Ensaluto

La unua leciono de la ĉuvaŝa lingvo

Saluton,

Hodiaŭ mi ŝatas komenci mallongan kurson de la ĉuvaŝa lingvo kiu eventuale estas interesita pri la lingvo.

1. Saluto.

Por saluti en la ĉuvaŝa oni uzas diversajn formojn, la plej tipaj estas:

Салам (salam) - saluton, por neformala ekkomuniko

Ырӑ кун пултӑр (yra' kun pulta'r)* - bonan tagon!

*sonoj

[ы] = en la transkribo [y] - la sono egala al la rusa [ы], aŭ la turka [ı], iom simila al la esperanta sono [i] en la vortoj: direktoro, tio...

[ӑ] = en la transkribo [a'] - la mallonga, kutime senakcenta sono, egala al la franca "o" en la vortoj "torte", "sol", iom meza inter la esperantaj "o" kaj "a"

Akcento: Ĉiam falas sur la lastan silabon, krom se ĝi estas mallonga. La mallongaj vokaloj estas: "ӑ" kaj "ĕ", ekz. "yra' kun pulta'r", kaze se en la vorto ĉiuj vokaloj estas mallongaj, la akcento falas sur la unuan vokalon, ekz. ĕмĕр (e'me'r) - epoko, jarcento. Kaze se la vorto havas kaj longajn kaj mallongajn vokalojn - la akcento falas sur la lastan ne-mallongan vokalon, ekz. - патшалӑх (patŝala'ĥ), кӑмака (ka'maka)

2. Por demandi nomon:

Эсир мĕн ятлӑ? (esir me'n jatla')** - Kiel vi nomiĝas (laŭvorte: vi kiu noma (estas)?

**sonoj

[ĕ] = en la transkribo [e'] - la mallonga, kutime senakcenta sono, egala al la franca "e" en la vortoj "le", "cela", iom meza inter la esperantaj "o" kaj "e"

Intevokalaj konsonantoj: La origina ĉuvaŝa lingvo ne distingas inter la fortaj kaj malfortaj sonoj, kaj kutime konsideras ilin malfortaj sonoj. Ĝusta pro tio en la ĉuvaŝa lingvo tute ne estas la vortoj kiuj komenciĝas per "b", "d", "g", "z" ks. Tamen en la intervokala pozicio tiuj sonoj duonaperas, ekz. эсир (ezir) - vi, пултӑр (pulda'r). Kaj influe de la rusa lingvo en la moderna transkribo oni ofte uzas fortajn sonojn. Mi preferas konservi la malfortojn sonojn kiuj pli naturas al la originala lingvo.

Respondi al la demando

Эпĕ Атнер ятлӑ (epe' atner jatla') - Mi nomiĝas Atner (mi Atner noma)

3. Ĝisrevidi

Por ĝisrevidi oni uzas formalan formon:

Сывӑ пулӑр! (Syva pula'r) - estas "vi-formo" por - Ĝis revido (lv. Estu sana(j)!)

Pli ofta formala formo estas:

Чипер кайӑр! (Ĉiper kaja'r) - por tiu kiu foriras - Bone iru!

Чипер юлӑр! (Ĉiper jula'r) - por tiu kiu restas - Bone restu!

Neformala formo:

Чипер! (Ĉiper) - ĝis!

 

Por hodiaŭ sifiĉas! Se vi havas demandojn ne hezitu fari ilin!

Bondezire

Aleksandr Blinov


bildo de alboru
bildo de ore

Sauton!
Mi ĝojas ke vi komencis tiun ĉi kurseton. Mi de antaŭ tempo volas lerni la ĉuvaŝan sed neniam vere ekis pro manko da tempo inter aliaj. Tamen se vi skribados lecionojn ĉi tiajn mi nepre legos ilin!
Tamen, leginte vian ĝentilan enkondukon dubo floris. Mi scipovas nek turkan nek rusan kaj havas malfacilaĵojn por legi cirilajn literojn sed serĉis en vikipedio la literoj de la vorto [ятлӑ] ĉar vi diris ke ĝi legatas kiel /jatla'/ tamen ятлӑ estas kvar literoj kaj /jatla'/ kvin. Mi malkovris ke ekzistas la litero я kiu ne estas konsonanto sed silabo /ja/[0]. Sed en la angla vikipedia artikolo pri "Chuvash language" oni diras ke ĉuvaŝa lingvo havas la sekvajn konsonantoj:
/p/ (п), /t/ (т), /k/ (к), /t͡ɕ/ (ч), /ʂ/ (ш), /ɕ/ (ҫ), /χ/ (х), /ʋ/ (в), /m/ (м), /n/ (н), /l/ (л), /r/ (р), /j/ (й)
Kial oni ne skribas /jatla'/ kiel йатлӑ? Ĉu ambau bonas? Kial ne aperas la litero я en vikipedio? Ĉu la alfabeto donita de la angla vikipedio estas antikva? Mi komprenas ke lingvoj (speciale etaj) havas reformoj por ĝisdatiĝi.

Krome ĉu [ятлӑ] estas postposicio, participo aŭ alie? Ĉu "X [ятлӑ]" estas strikte "nomata X"?

[0] http://eo.wikipedia.org/wiki/Cirila_alfabeto
[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Chuvash_language

Kore el Eŭskio,
Ander

bildo de alboru

Saluton, Ander,

Dankon pro la interesiĝo! Vi skribas "Mi scipovas nek turkan nek rusan kaj havas malfacilaĵojn por legi cirilajn literojn sed serĉis en vikipedio la literoj de la vorto [ятлӑ]" - jes ĝuste pro tio mi en kvadrataj krampoj aldonas esperantan transskribon. Kio pri la malkoincido de la kvanto de la literoj - tio estas specifaĵo de la cirila alfabeto: ĝuste la sonoj "ja" transdoniĝas per unu litero "я".

Viaj esploroj pri la ĉuvaŝa en la angla vikipedio estas tute bonaj, sed tie temas pri la konsonantaro de la lingvo! Kaj efektive reala sondiverseco de la ĉuvaŝa estas relative negranda sed la literojn ĝi havas ĉiujn de la rusa lingvoj (sekve de la asimiliga politiko de la rusa imperio...)

Vi skribas: "Krome ĉu [ятлӑ] estas postposicio, participo aŭ alie? Ĉu "X [ятлӑ]" estas strikte "nomata X"?
Fakte jes - postpozicio. Lau vortero tiu frazo signifas ekz "X nomo kun" = "X noma" - ambau formoj transdonas la ideon


povigita de