Ensaluto

Nia strangega mondo

En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la Gaza-strion, sed oni ne povas transporti ilin rekte en la Gaza-strion. Kial? Ĉar tie estas mara blokado. Kial? Ĉar Israelo estas en armita konflikto kun Hamas, kiu estas terorista organizaĵo.

Libano do planas defii Israelon. Defion de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tamen en tiu ĉi kazo la mondo silentas. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Ne estas novaĵo ke oni pritraktas Israelon maljuste kaj alimaniere ol aliajn landojn. Tio vere ne estas novaĵo. Normale la mondo forte reagas se lando planas defii alian landon, sed en tiu ĉi kazo nenio okazas. La mondo silentas kaj Israelo estas lasita sola. Estas severa afero ke lando defias alian landon. Sed en tiu ĉi kazo oni agas kvazaŭ nenio malbona okazas.

Ehud Barak, la israela ministro de defendo, klarigis al la libana registaro ke ĝi havas la respondecon pri la ŝipoj lasantaj la libanajn havenojn, ĉar estas klare ke la ŝipoj intencas defii la maran blokadon. Ehud Barak ankaŭ avertis la libanan registaron kaj klarigis ke ĝi devas malhelpi armilojn veni sur la ŝipon, ĉar ili povus konduki al perforta kaj danĝera konfronto se la ŝipo rifuzas veni en Aŝdodon.

Se temus pri alia lando, la mondo kondamnus la planojn. Sed en tiu ĉi kazo temas pri Israelo. Libano tiel planas defii Israelon, sed nenio okazas. La mondo tute silentas. Sed atendu la tagon kiam Israelo haltigas la ŝipon. Mi vetas ke la mondo reagos tiun tagon! Oni rajtas defii kaj provoki Israelon, sed Israelo ne rajtas sin defendi… Tio estas la sama, ordinara kaj kutima ŝablono.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Komentoj

bildo de Nilo46

Iu povus diri ke defio estas blokado de libera internacia komercado aŭ help-provizo !?

nilo46

bildo de mazhwag

La mondo estas tia, kia ĝi estas. Malmultaj amas sukcesanojn. Ja Israelanoj konstruis en dezerto altteknologian ŝtaton kun tre alta nivelo de la vivo. Nur dum kelkaj jardekoj. La araboj ne kapablas fari same. Pro tio ili okazis ofenditaj. Socialistoj amas ofenditojn kaj malamas sukcesanojn. En la Eǔropo regas socialistoj. Ili estas tre popularaj tie. Tial reago la eǔropa socio estas natura. Nenio estas stranga.

Mazhwag


povigita de