Ensaluto

ocPortal

Laŭ mia scio kelkaj homoj jam prilaboradas esperantigi la programon Joomla kiu estas hejmpaĝa programo. Ĝi havas kelkajn avantaĝojn kiujn mi ŝatas. Sed nun mi vidis ke troviĝas programo kiu ŝajnas esti ege utila al la esperantomondo - ocPortal. Tio ankaŭ estas hejmpaĝa programo kiu ebligas interagadon kiun mi ĝis nun ne vidis ie alie. Ĝi iom similas al Drupal, sed la prizorgo ŝajnas esti multe pli facila.

Se vi tute ne scias kio estas, sed volas rigardi ĝin, vi eĉ povas komencigi vian propran montrantan lokon por ludi per la programon.

Ili ŝajnas esti ege interesitaj en traduki ĝin al multaj lingvoj kaj mi pensas ke indus esperantigi ĝin. Oni kunlabore tradukas ĉe aparta traduka interretloko nomata LaunchPad.

Vidu ĉe http://ocportal.com

Mi aliĝis por kunhelpi traduki al mia nacia lingvo, sed ĝoje komencus esperantigi la programon se iu alia volas fariĝi kunhelpanto.

bildo de Stella


povigita de