Ensaluto

Martins Júnior - Al mia patrino

 

Al mia patrino

Aŭtoro: Martins Júnior (1860-1904)

Je ĉiu tag’, je ĉiu eĉ momento

Mi per l’ okuloj de l’ animo vidas

Vizaĝon vian kun la evidento

De zorg’ patrina, kiu Dion fidas.


Ke vi protektus min, mi plenkonfidas,

De mia vivo ofta en turmento;

Mi sentas ke eĉ en distanc’, min gvidas

Amplena via mano kaj prudento.


En dolĉa sonĝ’ perceptas mi kontente

Ke mian manon via mano tenas

Kaj vian frunton kisas mi silente.


Kaj via bona lumanim’ min benas,

Animo via estas sunradioj

Mildridetantaj sur l’ arbarfolioj!


Blogo Iuj Versoj

Fonto/Tradukinto: LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro: Folha Carioca, 1994. 452p

 

 

bildo de Paŭlo Silas


povigita de