Ensaluto

Kritikaj rimarkoj pri la lingvo Esperanto de Johano Petik

Mi trovis tre interesan tekston de Johano Petik ĉe:

http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200707_petik.htm

Mi kopias nur ĝian enkondukon, ĉar la teksto estas tro longa

Mi ne mirus legante konsterniĝajn (eĉ protestajn) reagojn je tio, kion mi deziras vortigi ĉi-malsupre pri nia komuna lingvo. Tio ja estas la spertaĵo verŝajne ne sole mia, ke tiu, kiu aŭdacas provi eĉ nur publike prezenti (ofte eĉ nur nebule mencii) kelkajn (kvankam sufiĉe fortike motivitajn kaj ripareblajn) makulojn lingvajn de E, pleje devas suferi amaran frustriĝon. Tio almenaŭ certas, ke tra la lastaj 15 jaroj la plimulto de ĉi tiaj provoj miaj simile fiaskis. La argumentoj de la fiaskigantoj: gazet-redaktoroj, akademianoj, simplaj s-anoj k.t.p. okupis (kaj eble ankaŭ nun okupus) vastan skalon, ekde la bagateligo ĝis la kategoria rifuzo kompletigita per protesto pro „endanĝerigo de E”. Mi aldonas, ke kompletigoj akompanadis ankaŭ la moderajn protestojn, kiel ekz. tia, ke „vi frapas al pordo malfermita, ĉar la evoluigo ankaŭ de E estas ne deove malpermesita kaj ne malebla”, kaj mi tie ankaŭ ricevadis la konsilon lasi la tutan aferon al talentaj kaj aŭtoritataj verkistoj aŭ krei mem verkojn, kie mi povus ankaŭ popularigi eventualajn lingvajn „inventaĵojn”. Opiniante grava kaj ne neglektebla la forigon de subjektivaj malhelpoj antaŭ la sana evoluo de E, mi unue traktos kelkajn ĉi tiajn demandojn, opiniojn principajn.

1.„E estas jam ne projekto, pri kiu diskutadi”

Tiun ĉi kontraŭargumenton mi ofte ricevis, precipe de akademianoj kaj antaŭ ĉ. 10 jaroj. Ĝi ĉiam surprizis min, ĉar per ĝi oni frapadis al pordo malfermita: nomi lingvon ekzistantan kaj uzatan jam de pli ol 110 jaroj „projekto” estus stultaĵo, absurdaĵo kaj ankaŭ mi ĝin tia konsideris neniam. La tubero en ĝi tamen estas, ke oni ĝin aplikadas kun valideco je la tutaĵo de E, sugestante la tezon, ke la evoluo de E ankaŭ rilate la tutaĵon de gramatiko jam finiĝis (koncedante, ke la ĝisdatigo de la leksiko restas tereno senĉese evoluigenda por igi E-on vivpova, ĉiuterene uzebla).

La argumento estas ankaŭ pro pluraj kaŭzoj vundebla.

Unue: ANKAŬ LA LINGVISTIKO (t.e. la scienco, niaj scioj pri la naturo de la parola-skriba komunikado homa) EVOLUAS, inkluzive ankaŭ de la interlingvistiko, kiu (alm. teorie kaj laŭ mi) devas zorgi ankaŭ pri la aplikado de tiuj scioj ĉe E. Ilustre mi mencias nur tion, ke motive por entute okupiĝi pri lingvaj aferoj (al la E-movado mi origine aliĝis por uzadi la lingvon kaj ankaŭ kontribui al ĝia popularigo, ne por teoriumado pri lingvaj aferoj) servis la demando „tio eblas kiel, ke dum la baza principo por la kreo de E estis ’aposterioreco’, Z mem kaj precipe la postaj adeptoj de E ne nur ne sukcesis krei firman kaj senmakulan, unuecan sistemon frazvortordan por nia lingvo, sed ankaŭ kategorie rifuzadas (i.a.) miajn provojn adoptigi tian, kvankam vere aposterioran?”. Mia „aŭdaceco” baziĝis ne nur sur la kono de la koncernaj atingaĵoj de lingvistiko, sed ankaŭ sur la fakto, ke la sistemo estas ne nur imagita, sed ankaŭ aplikata en vivanta lingvo etna (eĉ, ankaŭ lingvistoj ĝian konon fakte ĉerpadis el tiaj fontoj …), la reagoj (precipe de akademianoj) estis tamen rifuzaj (kelkakaze eĉ ironiaj kaj malhonoraj), malgraŭ tio, ke kelkaj el la rifuzantoj eĉ ne sciis pri tiu aŭ alia atingaĵo lingvistika.

Due: la argumento estas des malpli akceptebla, ĉar defiante la ĝenerale akceptatan tezon, ke la lingvoj estas KOMUNAJ produktoj de homaj komunumoj, ĝi kvazaŭ faras el E objekton de nova religio, kulto, kies evoluigeblecon ĝiaj adeptoj neas samtiel, kiel la koncernaj organoj ekleziaj neadas la ŝanĝeblecon de Biblio, Korano k.s. aŭ de la religiaj dogmoj (apelaciante al ilia Dia deveno k.s.).

Trie: estas kelka kontraŭdiro ĉi tie. Unuflanke e-istoj kelkfoje ŝvite klopodadas por demonstri, pruvi la VIVANTECON de E, aliflanke, per la malebligo de gramatika evoluigo objektive aspektigas E-on lingvo mortinta (ĉar kiu lingvo ne evoluas plu, tiu rigardeblas samtiel mortinta, kiel la latina kaj ceteraj idiomoj de la fora pasinteco, eĉ uzate kiel la angla, germana k.t.p.). Kvankam apenaŭ pli ol 100-jara, E jam estas vere ne projekto. Kaj tamen: la evolustato de iu ajn lingvo (kiel tutaĵo) estas unu afero, kaj tio, ĉu kune kun aŭ eventuale malgraŭ ties „postprojekteco” plievouigendaĵoj en ĝi ekzistas aŭ ne, estas alia afero. Kaj miaj rimarkoj koncernis nur kelkajn tiajn elementojn.

2. „Lasu la evoluigon de E al talentaj verkistoj”

„Fuŝuloj ja povus nur detrui E-on.” – oni kelkfoje povis aŭdi-legi de anoj de nia „aristokrataro”, kiel kompletigon. Nu, vero estas ankaŭ en ĉi tio. Se invoki ekzemplojn el la historio de etnaj lingvoj, oni povus diri (ĉar tio veras), ke en certa evolustato sia ankaŭ etnaj lingvoj trairis kelkan artan evoluig-procezon, en kiu partoprenis ne malkleraj kamparanoj aŭ metiistoj, sed intelektuloj ankaŭ kun pli-malpli granda iniciteco en lingvistikaj demandoj.

Veras ankaŭ tio, ke la solvo ankaŭ de la gramatikaj problemoj de mi lanĉotaj atendeblas ne de iu ajn, sed de s-anoj pli malpli inicitaj en la misterojn de lingvaj aferoj, de lingvistiko. Tro timi pri E ni tamen ne devas, ĉar sana filtra meĥanismo funkciadas ankaŭ kaze de nia komunumo, kiu nature, per si mem malebligas la ĝeneraliĝon de malbonaj solvoj. La malpermeso el faka vidpunkto do estas superflua. Sed ne nur superflua.

Tio estus malfacila decidi, kion pli esprimas ĉi tiaj protestoj: ĉu la orgojlon de multaj anoj de nia intelektularo kontraŭ la malpli kleritaj aŭ ĉu la (esence) bonvenan intencon gardi nian lingvon kontraŭ la interveno de ĉi lastaj en la naturan evoluproceson de E. Sed pravu kiu ajn konjekto, ambaŭ estas malutilaj.

Unue: kiel tio supre jam diriĝis, ĉiu lingvo (alm. tiuj kreitaj por vastronda uzado) estas la produkto de (teorie) tuta popolo, kaj ne nur de individuoj de iu ajn socia klaso resp. nacio.

E-istoj kutimas apliki la propagandan sloganon, diskutante kun „eksteruloj” pri la demando de internacia komikado, ke el la lingvoj pli-malpli internacie uzitaj aŭ uzutaj la plej grandan ŝancon populariĝi havas iu artefarita lingvo tia, kia estas ankaŭ nia E. Kial? Ĉar (ekz.) E estas NENIES, pro kio oni ĝin povas plej facile adopti kiel sian, ĝi do povas la plej facile fariĝi ĈIES proprajo.” Do pro la komuneco de ĝiaj fonto kaj proprieto. Sed ne sole pro tio.

E-istoj amas pro diversaj kaŭzoj E-on. Al unu plaĉas la relativa facileco lerni ĝin, al alia ĝia parola belsoneco, al la ceteraj io alia. Sed en nia komunumo ekzistas ankaŭ tiaj e-istoj, kiujn entuziasmigas tio sama rilate nian lingvon, kio entuziasmigis ankaŭ la kreintojn de Volapük, de nia E, aŭ de iu ajn alia lingvo artefarita: la „Prometea” ideo arte krei komunikilon. Se la kreado de nova projekto – precipe en la ombro de E – jam juĝeblas suprerflua, eĉ trobalasta, tiam ilin entuziasmigas la povo analizi la IL-kandidaton ankaŭ el gramatika vidpunkto, kaj atentigi la ceterajn s-anojn pri eventualaj plibonigendaĵoj, eventuale solvi tiajn problemojn en la lingvo.

Mi parolas pri povo, dum temas ĝuste pri tio, ke la orgojla tavolo de nia komunumo arogas al si la ekskluzivan rajton – eĉ diktatorece – juĝi pri la sorto de lanĉaĵoj, kontestoj originintaj „demalsupre”. La apartenuloj al tiu tavolo ŝajnas ne tre emaj kalkuli kun tio, kion riskas ili praktikante tiun diktatorecon. Tio estas io ne nova, ke unu el la precipaj karakterizaĵoj de niaj organizaĵoj estas la konstanta fluktuado de la anaro: malnovaj anoj foriras, novaj venas. Pri tio oni paroladas apenaŭ, ke inter la kaŭzoj de tio – alm. rilate kelkajn s-anojn - tre verŝajne ĉefrolas (krom la kripleco de nia movado) ĝuste la manko de la povo konstruive partopreni en la lingva evoluo de E. Niaj „aristokratoj” tiel do riskas ne malpli, ol la lojalecon de la (lingvistike) plej kleritaj, kreivaj kaj plej entuziasmaj s-anoj. La nuna E-komunumo kapablas nur – dogmatismajn – bigotojn evolui, kaj oni povus juste demandi, ĉu por nia afero ĉi tio utilas aŭ malutilas.

3. „Nia lingvo evoluigeblos per bonaj verkoj beletristikaj”

„Aldone, ekskluzive tiel!” – kutimas aldoni al la entitola „verdikto” la kondamnantoj de niaj „herezuloj”. Kaj vere, tio estus valora iom ekzameni ankaŭ la demandon kiel evoluigi E-on, supozante, ke niaj aŭtoritatuloj iam degnos ellasi la spiriton de demokratio en E-ujo el la „botelo” (sub punkto 2 mi iom ekzamenis la subjektivan flankon de la afero, nun iom rigardu la pli objektivan, metodan flankon de la afero).

Kiel tion supre mi jam menciis, ankaŭ mi ĵetas esence nenion kontraŭ la ideo popularigi per tuja praktika uzado de novaj vortoj, formoj. Mi tamen almetas, ke eĉ se rilate novajn vortojn ĉi tiu „rekta” metodo eble taŭgas, rilate kelkajn gramatikaĵojn ĝi taŭgas apenaŭ. Mi pensas unuavice pri tiuj lingvaj-gramatikaj aperaĵoj, kies anstataŭigo per pli bonaj solvoj estas ne simpla pro la enradikiĝinteco de la tradicia solvo. Kaze de ĉi-tiaĵoj necesas ankaŭ la klarigo de la motivoj por la modifo, eventuale kelka apologio. Ni rigardu ekz. la proponon (ĉi-malsupre traktotan) ŝanĝi la formon de la predikativa strukturo de ekz. „Estas agrablE vidi vin.”. Nur dirante, ke mi tion opinias konsilinda ŝanĝi ĝian formon, oni pleje kontraŭĵetus, ke kial, se ĉi tiu formo estas tre mallonga (do plaĉa), eĉ ke ĝi ŝuldas al ĉi tiu favora trajto sian profundan enrakiĝintecon, kaj oni atingus esence nenian progreson penante aliigi ĝin. Ĉi-kaze (kaj precipe kaze de Fundamentaj formoj) verŝajne ne taŭgus eĉ la asertado, ke temas lingva monstro, ĉar ĉi tiu temo necesigas pli-malpli detalan eksplikon.

Bona, sed kie ekspliki tiaĵojn, se niaj gazet-redaktoroj, vidante en ĉi tiaĵoj neniom pli ol la endanĝerigon de sia famo kaj de la debito de sia gazeto, pleje kategorie kaj konsekvence rifuzadas la peton-proponon publikigi la eksplikojn? Nia Akademio, kvankam iam disponinta propran bultenon, hodiaŭ jam eĉ rifuzadas la instigojn refoje estigi tiaĵon. Sed temas ne nur pri teĥnikaĵo: ankaŭ la renaskiĝonta bulteno nun estus superflua manke de la intenco de niaj akademianoj atribui al la periodaĵo tian funkcion. Kaj nia Akademio ne volas ne nur ĉi tion, sed eĉ tion, ke tiaĵoj entute aperadu en multobligita formo. Mi ja sciigas ne novaĵon asertante, ke AdE niatempe (kaj ne nur niatempe) rigardas kiel sian fundamentan taskon rebati, fiaskigi ĉiajn modif-proponojn gramatikajn en E.

Ne miskomprenu min: mi volas ne kondamni niajn akademianojn pro ĉi tiu kondutmaniero ilia, ĉar ili, agante ĉi tiel, verŝajne kredas fari bonon al E. Mi tamen sentas, ke ĉi tiel granda timo pri E estas senkaŭza, eĉ ĝi perfidas ilian prisilentatan opinion, ke la pozicio de E – ankaŭ el gramatika vidpunkto – estas ne tiel firma, kia ili ĝin kutimas aserti.

Kvankam tiu pozicio estas (alm. laŭ mi) vere firma, stabila. Sed ni nun rigardu la lingvajn makulojn mem.

4. Kiel krei bonan IL-on?

Ne miskomprenu min: demandante ĉi tion, mi volas ne al tio aludi, kvazaŭ mi opinius E-on malbona kaj invitus vin al kreo de nova IL-projekto. Samtempe tio, ke io estas bona, ne signifas, ke ĝi estas ankaŭ tute senerara, neplibonigenda. Miaj jenaj studoj mem pruvas ĝuste ĉi tion. Ĉio ĉi do juste metigas la demandon, ĉu kriterioj de lingva boneco entute ekzistas. Pri lingvoj, cetere, oni ofte diradas, ke absoluta boneco, t.e. perfekteco (precipe en scienca senco) ne tre estas io nepre celenda kaj atingenda. La juĝo de tio, kio estas ne nepre evoluigenda en iu konkreta lingvo, cetere estas ne apriore determinita. Mi nun tamen provas mencii tian ekzemplon (des pli, ĉar ĝin oni morgaŭ eble trovos necesa …). Temas pri la vorto „ne”.

El la teorie konstateblaj funkcioj de nia vorteto „ne” ni uzadas 2: 1. por nei tutan frazon-proponon kaj 2. por nei vorton, frazelementon aŭ ceterajn frazerojn. Pri tio oni pleje eĉ ne paroladas, ke „ne” povus ankaŭ ceterajn nuancajn funkciojn havi, almenaŭ rilate verbajn predikatojn. Nur por ilustri la aferon, jen 2 ekzempoj: funkcio 1 („okazis ne tio, sed io alia”): „Mi tie ne sidadis (sed, ni diru, staradis).”; funkcio 2 („tio (simple) ne okazis”): „Mi tie sidadis ne (eĉ se oni asertas ties malon).” La malantaŭa (maltradicia) pozicio de „ne” estus (etimologie) ne tute senprecedenca, en kelkaj ĝermanaj lingvoj la neaj vortetoj laŭregule metendas MALANTAŬ la verbojn. Ni tamen simple ignoras (aŭ eĉ ne konscias) ĉi tiun (hodiaŭ „potencialan”) funkcion, eventuale trovante ĝian aplikadon tropeziga, do superflua (hodiaŭ …). Kaj verŝajne estus ankaŭ cetaraj ekzemploj por citi.

La meto de la demando en la ĉapitra titolo nun kaŝas en si ne tiom la intencon liveri kvazaŭ kompason por lingvo-kreemuloj, ol nur provi citi kelkajn tiajn bazprincipojn, pro kies malobservo (aŭ nekonscio) ĉe la kreo de E Z kreis ankaŭ lingvajn elementojn de dubinda valoro, kiujn mi nun trudiĝas prezenti al vi. Kaj ankaŭ ĉi tio ne signifas kvazaŭ pro ili mia ŝato al E malgrandiĝus. Sed ĉio ĉi koncernas nur la kvantan flankon de lingva boneco, kaj miaj kritikaj rimarkoj koncernos la flankon kvalitan. Ni do iom traktu ankaŭ kelkajn demandojn de la flanko kvalita.

La difinado de la kriterioj de lingva boneco longan historion ne havas, kiel ĝin ne havas ankaŭ la arto krei IL-projekto(j)n. Mia celo nun estas ne prezenti la opajn, eventualajn stadiojn de tiu historio, nek la historion, priskribon de eventualaj kriteri-sistemoj. La unuan kriteriaron (laŭ miaj scioj) kompilis la usona asocio kun la akronimo IALA (post kiu ankaŭ la sistemo nomiĝas „IALA-kriteriaro”). Tiu sistemo havas valorajn kriteriojn (kiel ekz. la punkto n-ro 10: „unu vorto por unu nocio kaj unu nocio por unu vorto”), kiujn, se ili liatempe estus ekzistintaj, ankaŭ Z verŝajne estus konsiderinta (eĉ aplikis ankaŭ sen IALA). Kelkajn el ili (pri strukturaj demandoj „dekretadas” 11 punktoj) mi samtempe opinias de dubinda valoro aŭ bezonantaj pliprecizigon. Tiel, oni ne scias, kiugrade opiniis la kompilintoj la apriorecon de la strukturaj trajtoj (punkto 2) allasebla, aŭ – kaj mi defias unuavice tion – ĉu ni povus atribui al kriterio n-ro 9 („La strukturo estu … ne dependa de la karakterizaĵoj de apartaj naciaj lingvoj.”) absolutan sencon. Tio estas en ordo, ke la lingvokreanto ne estu apriore trudita servutule paŭsi la solvojn en apartaj lingvoj etnaj, sed (alm. laŭ mi) ĉe la kreado de aprioraj elementoj li/ŝi devas tre atente zorgi pri tio, ke la formo de tiuj elementoj neniel kontraŭdiru al la formoj poluriĝintaj en etnaj lingvoj (precipe fontaj por IL-oj). Tial, mi transformus la punkton n-ro 9 enmetante la vorton „ne nepre” („La strukturo ne nepre estu dependa …”), eĉ tiel, ke samtempe iuj ĝeneralaj trajtoj de la fontaj lingvoj etnaj (niakaze hindo-eŭropaj lingvoj) estu nepre kaj fidele observendaj ĉe la lingvo-kreado. 4 el la 5 lingvaj makuloj (ĉi-malsupre traktotaj) de E originas ĝuste el la malobservo de tiuj ĝeneralaj trajtoj. Ties argumenton mi supre jam menciis: ne la reguloj estis „dekaloge” donitaj ĉe la apero de etnaj lingvoj, sed male: la regulojn ni elfiltris el detala analizo de etnaj lingvoj. Tiajn „dekalogajn” regulojn ne disponis ankaŭ Z, sed estas io, kion li disponis, nome, tiujn elfiltritajn regulojn el etnaj lingvoj. Ĉi tiuj do devas etalone roli ĉe la juĝado pri la ĝusteco, boneco de apartaj lingvaj elementoj. Sed Z estis ne ĉiurilate tre fidela al tiuj reguloj, kelkakaze li eĉ kreis lingvajn „metafizikaĵojn” (tiujn mi kutimas nomi lingvaj monstroj). La traktadon de la kritikaj aferoj mi komencos ĝuste per ili.

Sed estas ankaŭ alia kriterio, cetere netrovebla inter la menciitaj IALA-kriterioj, kiun mi opinius nepre konsiderinda, simile kiel „etalonon”. Laŭ tiu, ĉe la elekto de strukturaj formoj kaj modeloj por sia lingva projekto oni povas ankaŭ tian situacion trafi, kiam taŭgan modelon en la etnaj lingvoj de li/ŝi konataj li/ŝi ne trovas. Tiukaze li/ŝi ne hezitu meti sub la lupeon ankaŭ la nelaŭmodajn, „malgrandajn” lingvojn, eventuale ankaŭ ekster la rondo de la laŭmoda lingvofamilio, la hindo-eŭropa. Mi koncedas, ke ĉi tio iom malfalicigas la taskon de la lingvokreantoj: ili ja devas koni multajn (ankaŭ malgrandajn) lingvojn (ĉi tio, cetere, preferigas la teaman, komunan kreadon al la individua) kaj ankaŭ esti kapabla sufiĉegrade ŝati la malgrandajn lingvojn (eĉ tiujn ekster la rondo de la plej laŭmoda lingvofamilio!). Tion ĉi mi substrekas tial, ĉar ĉe la solvo de problemoj de frazvortordo mi utiligis-proponas sistemon el malgranda lingvo etna – konante neniun pli taŭgan solvon alian.

bildo de boriso
bildo de cellus

Nun kiam mi legis preskaŭ ĉion de Johano Petik mi konstatas ke liaj argumentoj por adjektivaj formoj en la predikativo kaj eˆ eĉ gramatika subjekto (aŭ formala, kiel oni ĝin nomas en nia sveda gramatiko).

Mi pensas ke tio tute ne estas problemo. En esperanto oni simple donas adverban finaĵon kiam ne ekzistas subjekto en la formo de substantivo aŭ adjektivo.Aliaj lingvoj kondutas alimaniere. OK, tiel esperanto funkcias. La reago de Johano Petik estas tipe psyka reago ĉe persono kiu lernas lingvon. Johano Petik jam scipovas esperanton, tio estas la sola diferenco.

Same kiel oni ne povas kompari esperanton per kriterioj de ia etnolingva gramatiko, oni ne povas kompari la vortfaradon de esperanto per kriterioj de interlingua.

bildo de cellus

Tre longan artikolon skribis Johano Petik. Ĝis nun mi nur atingis lian parton pri la adverbaj predikativoj.

Mi lernis esperanton en relative juna aĝo, fakte kiel mian unuan fremdan lingvon, kaj eble tial mi erare priskribis la predikativojn kiel adverbojn kiam ni havis gramatikajn lecionojn en la lernejo! Ĉe ni estas eĉ esploristoj kiuj volas meti egalan signon inter adjektivoj kaj adverboj kaj trakti ilin kiel unu solan klason. Je kioma grado tio estas akceptita en la ĝenerala scienca socio estas pli ol mi scias. Do:

En la sveda lingvo oni atendas neŭtran formon post verbo kiun antaŭiras nur la formala subjekto "det" ("ĝi" se vi volas). El instrua vidpunkto ne estas tiel stulte. Kiam vi ne havas iun videblan subjekton, vi uzu la e-formon. Por svedlingvano estus egale malfacile kompreni kial oni devas havi adjektivan -a tie!

Ne estas lingvo, kiun mi lernis, kie ne estas nelogikaĵoj! - En ĉiuj lingvoj kiujn mi lernis estis nelogikaĵoj.

La skandinavaj lingvoj, la pola, la germana havas formojn kiuj estas neŭtraj aŭ pure adverbaj post nur verboj. Do Johano, laŭ mi, perdis la vojon.


povigita de