Listo de ligiloj al e-libroj

Ĉi-tie oni povas aldoni ligilojn al esperantaj libroj aŭ libraroj.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 2 uzantoj kaj 29 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Nefii
- wippo

jen esperantaj libroj de Projekto Gutenberg por Kindle de Amazon:
http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-gutenberg-kindle.html
Ĉe mia blogo en Ipernity, vi povas elŝuti multajn e-librojn PDF-formate el mia "e-librejo", kiu enhavas pli da 400 verkojn en esperanto.
Jen la ligilo : http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911
BONAN LEGADON!
Amikan saluton el Francio (Nordo).
Mi tre ŝatas esperanton kaj deziras plibonigi mian sciadon.
Plejofte mi ĉeestas ĉe Ipernity, kie mi proponas al vi elŝuti e-librojn en esperanto. Mia e-librejo estas ankaŭ via; ĝi enhavas 400 verkojn.
http://www.ipe
Mi ĵus rimarkis la ekziston de la jena paĝaro:
http://bretaro.ikso.net/novajoj/
La aspekto estas bela kaj la strukturo ŝajnas interesa, kvankam ankoraŭ ne estas libroj aŭ aliaj dokumentoj tie.
Kiel mi scias, oni ankoraŭ preparas la projekton. Ĝia celo estas kolekti en unu loko laŭeble pli da materialoj en Esperanto (libroj, dokumentoj, sonregistraĵoj k.t.p.) en elektronika formo. Tekstoj, kiuj ne plu estas protektataj de kopirajto, estos libere akireblaj. Kopirajtitaj materialoj konserviĝos en la datumbazo por asekurigi ilin de malapero. Tiuj materialoj, por kiuj kopirajto finiĝos en estonto, ankaŭ estos post tio libere haveblaj.
Mi opinias, ke tio estas tre bona iniciato, kaj mi laŭeble subtenos ĝin.
Mi vidas, ke estas e-libroj ankaŭ ĉi tie:
http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj
Bruce Crisp
Jen ligo al grava skan-projekto ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm
(Por mi ĝi estas novaĵo sed vi eble jam konas ĝin.)
Bruce Crisp
Jen ligilo al du tre interesaj libroj (tradukoj), "Mil Naŭcent Okdek Kvar" de George Orwell kaj "Ŝakon al la teroro" de Juan Manuel Santos:
http://laverdalacerteto.blogspot.com/2010/10/du-libroj-mil-naucent-okdek...
Ramĉjo