Esperanto.com: nia komunumo

Longdaŭraj sekvoj por la Iraka loĝantaro

bildo de Mikaelo.l

2010-3-4

Raportita en la retejo de la BBC hodiaŭ, estas la apero de granda nombro de denaskaj difektoj en la Iraka urbo de Faluja. Doktoro en hospitalo deklaris ke li vidas du ĝis tri kazoj de trafitaj novnaskitoj ĉiutage.

 

Antaŭ tri jaroj ferocaj bataloj okazis en la urbo, kiam la usonanaj armeaj fortoj subigis la urbon.

 

La loka loĝantaro akuzas la militistaro kiu negas iun ajn aktualan problemon, samtempe konsentante ke tiaspecajn problemojn povas okazigi iuj eksplodaĵoj. Ĉe la per-Usone financata hospitalo, la reportanto ne sukcesis akiri eldirojn per la kuracistoj.

 

La ĵurnalisto kalkulas ke nombriĝas je ĉirkaŭ mil dum jaro la kazoj de denaskaj difektoj skale de la urbo. La koro estas la plej ofte trafita organo.

 

La gepatroj kulpigas la pint-teknologiaj armiloj uzataj de la Usonanaj trupoj. La detruaĵoj estas forĵetitaj en la riveron el kiu la loĝantaro ĉerpas sian trinkakvon.

 

Konkludas aŭtoro: "Sovaĝa epidemio ĉirkaŭpremas Fallujan kaj la viktimoj estas la plej malfortaj kaj plej vundeblaj"

Komentoj

bildo de Goren

Io simila okazis en Ĉeĉenio antaŭ kelkaj jaroj. Tie multaj infanoj en okupitaj teritorioj komencis morti pro nekonata malsano, kiun kuracistoj ne povis difini. Interese, malsanon ekhavis nur infanoj de Kaŭkazaj etnoj, sed rusaj infanoj, kiuj loĝis apude, restis sanaj.