Neatendita amaskomunikila sukceso

Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento. Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?
Europe marks 150th birthday of Esperanto creator
Tian titolon ricevis raportaĵo pri nia evento ne nur en Associated Press, sed ankaŭ reprenitaj tekstoj en Yahoo, TIME, The New York Times kaj almenaŭ kvindeko da aliaj amaskomunikiloj en la tuta mondo, de Malezio, tra Ukrainio kaj Irlando ĝis Usono. Krome Yahoo publikigis foton de nia evento. Kaj tiel, nia fakte eta evento fariĝis ŝajne la plej fama en lamondo Zamenhof-festo en 2009 ;)
Originale aperigita ĉe lukiz.wordpress.com. Por komenti bonvolu iri al mia blogo.
- LukiZ's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

