Esperanto.com: nia komunumo

Lingvoj en Filmoj

bildo de Sprachprofi

Multajn jarojn post la evoluigado de la klingona, ni vidas strangan subitan intereson de la filma industrio al fremdaj lingvoj.

Unue, Mel Gibson verkis filmon en la aramea kaj aliaj malnovaj lingvoj ("The Passion of the Christ"), kaj alian filmon en la yukatek-maja lingvo ("Apocalypso").

Due, populariĝis la filmo "Avatar" kun sia lingvo "Na'vi", kiu ŝajne estas same elaborita kiel la klingona.

Trie, aperis dokumentara filmo pri lingvokreemaj homoj, "Conlang" (http://www.conlangthemovie.com/Welcome.html). Esperanta traduko ekzistas nun.

Kvare, HBO nun dungis profesiulon por krei la lingvon "Dothraki" (http://dothraki.conlang.org/press-release-audio/) por la nova serio "Game of Thrones".

Kial subite tiom da intereso? Kion vi pensas pri tiuj lingvoj?