Ensaluto

Nova ludo

Nu, kiel mi diris antaŭ kelkaj tagoj, la fama ludo, pri kiu mi paroli ĉi tie dum multaj monatoj, naskiĝis la unuan de januaro 2011. Sed mi donas la ligilon hodiaŭ, ĉar hieraŭ mi ne povis enretiĝi facile.

Jen la ligilo: http://mundovirtuala.arkasoftware.com/

La ludo estas malfermita (se paroli pri kodo), do iu ajn povas modifi la kodon, iu ajn povas traduki la ludon, ks.

Disvastigu tion.

PD: Ankoraŭ povas aperi kelkaj eraroj, pro tio ke ni ankoraŭ estas en beta-a versio. Estu paciencaj

bildo de Ignacio Carrera
bildo de Ignacio Carrera

La ensaluto nun funkcias perfekte, kaj la parto pri registriĝo estas preskaŭ tute tradukita.

Kaj baldaŭ ekzistos alia lando por la geesperantistoj. Mi atendas vin :)

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de Ignacio Carrera

Se vi havas ian problemon (vi ne povas ensaluti, aŭ io simila), skribu al mi kaj mi provos solvi vian problemon :)

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de Ignacio Carrera

Jam finiĝis la nuntempa tradukado al Esperanto, kaj ankaŭ aperis valencia traduko (ĝi similas al la kataluna, sed ĝi ne estas la kataluna).

Ĉu vi volas eniri en la ludon? Mi tradukis ĝin al Esperanto precipe por vi, por Esperantujo, por diskonigi la lingvon al la homaro pere de ludo :)

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de Ignacio Carrera

Ĉu mi rajtas traduki la retpaĝon al la tutaj lingvoj?

Jes, pro tio ke la retpaĝo estas sub la ĜPL (angle, GPL). Kaj ju pli da lingvoj, des pli da eblecoj por oficialigi iun lingvon en iun ajn landon.

Ĉu mi rajtas uzi iun ajn lingvon en la tutaj virtualaj landoj?

Tio dependas de la leĝaro de tiu lando, de kion rajtas aŭ ne rajtas fari, ktp.

Kaj, kion fari se miaj rajtoj estas rompitaj?

Vi devas lukti por restarigi ilin juĝe aŭ pere de la leĝaj iloj de la ŝtato, kaj se eĉ tiel vi ne povas, ribeliĝu por faligi la registaron aŭ por sendependigi la landon* kaj doni rajtojn al tiuj kiuj ne havas.

*Ĉi tio ankoraŭ ne estas disponebla.

Ha, alia afero. Vi ne uzu Internet Explorer. Ĝi ne ŝatas nian ludon. Kaj post la registriĝo, vi devas ensaluti du fojojn.

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)


povigita de