NUPTA MARŜO POR ESPERANTO

Kiel jam diris teologoj, filozofoj, psikologoj, guruoj, politikistoj kaj poetoj, amo ne estas simpla afero. Ekzistas pluraj amoj. El tiu fruktodona arbego, la granda amo-arbo aŭ amujo, mi elprenu nur du fruktojn: la geedzan amon kaj la verdan amon. Tiu ĉi, por ne meti ekologiistojn en leksikan konfuzon, estas la amo al Esperanto.
Ĉu temas pri la geedza amo, ĉu pri la verda, estas fakto, ke amo evoluas. Siaflanke la geedza amo vekiĝas ĝenerale en la junaj jaroj. Do printempe. Nu, certe amo estas la plej bela el la floroj de tiu floranta sezono. Eble fakulo pri botaniko eksplikas, kie, kiam, kiel kaj kial floradas. Sed, almenaŭ je miaj ne kleraj okuloj, eĉ miopaj, mi konfesas, floro simple aperas. Laŭ miaj sentumoj ne sufiĉe spertaj pri botaniko, burĝono ekfloras hazarde kaj mistere. Tiel same okazas ĉe la ama afero inter viro kaj virino. La greka mitologio bildigas la hazardan karakteron de la amo per la figuro de eta dio, kiu blinde pafas sagojn kontraŭ homoj, plejparte junaj, sen preparaj ekzercoj por plenumi tian gravan taskon de la vivo. Profite de mia magra kono pri botaniko mi nur povas aldoni, ke floro ne eterne restas en printempa stato. Floro ekzistas por fariĝi frukto kaj el frukto venas semo, kies destino estas kreski kiel bela specimeno en la vegetara regno.
En la komenco la amantojn trafas pasio, kiu evoluas al amo. Kaj, kiel okazas en fikcia romano aŭ en televida novelo, tiel en la reala vivo seriozan am-rilaton atendas la geedziĝo, kvazaŭ fina ĉapitro al la gaja sezono de la floroj. Sed kiu preparu la ceremonion? Mi ne hezitas aserti, ke la socio mem, kiu legas tiun varman romanon kun la sama intereso de juristo foliumanta la civilan kodekson. Post la geedziĝo, dum la floroj naskas fruktojn en scenejo de hejma edeno, la socio ordonas, ke obskura notario verku prozecan version de la opera dueto. Se la bona ŝanco ne loĝas hejme, eble la antaŭa edeno baldaŭ iĝos infero. Kaj dum la malfeliĉaj geedzoj sentas sin kiel iam la unua homa paro sub la flamanta glavo de kolera anĝelo, ĉe malvarma juĝejo kolektiĝas dokumentoj por la divorco. Sume, socio reguliĝas laŭleĝe kaj emas traduki eĉ la plej sanktajn sentojn, kiel la amon, en la profanan formalaĵon de dokumento.
La verda amo ne eskapas la leĝan postulon de la socio. Amo al Esperanto tre similas al la rozkolora amo inter viro kaj virino. Laŭ natura leĝo burĝona Esperanto-amo ekfloras en branĉo de verdulo. Kial tio okazas? Kiu fakulo pri botaniko eksplikus tian fenomenon? Ĉu pro tio, ke raras sciencaj periodaĵoj en Esperanto? Jen ne respondeblaj demandoj. Ne malsame ol ĉe para idilio, Esperanto-amanto pasie dediĉas sin al la kara lingvo. Kompreneble blinda pasio ne kongruas al racia plano tuj formaligi geedziĝon. Kial redukti plenplenan senton al mizera dimensio de papero? Sekve vivas en Esperantujo eternaj amantoj, kies plezuro pluas kaj neniam konas la finan punkton de edziĝa ceremonio. Se Esperanto estus fianĉino, certe ŝi havus nepaciencan patron, kiu sen ia ombro da dubo riproĉus la konduton de kandidato tro prokrastema. En la reala vivo tiu patro nomiĝas patrujo aŭ, pli formale, ŝtato, laŭdefine socio funkcianta laŭ la postuloj de la leĝo.
Por la ŝtato Esperanto ne estas pli ol lingvo. Dum esperantisto kapablas senti lingvon per la fajnaj lensoj de la amo, ŝtato vidas ĝin didaktike kiel studobjekton en lernejo. Interne de studprogramo Esperanto figuras kiel fremda moderna lingvo. Aldonindas la fakto, ke instruon de fremda lingvo priskribas LDB (Leĝo pri Direktivoj kaj Bazoj de Klerigado aŭ Leĝo n-ro 9.394 de la 20-a de dezembro 1996, artikolo 26, alineo 5-a). Ĉar la celo de LDB estas plenumi la konstitucian tekston, en ĝia kerno troviĝas la demokratia spirito de la Konstitucio de 1988, la tiel nomata Civitana Konstitucio. Spegulas tian econ demotratian la elektebleco de fremda lingvo fare de la lerneja komunumo mem. Tamen nur rajtas oficiale instrui nacian aŭ fremdan lingvon en Brazilo tiu, kiu havas beletran licenciigan diplomon. Kaj jen defio al nia komuna verda pasio: ne ekzistas tia kurso en nia lando. Tiurilate oni ne kalkulu kun la internacia diplomo pri Esperanto (ILEI) kaj ne atendu la sekvo de la leĝpropono de senatano Cristóvam Buarque celanta enkonduki Esperanton en la tekston de la menciita LDB. Ne dubindas la graveco de ambaŭ, sed ili ne anstataŭas la menciitan diplomon. Alivorte verdulo eĉ dece volas edziĝi je fianĉino Esperanto, sed ve... li ne havas la postulatajn dokumentojn por tiu celo. Kaj tiun bedaŭrindan kondiĉon rigardas de supre la malpacienca patro de la fianĉino, spite al la fakto, ke Zamenhof diris, ke ŝi estas nenies propraĵo... Kiel disciplino Esperanto ja estas ŝtata propraĵo. Do por konduki la belulinon al la altaro ne sufiĉas la koro plena je amo, sed oficiala papero, kiu atestas laŭleĝan antaŭkondiĉon al la kontrakto.
Tamen Esperanto vizitu lernejon. Ankoraŭ ne venis oficiala diplomo, sed eblas peti provizoran rajtigilon por instrui Esperanton, kondiĉe que la proponanto havu beletran licenciigon pri la portugala aŭ pri fremda lingvo kaj krome prezentu dokumentojn atestantajn sperton pri instruado de Esperanto. Paralele al la oficiala instruado menciindas la volontula instruado, kontraŭ kiu ne ekzistas leĝa baro, se temas pri nedeviga kurso. Nome de la paca kulturo bonvolema lernejestro certe malfermos la pordon al volontula kandidato.
Beletra kurso estu la nova nesto, el kie sin elturniĝos la definitiva oficialiĝo de Esperanto kiel disciplino en Brazilo. Paralele amatora esperantisto havas spacon en klubo, asocio aŭ en bonetosa amika rondo. Sed nur la diplomotoj ĝuos nupton sub la beno de la patrujo. Tamen kiam venos tiu atingo, oni ne forgesu la belan floron de la fruaj tempoj de tiu sincera amo.
Jozefo Lejĉ, 20100424
- jozefolejcx's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Komentoj
Brave, Jozefo!
Poezie, tenere ja kaj samtempe grundapiede sin prezentas via teksto.
Sen dube institucioj ĉi-landaj , pro la kaŭzo en si kerne de la Lingvo, siatempe tre amikeme gastigos la novulon!
Kaj kompreneble volontuloj, ĉefe, sed certe ja ankaŭ volonte diplomuloj ne mankos sindoni por la instruado.
Amike.