Ensaluto

monato da pluvado

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

dum la pasinta monato+ pluvas preskaŭ ĉiutage ĉi tie en Kvinslando, Aŭstralio. la nuna vetero memorigas min pri la pluvsezono en Japanio, sed lastatempe ĉi tie ankaŭ okazas multe da ŝtormoj kun forta vento kaj tondro + fulmo. kelkaj urbetoj en Kvinslando jam inundas kaj multe da homoj perdas siajn hejmojn ktp, tamen la pluvado ne ĉesas. :/ dankinde en la urbo de Brisbano, kie mi loĝas, ankoraŭ ne estas multe da inundoj, sed la pluvado kaj ŝtormoj ankoraŭ estas tre ĝenaj por mi.

 

kiam mi demandas al lokanoj pri la lastatempa vetero, ili ĉiuj diras, ke ĝi estas tre stranga kaj nekutima. tamen por mi estas strangEGe vidi tiom multe da pluvo malgraŭ tio, ke mi jam pasis 5 jarojn en lokoj, kie estas multe da pluvo. mi kreskis kaj loĝis en dezerto dum 20 jaroj kaj en dezerto eĉ malmulte da pluvo okazigis inundon. tiam pluvaj tagoj estis raraj kaj do specialaj por mi, ĝis kiam mi komencis konduki aŭton... en la dezerto verŝajne neniu scias, kiel bone konduki aŭton en pluvo kaj do ĉiam kiam pluvas okazas multe da aŭtoakcidentoj. ĈIAM. :( sed ĉi tie neniu prizorgas la pluvon aŭ pluvegon escepte de kiam inundas. pluvado estas kutima/ordinara afero escepte de kiam inundas....

 

mi kredas, ke por mi pluvo neniam estos tute kutima/ordinara afero. neniam.

bildo de noktema

Komentoj

bildo de Nilo46

Ĉao Noktema, mi kredas ke se strangas al vi simplan pluvon, ankoraŭ pli, farus tiun impreson neĝo aŭ glacio, ĉu? Ĉe ni, en Italio, (mi vivas en nord-esta parto) vintre estas (malmulte) neĝo, dum termometro montras kelkan gradon (celsius) sub la nulo, kaj kelkfoje la stratoj komplete glaciiĝas. Plej ofte sufiĉe da pluvo,(kiam temperaturo superas la nulo) kaj kiam venas la "Bora" ĝi purigas la ĉielon per ŝiaj blovadoj (eĉ pli ol 160 km/h). Vintre malvarmo atingas maksimume -10 (eksterordinare), somere ni havas eĉ +37C° kun alta humideco. Bonŝance inter la du maksimumoj estas multe da agrabla vetero...

nilo46

bildo de noktema

saluton, Nilo. :)

jes, ankaŭ neĝo kaj glacio estas strangaj por mi. :( mi ŝatas neĝon sed tute ne ŝatas malvarmecon... mi verŝajne mortus se mi vizitus vin vintre. :P ankaŭ ne plaĉas al mi humideco, sed mi jam plejparte alkutimiĝis al tio. :/

bildo de Nilo46

Saluton, mi nur volas informi vin pri lastaj veteraj okazintaĵoj ĉe ni, en Triesto. Dum la unua duonparto de ĉi semajno, nia vento, Bora, atingis rapidecon de 174 Km hora. Por retrovi saman bezonas regardi ĝis antaŭ 55 jarojn...Preskaŭ 200 vunditoj dum tri tagoj, kaj multaj arbegoj kaj eĉ kamenoj falintaj surstrate kaj suraŭte. Centoj da motorbicikloj kaj rubkestegoj teren ĵetitaj.
Kiam vi venos turismi ĉe ni, vintre ? Mi povus eĉ gastigi vin... :)

nilo46

bildo de Alinja DK

Mi esperas, ke Brisbano ne vidas similajn inundojn kiel 1974. La Rivero de Brisbano tre altiĝas. Mi esperas, ke vi loĝas en sekura, alta suburbo de Brisbano. La familio de mia fianĉo loĝas en Brisbano. Ni zorgas pri ili. Restu sekura kaj seka!

Amike,
Alinja en Melburno

(Bedaŭras pro mian malbonan Esperanton. Mi ankoraŭ ne parolas ĝin flue.)


povigita de