La Specimeno

(Mi afiŝis ĉi tiun ŝercon antaŭe en alian forumon.)
Edzo kaj edzino vekiĝis matene kaj la edzino plendis ke ŝi malsanis. "Kion mi faros?" demandis ŝi. Li respondis, "Mi ne scias medicinon. Telefonu kuraciston kaj aŭskultu kion li diros." Tiam la edzo iris al laborejo.
Kiam li revenis, li trovis lian edzinon terure batata! "Diable! Kio okazis al vi?"
"Nu," diris ŝi, "mi telefonis la kuraciston kiel vi konsilis. Li estis tro okupita por vidi min hodiaŭ do li ordonis ke mi trovu boteleton kaj donu al li specimenon. Nu, mi ne sciis kio estas 'specimeno', do mi iris por demandi de nia aĉa najbarino."
"Mi diris al ŝi ke la kuracisto volas havi specimenon. Mi montris al ŝi la boteleto kaj demandis, 'Kion mi devas fari kun ĉi tio?' Nu, ŝi rigardis min rekte je la okulo kaj diris, 'Pisu en vian botelon.' Fia virino! Do mi kriis, 'Feku en vian ĉapelon!' 'Forfikiĝu,' ŝi respondis kaj la batalo komencis!"
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Ambaŭ anekdoktoj estas tre instigaj ĉar vere respegulas trajtojn de ni kiel sociuloj. Mi mem demandas, ĉu iam por ni estos rimedoj ajnefikaj... :)
Kaj ĝi memorigas min pri iom simila ŝerco:
Virino revenas hejmen post labortago al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"
http://www.cyrilbrosch.net/