Notoj pri la historio de Brazilo

Antaŭ 11.500 jaroj
Tiuepoke vivis Luzia, la plej antikva homa fosilio eltrovita en Brazilo.
1.000 a.K.
Devenintaj el Mez-Ameriko, la tupioj alvenas al la nuntempa brazila teritorio. Mortigado aŭ asimiliĝo de la popoloj jam ekzistantaj.
400 p.K
Disvolviĝo en Amazonio, en la insulo de Maraĵoo, la civilizo de la maraĵoaraoj, kiu elstariĝis pri la produktado de ceramikaj manartaĵoj. Ili malaperis ĉ. 1300.
1500
La portugala naviganto Pedro Álvares Cabral 'eltrovis' Brazilon. Fakte ne temis pri vera eltrovo ĉar Portugalio jam estis sciiĝinta pri ekzisto de teroj okcidente, en la suda hemisfero.
1532
Fondita la unua vilaĝo en la portugala kolonio: São Vicente, situata en la nuntempa ŝtato San-Paŭlio.
1534
Kreo de la t.n. Heredaj Kapitanioj, pere de kiuj la teritorio estis dividita en terzonoj administritaj kaj ekspluatitaj de portugalaj nobeluloj. Malmultaj prosperis.
1548
Kreo de la Ĝenerala Registaro.
1549
Fondo de Salvadoro, la unua ĉefurbo de la kolonio. Alveno de la jezuitoj por katekizi la indianojn kaj eduki la kolonojn.
1567
La francoj estis elpelitaj el la regiono de la Golfeto de Gvanabaro, en kiu du jaroj antaŭe estis fondita Rio-de-Ĵanejro far la portugaloj.
1568
Oficialigo de la sklaviga reĝimo en kiu afrikanoj estis perforte alportitaj el sia kontinento.
1612
En la Nordoriento, invado de la francoj kaj setlado de kolonoj tiulandaj, kiu fondis San-Luison, la nuntempa ĉefurbo de la ŝtato Maranjano. Ili estis elpelitaj post tri jaroj de la portugaloj.
1630-1654
La nederlandanoj okupaciis parton de la brazila Nordoriento, kiu disvolviĝis ekonomie kaj kulture.
1763
Rio-de-Ĵanejro fariĝis la ĉefurbo de la kolonio pro neceso de iu administra centro pli proksima ĉu al la regiono de minekspluatado ĉu al la suda regiono, en disputado kun Hispanio.
1785
Portugalio prohibis ian ajn tipon de industrio en Brazilo.
1789
Ribelo konata kiel Inconfidência Mineira (Minasa Mallojaleco) kontraŭ la pagado de malfruiĝintaj impostoj pere de aŭro. Intenco pri sendependiĝo de la regiono (sudorienta). Tiradentes, la ĉefa gvidanto, estis pendigita. Li estas konata kiel la Martiro de la Sendependeco.
1808
La portugala reĝa familio, kune kun 12 mil homoj ĉefe kortumanoj, translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro, fuĝinta de la milittrupoj de Napoleono (vidu specifan blogeron pri la evento). Kreo de Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo.
1822
Dom Pedro la 1-a, filo de Dom João la 6-a, reĝo de Portugalio, proklamis la sendependecon de Brazilo, kun la titolo de imperiestro. Brazilo estis la nura lando en Ameriko kiu ne fariĝis respubliko tuj post la sendependiĝo... (Daŭrigota)
Bv. vidi:
http://vortoj-en-esperanto.blogspot.com/
Far ĉilia E-isto Hector Campos, el Curico, Ĉilio.
1831
Dom Pedro la 1a, imperiestro de Brazilo, devis abdiki al la brazila trono por surtroniĝi kiel reĝo en Portugalio (tie Dom Pedro la 4-a). Sekviĝis la periodo de kvar regentecoj ĝis la majoritato de Dom Pedro la 2a. Periodo de diversaj regionaj revolucioj pro malkontentiĝo pri la centra regado.
1841
Dom Pedro la 2a, filo de Dom Pedro la 1a, entroniĝis kiel dua imperiestro de Brazilo.
1864-1870
Milito de Paragvajo (en Paragvajo nomata Milito de Brazilo...). Brazilo, Argentino kaj Urugvajo formis aliancon por militi kontraŭ tiu centra sudamerika lando. Post la kulisoj, fakte la milito favoris al la ekonomiaj interesoj de Anglio, kiu volis detrui la paragvajan konkuremon al siaj produktoj. Preskaŭ unu triono de la adolta enloĝantaro de Paragvajo pereis precipe viroj.
1888
Princino Isabel, anstataŭinte sian patron Dom Pedro la 2a dum vojago lia al Eŭropo, sankciis leĝon kiu finis la sklavreĝimon en la lando. Brazilo estis la lasta amerika lando kiu faris tion.
1889
Proklamita la Respubliko. Dom Pedro la 2a kaj lia familio ekziliĝis en Eŭropo.
1930
Revolucio de 1930. Getúlio Vargas starigis diktaturon kiu daŭris ĝis 1945. Periodo de ekindustriiĝo de la lando, aprobado de diversaj leĝoj favoraj al la laborista klaso. Cenzuro kaj perdo de individuaj rajtoj.
1942
Dua Mondmilito. Brazilo eniris en la militon kontraŭ Germanio kaj Italio. 25 mil brazilaj soldatoj partoprenis en la eŭropaj batalkampoj.
1945
Rezigno de Getúlio Vargas.
1954
Memmortigo de Getúlio Vargas pro politikaj premoj post demokratia elektiĝo (1950) por dua mandatperiodo.
1960
Inaŭguro de Braziljo, la nova brazila ĉefurbo, far Prezidento Juscelino Kubitschek.
1964-1985
Militista puĉo sekvata de diktatura reĝimo.
1984
Kampanjo de Diretas Já! - Rektajn (Balotojn) Nun! - al la prezidenteco. Granda popola mobilizado surstrate en la tuta lando. La militista reĝimo agoniis.
1985
Fino de la militista diktaturo. Tancredo Neves estis nerekte elektita kiel nova prezidento sed mortis antaŭ ol la enposteniĝo. Lia vicprezidento José Sarney enposteniĝis.
1989
Unua rekta balotado al la prezidenteco post la diktaturo. Fernando Collor de Mello estis elektita.
1992
Eksigo (impeachment) de Collor de Mello pro korupteco.
1994
La t. n. Plano Real, dum la regado de Fernando Henrique Cardoso, kreis novan mon-unuon kaj sukcesis ekonomian stabiligon. Periodo de granda privatigado de ŝtataj entreprenoj.
2002
La eksa sindikatisto Luiz Inácio Lula da Silva estis elektita unuafoje kiel prezidento. Subteno de la antaŭa ekonomia politiko sed kun plifortigo de socialaj asistprogramoj. Sekviĝis ĝis la momento (Lula en dua mandato) periodo de ekonomia disvolviĝo de la lando kaj politika agado favora al pli granda integriĝo inter la sudamerikaj landoj.
Fonto: Almanaque Abril 2008
- Dorneles's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
