Esperanto.com: nia komunumo

Movada karaokeo (karaoko?) ŝtelita....

bildo de Akva

Ĉi foje mi ne simple tradukis tiun kanzonon, sed surbaze de la originala temo (fino de somera amo, forveturo per trajno) mi reverkis ĝin por movada gusto.

Mi ne tute kaŝe esperas, ke ĝi eble fariĝos tradicia adiaŭ-kanto de la kongresoj... :-)

________________________________

"Karaoke" versio, do muziko sen kantvoĉo por vi
Por fakuloj mi povas sendi ankaŭ MIDI version.
(Se vi bezonas pli altan aŭ malaltan tonalon, mi povas ĝin modifi.)

Kongresa lasta tag', kiso sub verda flag' jen la fin',
Por ĉiam iri for, turmentas min la korbat',
Dum ŝia hasta pas', glutas ŝin jam amas' de l' staci'
Per tiu lasta "ĝis" ni ĉion aranĝis.

Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar',
Jen la flamo de l' amor' iĝas fum' en nebula memor'

Klaris por mi la fat', tamen ne sortobat' tiu fin',
Konsolu poste jam, eble min nova amo,
Komplikas viv' nia, superfluas tia amroman'
Trajnas en klaka bru' jen ĉiam ni jam plu.

Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar',
Jen la flamo de l' amor' iĝas fum' en nebula memor'

Senhomas la staci', forestas multnacia rondo,
Amis ni dum la temp' de l' kongresaj eventoj,
Spite al tiu am' disiĝis por ĉiam nia viv',
Pasis Kongresa ĝoj', kaj ĉiuj aranĝoj.

Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar',
Jen la flamo de l' amor' iĝas fum' en nebula memor',

Nigras tiu vagonar', post am' ĉiam la amar',
Venos la alia am', sed la kant' estu sama ĉiam',

Kaj en profesia prezento, bedaŭrinde ankoraŭ ne laŭ mia teksto:

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Aha, bele! Tiel via movad-adapto kiel la jutuba video. Mi pasigis agrablan momenton ĉi-tie vere!

Wel.
PS: Ĉu temas ŝercon la vorto 'ŝtelita' en la titolo?

bildo de Akva

Ne temas pri ŝerco, mi aludis, ke la kanto originale neniel temis pri nia movado, sed mi traverkis ĝin tradukante.

VIZI László el Budapeŝto