Ensaluto

Landlimajn, suficxe verajn, anekdotojn.

Post la dua mondmilito multe ŝanĝiĝis, en Europo, la landlimoj. Ĉirkaŭaĵe de ni (Italio, nord-orienta parto), kauze de malvenko de faŝisma Italio, eĉ akre kaj mise tiun aferon okazis. Oni devas antaŭe agnoski ke dum multajn jarcentojn, Histrio kaj la tuta dalmatia marbordo, (eks Jugoslavio, nun Kroatio) ĝis Ragusa ( nuntempe Dubrovnik ) estis parto de la 'Serenissima' (Venecia Respubliko), kaj originalaj nomoj de la plej grandaj urboj estis: Capodistria(Koper), Pola (Pula), Fiume (Rijeka),Zara (Zadar),Sebenico (Sibenik), Spalato (Split), kaj Ragusa (Dubrovnik). Memkompreneble ĉie la parolata  lingvo estis venecia, antaŭe, kaj poste itala kaj italaj dialektoj. Post la milito ĉiuj tiuj teritorioj, (tranĉitaj samkiel per glavo) aliancanoj decidis aldoni al ĵus naskiĝinta Jugoslavio. Centmiloj da homoj, perforte aŭ ne, devis-volis forlasi proprajn domojn kaj eĉ ĉiujn proprajn havaĵojn, por ne resti sub alia (ne propra) nacio, komunisma kaj alilingva. Multegaj venis kaj eĉ restis en Triesto.  Komplikega estas tiun historion, sed mi tion diris por doni etan ideon pri etoso kaj malfacilaj rilatoj inter Italio kaj nova Jugoslavio, kaj italoj (ne nur la fuĝintoj) kaj jugoslavoj. Bonŝance kaj fine, nun la interrilatoj estas sufice bonaj, ( eĉ ne plu ekzistas landlimo), sed tiutempe, (dum multajn jarojn post la milito) regnis malvarmeco kaj malfideco, precipe kaŭzo de ege malsamaj politik-reĝimoj.  En tiu kunteksto, preskaŭ, disvolviĝas tiu kaj ankaŭ kelkaj aliaj aferoj. Bone, tiuj landlimoj estis multajn fojojn absurdaj, tial ke eĉ meza domo troviĝis en Italio kaj alia mezo en Jugoslavio. Pro tio, triestana kabaredisto starigis spektaklon kun homo kiun estis devinta eĉ havi pasporton por iri en propran necesejon. La refreno de tiu spektaklo estis, dialekte: Con 'sti confini che xe adesso, Tito ga ciolto anche el mio cesso; per scarigarme me toca adesso, far passaporto per 'zona B'.  Tito (unua jugoslava prezidento) ja memhavigis  eĉ mian necesejon; por malŝarĝi (mian ventron) mi devas nun, havi pasporton por 'B' zono. Antaŭ oficiala landlimo, apudaj teritorioj estis difinitaj : italai 'A' zono kaj jugoslavaj 'B' zono. Sed vero estas, ke kiu havis domon  kun fenestroj sur Jugoslavio, (B zono) kaj el siaj manoj falis, ekzemple pantalonojn, kiun li volis pendigi por ĝin sekigi, ne havis rajton tien iri por ĝin rehavi !  Laŭ la tempo tiu ĉi estas la unua anekdoto kiun mi memoras.

bildo de Nilo46

Komentoj

bildo de Jargan

Ĉu vi rakontadis iam ĉi tiun anekdoton al la pola dramskribisto Sławomir Mrożek? En la jaroj de 1963 ĝis 1996 li vivis i.a. en Italio :-) Li skribis la verkon "Domo sur la landlimo" ("Dom na granicy"). Ĝi estis prezentata Esperante fare de la Drama Teatro en Bjalistoko dum 94-a UK.
Rigardu kaj legu Esperante: http://www.ipernity.com/doc/22998/5646879/in/group/78790?from=5649624&at... kaj pole: http://www.dramatyczny.pl/repertuar-76.html
Pri la autoro: http://eo.wikipedia.org/wiki/S%C5%82awomir_Mro%C5%BCek

bildo de Nilo46

Mi tre plezuras ke el mia anekdoto, oni faris dramon, eĉ antaŭ ĝia diskonigo far de mi. Memkompreneble tiun sperton vivis ĉiuj miaj "plimalpli" samaĝanoj, kaj multaj ĝuis la tiurilatan komik-spektaklon prezentitan en Triesto tiutempe. Pri Mrozek, mi neniam havis plezuron lin koni kaj dum Bjalistoka U.K. mi, bedaŭrinde, estis alilande. :)

nilo46

bildo de Wel-brazilulo

Saluton, Nilo!

Historie kaj gegorafie tiel instrua kiel tre amuza. Se ne paroli pri famiĝo kaj duobla nacieco de via necesejo :)


povigita de