Ensaluto

Mia blogo

Saluton.

 

Mi komencas ĉi tiun blogon, ĉar mi ŝatas blogojn, ĉefe. Verdire, ne ekzistas ĝusta kaŭzo por komenci blogon.

 

Mi parolos ĉi tie pri diversaj aferoj. Unu el miaj plej ŝatataj estas skribi kaj traduki la vorton de la tago de Lernu! diverslingve (en la itala, en la rumana, en la sveda kaj ĵuse en la rusa, kaj, kompreneble, en mia patrina lingvo). Sed mi ankaŭ ŝatas paroli pri informoj kiuj okazas al mi, kaj pri novaĵoj. La plej malfacila afero estas tiu de la tradukado, sed pro tio ke mi multe ŝatas lerni aliajn lingvojn kaj uzi ilin, mi faras tion.

 

Ne timu korekti min, ĉar tiel mi pli lernos. Kaj ankaŭ ne timu komenti, ĉar tiel ni povos konatiĝi pli bone Smile

 

Nu, ĝis la revido, kaj bona legado!

bildo de Ignacio Carrera

Komentoj

bildo de Kirilo

Saluton!

Malgranda rimarkigo (kian vi petis): 'ek-' jam signifas 'komenci', do 'ekskribi' = 'komenci skribi' ktp., sekve bv. uzi nur 'komenci' aŭ 'ek-', ĉar 'ekkomenci' fakte signifas 'komenci komenci'. ;-)

Amike,
Kirilo

bildo de Ignacio Carrera

Dankon, mi tuj korektos la erareton.

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)


povigita de