Ensaluto

Mi serĉas helpon kun traduko

 

Mi konstruas kinologian portalon kaj serĉas helpon por disvastigo en diversajn landojn. Mi volus peti vin pri helpo kun traduko. Nun mi finas tradukon en la anglan kaj la francan lingvon. Estas preparita Esperanta versio. Ĉu troviĝas ĉi tie iu helpema homo kiu tradukus 3 - 4 paĝojn el Esperanto al sia nacia lingvo?

Se mi disvastigos mian portalon, mi volus iniciati estigon de lernolibro por bredistoj de hundoj kaj katoj. Kiam bredistoj havos motivon, ili eble lernos. Sed ili devas havi lokon, kie ili renkontiĝos kun eksterlandaj bredistoj. Tio estos mia portalo.

Ĉu vi helpos al mi? Ĉu vi havas demandon? Demandu.

Zilvar Petr, Ĉeĥio

bildo de Petr Zilvar
bildo de esocom

Kroma ebleco povus esti senkosta anonceto en http://per.esocom.de


povigita de