Ni kune kreu pagxon de oftaj demandoj!

Tio estas paĝo por kolekti oftajn demandojn pri uzado de Esperanto.com:
http://esperanto.com/oftaj_demandoj
Se vi jam trovis respondon al iu demando, publikigu ĝin en tiu ĉi forumo.
Se vi havas demandon, sed ne trovis la respondon, ankaŭ skribu ĝin.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 21 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]

Ĉu eblas aldoni?
Jes, eblas. Vi povas uzi en vizuala redaktilo butoneton "HTML" kaj aldoni tien "object"-kodon de YouTube.
Mi aldonis tiun ĉi informon al Oftaj demandoj.
Mi ne estas kapabla aldoni miajn fotojn. Mi antaŭdankas!
Bonvolu pli detale klarigi vian problemon. Kie konkrete vi ne povas aldoni fotojn?
Mi havas saman demandon kiel Framont, mi pensas. Ekzistas punkto en oftaj demandoj, kiel kreas fotoalbumon, sed ne kiel oni aldonas fotojn al abumo.
Ekistas ankaŭ informojn, kiel trovas aliajn fotoalbumojn, sed nenion klarigas la alŝuto de fotoj.
En albumo mi nur havas eblecon ligili fotojn de aliaj serveroj kun la albumo. Al mi mankas funkcion por alŝuti fotojn rekte al esperanto.com.
Amike jeckle
Baldaŭ ni plisimpligos la foto-sistemon. Nunaj "Oftaj Demandoj" malaktualiĝis.
Alŝuti foton nun vi povas tiel:
http://esperanto.com/node/add/gallery-image
Informo kiel aldoni fotoalbumojn aperis en Oftaj Demandoj.
. Ĉu eblas aldoni pli ol unu eksteran urlon al Miaj ligiloj?
. Kial aperas mesaĝo galerie, ke eblas nur enŝuti 100 fotojn, kaj mia enmetado sumas nur 60+ fotojn?
. Kial aperas mesaĝo galerie, ke eblas nur enŝuti 100 fotojn, kaj mia enmetado sumas nur 60+ fotojn?
Eblas aldoni en via profilo ligilojn de "Retejo URL-o: ", "Blogo URL-o: ", "Ipernity URL-o: " ka. En kampoj "Iom pri mi: " kaj "Interesoj:" vi povas uzi ajnan kvanton da ligiloj.
Galerio nun estas ne preta kaj eksperimenta. Tamen limigo por fotoj dume teknike mankas.
Dima,
Pri alineo Ligiloj klaras nun. Ne tiom pri la dua. Eble vi volis diri, ke mankas nelimigo de fotoj. Limo ja ekzistas, kaj malpli ol la anoncitaj 100 fotoj. Tamen mi deduktas, ke kiel eble plej baldau tion la teamo prividos.
Nun ni havas novan sistemon de fotoalbumoj. Dume neniu limigo por fotoj estas.
Mi ne scias, ĉu tio estas ofta demando aŭ ne, sed mi volus ŝanĝi mian pasvorton. Dankon!
Por tio necesas iri al la profilo, klaki supre "redakti", ŝanĝi pasvorton kaj post tio klaki butonon "konservi".
Respondo estis aldonita al la paĝo kun oftaj demandoj.
Mi ne uzos la retejon ĉar mi ne povas uzi mian normalan metodon krei pasvorton. La pasvorto kiun mi imagis por ĉi tiu retejo enhavas:
- majusklajn kaj minusklajn literojn
- plurajn ciferojn
- 12 literojn
Neniu parto de la pasvorto estas vortara vorto. Estas sekurecega kaj mi tute malamas vian ŝajnan provon re-eduki min pri sekurecaj pasvortoj.
Helpsistemo nur rekomendas. Vi povas uzi ajnan pasvorton, kiun vi volas.
Mi deziras enmapigi nian aranĝon, ke ĉiu tuj trovu la ejon.
Por tio necesas:
1. Iri al via evento
2. Klaki supre "Redakti"
3. Trovi sube punkton "Loko" kaj malfermi ĝin
4. Per muso trovi lokon kaj klaki al ĝi sur mapo (aliajn kampojn tuŝi ne necesas)
5. Klaki "Konservi" malsupre
Ankaŭ tiu ĉi demando estis aldonita al oftaj demandoj.
Mi ne eltrovis, kiel uzi la novan mapon en la profilo.
Se mi volas uzi la Google-mapon:
Kiel marki la lokon?
Se mi volas enskribi koordinatojn:
Kiun koordinatsistemon mi devas uzi?
Ĉu mi devas uzi komon aŭ punkton? Aŭ ĉu mi devas uzi geografiajn koordinatojn je nedecimalaj subdividoj (grado, minuto, sekundo)?
Se geografiaj koordinatoj estas uzendaj, kiel sciigi la ĉielan direkton?
Kiam vi klakos "Redakti" supre de via profilo, vi vidos punkton "Loko". Uzu nur navigadon tra la mapo kaj klaku al bezonata loko.
Tio estas bona solvo. Pri latitudo kaj longitudo mi ne estas sperta.
Se mi klakas en la mapon, mi povas forŝovi la mapon. Sed la loko ne markiĝas.
Sed mi eksperimentis kun la koordinatoj kaj mem eltrovis la respondoj:
Decimalaj geografiaj koordinatoj estas bezonataj.
Nedecimalajn geografiajn koordinatojn oni trovas en Vikipedio. La transkalkulo estas simpla: Se sekundoj estas donataj, dividu ilin per 60 kaj adiciu la rezulton al la minutoj; ĉisekve dividu la minutojn per 60 kaj adiciu la rezulton al la gradoj.
Decimalojn apartigu per punkto.
La ĉielaj direktoj:
- norda latitudo - pozitiva nombro
- suda latitudo - negativa nombro
- orienta longitudo - pozitiva nombro
- okcidenta longitudo - negativa nombro
Estus helpa, se tia priskribo estus ĉe la mapo aŭ sub "Oftaj demandoj".
La demando estis aldonita al Oftaj demandoj.
Reala ekzemplo:
a) mi faris komenton en blogo de iu
b) ricevinto respondis
c) eblis legi respondon nur post (hazarda) vizito al blogo de respondinto
Demando: ĉu iel eblus sciigi al 'a' kiam okazas tiaj respondoj?
Du rimedoj estis aldonitaj al Oftaj demandoj.
Ĉu titoloj (la unuaj vortoj kaj nomo de autoro) de enskribitaj (kie ajn) komentoj povus montriĝadi aktuale sur ĉefa paĝo?
Ne, pro la morala vidpunkto. Nun eblas ricevi sciigojn pri respondoj al la propraj komentoj kaj vidi lastajn komentojn, aldonitajn al propra enhavo:
http://esperanto.com/aktivecoj
En blogo mi volas aldoni tabelon: unua kolono la bildo (komikso), dua kolono ĝia propra texto.
Mi ne komprenas kion mi devas fari.
Dankon jeckle
Nun tion eblas fari nur per HTML-kodo (tegoj "table", "td" ks.)
Ankaŭ vi povas kopii el Word aŭ OpenOffice (sed tio ne estas rekomendinda).
..mi provis jam dufoje krei manskribayn blogazhoyn je formo de bildo.jpg ,char alie neheblas montryi elpensitayn de mi skribsignoyn je standardo de globala (multelingva) skribmaniero "dasheevico" (,t.e. literoyn ,ciferoyn kaj muzikayn notoyn kaj signoyn de muzikay pauhzoy ,faritayn je unueca skriba stilo) ,sed mi ankorauh ne scias kiel' korekte enmeti en blogazhon bildforman manskriban texston por oportuna legado ,char la texston je granda formato A4 dum legado eblas movi nur vertikale ,sed ne hhorizontale (,!tamen sub titolo "REDAKTI" chi+tio eblas).
.?chu vi povas klarigi kiel eblas korekti jam kreitan blogazhon "JELTONFORMAY CIFEROY KAJ NOMBROY" por fari videblan plenan manskriban tekston kun bildo ,kaj per kiuy rimedoy eblas korekte enmeti similayn sekvayn blogazhoyn.
!vyivu lya Esperantay+"krokodyilyay" dyialyektoy por subtenyi Esperanton.
Ne indas uzi bildon rekte el via poŝtkesto. Tio apenaŭ funkcios.
Vi povas uzi ekz. fotoalbumojn ĉe Esperanto.com por alŝuti bildon.
Poste aldonu ĝin al la blogaĵo kaj malgrandigu ĝin laŭplaĉe.
Kiel nuligu mian konton?
Skribu al mi privatan mesaĝon kaj mi tiam forviŝos la konton.
Mi ankau ne estas kapabla eldoni fotojn en mian albumon.Ču estas ebla eldoni fotojn el mia komputilo?Miaj fotoj havas finaĵojn jpeg,jpg.Mi ne scias kiel šanĝi finaĵon je html.Ankau en mia interreta paĝo estas miaj fotoj kun finaĵo jpeg,jpg
Saluton! Mi vidas, ke vi jam sukcesis aldoni kelkajn fotojn. Ĉu? Aldoni fotojn de la komputilo estas tre facile. Klaku al la ligilo:
http://esperanto.com/node/add/gallery-image