Ensaluto

Mondo kaj vivo, laŭ mi

La originalon de tiu ĉi blogero mi antaŭ iom da tempo publikigis en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/andreaslovaniensis 

La ideoj ne estas tre originalaj, mi konscias pri tio, sed ili ja reprezentas miajn kredojn.

--------------------------------------

Mi kredas ke ni vivas en universo sen kreinto, sen estro, sen prizorganto;
ke homo ne estas di-elektita vivulo;
ke la homoj mem decidu kion ili faru;
ke ni mem decidu fari bonon -- ne ĉar ni esperas postmortan rekompencon aŭ timas postmortan punon, sed ĉar ni mem volas fari tion;
ke ĉiu justeco estas esence homa, ke ne ekzistas justeco dia;
ke ni havas nur unu vivon, kaj ke ni bone pripensu kion ni volas fari per ĝi.

Mi kredas ke eblas esti bona, profunde homa, bonkora homo ankaŭ en mondo sen Dio. Nur necesas tiaj homoj.

 

bildo de Andreo.Peetermans

Komentoj

bildo de lodĉjo

mi konsentas kaj mem verkis chi tie iom similan tekston, titolitan "mi revas pri".

chu ni povos establi novan mond-ordon?

amike,

Lode

bildo de Andreo.Peetermans

@ Lode

Ni faru nian eton :-) Estante ateisto, senhonte montrante tion al la mondo, prezentante niajn ideojn, spertojn kaj argumentojn... Tiel ni malfermas la vojon por aliaj.

En okcidenta Eŭropo nuntempe okazas ateismiĝa procedo kun sufiĉe imponaj rezultoj (rimarkeblaj pleje ĉe la pli junaj generacioj). Nur tre malmultaj miaj samaĝuloj iras al preĝejo aŭ estimas la papon; multaj el ili estas ateistoj kaj agnostikistoj. Kiam mi diras ke mi estas ateisto, mi nur ege malofte ricevas malaproban reagon.

Sed estas vere ke ĉe ni multaj homoj preferas tute ne esprimi siajn religiajn ideojn, sendiference ĉu tiuj estas ateismaj, ĉu agnostikismaj, ĉu di-kredaj... Ili sentas ke en nia parto de la mondo, religio ne plu estas memevidentaĵo.

Amike,

Andreo.

Andreo.

bildo de ario

Mi kredas, ke mi jam vivis pli ol la duono de mia vivado.

Mi tute rezonas, ke mia vivo estas ne sufiĉe longa por mi iĝi la verutopia monda civitano-amiko de ĉiuj en la mondo, do interalie la esperanta universo ekzemple jam sufiĉas por ke mi agrable havu sanajn sociajn interrialtojn (tre necesa por tiu kiu vivad-etas).

Esperanto iĝis do parto de mia unika vivo. Mi diras Esperanto ne mia dua lingvo sed mia alia lingvo. Mi jam certas, ke esperanto ne mortos post mi, do mi esperantumos ĝis mian finon (tamen ĝis mia filino lerni ĝin). Minimume se ĉiu esperantisto lasos unu esperantiston sur la teron, esperanto neniam plu mortos.

Mi jam venigis en nian verdan mondon, laborkolegon kiu venigis lian fraton kiu edziĝis la esperantistino ido de emineta esperantisto -- se prema prozelitismo. Bona progeseto, ĉu ne? Inter ili estas kristano, spiritualisto - agnostikulo kaj ni vivas tre amike kaj tre pace. Kia ordo estas tio?

"Bono kaj malbono, esence estas matematiko simpla, ju pli la amiko despli bone vi êc dormos -- ju pli da malamiko despli malbone vi eĉ dormos. Bona igis senton de malstreĉiĝon -- malbono senton de streĉiĝo. Se vi faras bonon al unu - multaj povas agi bone al vi, se vi faras malbonon ne atendu bonon de la aliaj. Vi elektu!"

Do se ni elektas la bonan vojon: estu bona ĉe la bonuloj -- male trovu pli da suferon, kian bonon ni atendas ekster bonujon? Trovu aŭ kreu mem bonujon, antaŭ ol finiĝi la vivon.

Konklude, se ni ne havas vivtempon por starigi mondan novan ordon -- sed mi bezonas vivi ĉar mi ŝatas vivi tiel mi vivas -- almenaŭ esperanto estas sufiĉe en bona ordo por ĝui.

Bonvolu eviti skribi al mi malper ĉapelitaj literoj,ĉar mi uzas esperantajn trovilojn, literumilon kaj sonlegilon. Tamen "x-surogato" estos aŭtomate tujkonvertebla.

Ĉar ni parolas Esperanton - Do ni parolu Esperante!

bildo de Nilo46

Mi tute kunsentas kun vi, kaj sola demando kiun plue mi starigus estas: kiu, kio, kiel kontraŭas ĝia plena efektivigo, kaj kiamaniere igi realigenda tiun ideon ? (tiu de mondo kun homoj plenkonsciaj kaj sen dioj)(ĉu murdante ĉiujn kontraŭulojn?) :-)

nilo46

bildo de Kirilo

Mi plene konsentas kaj kunsentas kun viaj kredoj.

Amike,
Kirilo

bildo de Wel-brazilulo

Estas belo en viaj vortoj, kara Andreo!

Wel.

bildo de Andreo.Peetermans

Mi tre kontentas legi tion de homo kiu sin taksas kristano. Vi verŝajne ne konsentas al miaj vortoj, sed vi ja trovas belon en ili: mi aprezas tion.

Andreo.

bildo de Wel-brazilulo

Ho dankon, kara!


povigita de