule dum efemero

ŝi ŝajne eksidis jam
ĉe forno kun arda flam'
lign-pecoj brulis lumis
kvazaŭe al si balzam'

riŝ! alia alumet'
brulis kun fajra impet'
ŝi avide varmiĝi
volis per mana almet'

tiam ŝajne tramure
ŝi jam vidis plezure
riĉan tablon kristnaskan
kaj meleagron sure

ŝi ekfrotis la trian
kaj trovis lumradian
magazenon en imag'
per lampoj variian

ekbruligis novan ŝi
vole ke daŭru l' magi'
por ŝin regali bone
per bel' en frida medi'

jen ŝia anj' alvenis
kiu ŝin ĉirkaŭprenis
per siaj varmaj brakoj
kaj firme ŝin altenis

milde kriis la knabin'
“anjo,” en la halucin'
“kunportu min al loko
kie varmo flegos min.”

ŝi sentis svenon fine
kaj ankoraŭ obstine
finfrotis alumetojn
ŝi falis korpokline

ŝin sieĝis l' obskuro
regis tomba teruro
ŝia animo soris
kun anjo en veturo

oni en matena hor'
vidis scenon kun horor'
ŝia kadavr' rigide
kuŝis sur planka marmor'

ŝi ankoraŭ kun ridet'
dormis dolĉe en kviet'
restis ŝia pozo por
varmiĝi per alumet'

tamen oni ne vere
sciis, kiel fiere
ŝi vivis en lum-mondo
plezure kaj libere

skemo: 7,7,77  aaxa

bildo de vejdo


povigita de