Ensaluto

Kondiĉoj

Kondiĉoj

(libere laŭ formo "sopir' al sudo")

Hodiaŭ:
alpagiĝinte
brilus ruĝe ĉielo,
plorus nur ridetante
ni laŭkomande.

Hieraŭ:
pulsus senĉese
gutoj de plumbopluvo,
batus horoj plenpeze
eĉ senpermese.

(Kaj morgaŭ?
Ĉi tuta afer'
forgesus kaj lasus nin
malantaŭ si aŭ preter
fuĝinta esper'.)

4a de junio, ĉineske

bildo de hannespero

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Dankon por bela poemo, Hannaespero!

Cetere kiom da pensigaj ideoj ĝi ja enhavas!

Sincere k. amike,
Wel.

bildo de hannespero

Dankon Wel. Plaĉas al mi ke vi ĝuis la poemon.

Hannes van Loggerenberg, Hago


povigita de