opera malsano

La Deutsche Oper (Germana Operejo) en Berlino ĉiun jaron dediĉas specialan atenton al unu komponisto. Kaj (1a bonŝanco) ĉi-jare temas pri Richard Wagner (Ríĥart Vágner), mia plej ŝatata komponisto, oni surscenigis/-as entute ses el liaj dek tri operoj/muzikdramoj. Ĉar mi donace ricevis (2a bonŝanco) la t.n. ClassicCard, mi havis la eblecon 1 horon antaŭ la komenco de ĉiu spektaklo aĉeti bileton por la plej bona loka restanta po nur 10 eŭroj (ĉe regula vendado mi pagus 84€!).
Do, mi kaptis la unikan okazon kaj ene de nur unu semajno mi spektis kvar operojn, kiuj daŭris inter 2,5 kaj 4 horojn: Lohengrin, Tannhäuser, Der Fliegende Holländer (La Fluganta Holandano) kaj Die Meistersinger von Nürnberg (La nurenbergaj majstrokantistoj)! Tio ja ne plaĉus al tre multaj homoj kaj parte estis fortostreĉo, sed mi ripetus ĝin senhezite!
Partoprenis renomaj operistoj kiel Waltraud Meier kaj Ben Heppner, la Deutsche Oper krome havas bonan orkestron kaj eksterordinare bonan ĥoron, kiu ja tre gravas ĉe Wagner.
Tamen mi nur parte estis kontenta. Kial? Mi simple ne povas akcepti, se reĝisoroj perfortas la verkon. Por ke oni ne miskomprenu: Mi entute ne estas tia tradiciemulo, kiu akceptas nur kostumojn historie ĝustajn kaj plenan obeon de la surscenigantoj la la reĝiaj instrukcioj de la komponistoj - male, bonaj verkoj miaopinie estas nur alegorioj de io eterne vera, pro tio ili ne devas aperadi nur en sia origina ekstera formo. Ne pri tio temas, sed pri la misŝanĝo de la kerna enhavo! Mi ne povas plendi pri Lohengrin aŭ la Meistersinger (kiu fakte estis unu el miaj plej plezuraj vizitoj en operejo!), sed la fina parto de Tannhäuser kaj la tuta Holländer simple koliziis kun tio, kion la verkoj instruu al la spektantoj.
Tiel ĉe Tannhäuser, kie temas pri saviĝo pere de pentofaro, ja ĉe la fino mortu Tannhäuser, forpuŝinte la logantan Venuson, pro la ofero de Elisabeth, kiu ĵus antaŭe mortis por peti persone en la ĉielo por Tannhäuser (ĉar la papo rifuzis senpekigi lin). Kaj kion mi vidis? Tannhäuser kaj Venuso staras (tute vive) en intima brakumo, dum la ĥoro kantas "La graca savo apartenas al la pentanto". Krome, alia malglataĵo: Ĉar Venuso kaj Elisabeth neniam surscenas samtempe, ofte ambaŭ rolojn kantas unu sopranulino, kio ne estas problemo. Sed pro tio Elisabeth antaŭ la morto (kiun ŝi nur aludas per gesto al ĉielo) aj nepre desceniĝu, ĉar malmulte poste aperas Venuso! Sed ĉi-foje ŝi mortis sur la scenejo, Wolfram kovris ŝin per tuko, kaj kelkajn minutojn poste ŝi kiel Venuso kvazaŭ reviviĝis de sub la tuko - se mi ne scius la enhavon, mi tute ne kaptus pri kio temas en la opero.
Sed dum Tannhäuser krom ĉe la fino estas vere kontentiga, ĉe la Holländer mi jam dekomence suspektis, ke finiĝis malbone (mi havas malbonegajn spertojn kun alia surscenigo de la Holländer el Würzburg, kie mi iam loĝis). Kaj bedaŭrinde mi pravis: Dum la kantistoj (ĉi-foje ne la plej bonaj, krome, ili foje ne povis supersoni la orkestron) daŭre kantis pri ŝipoj, vento kaj la maro, sur la scenejo oni vidis borsajn makleristojn, kaj anstataŭ pri saviĝo (jes, denove) de la Holandano pro senfina kompato de la juna virino Senta oni spektis ŝakradon de monavidaj viroj kaj vantaj virinoj, kiu kulminas en murdo kaj plurfoja memmortigo (nu, almenaŭ ne mortis la Holandano, kion mi senkrede vidis en Würzburg...). Kiu scipovas la germanan, bonvole legu ĉi tiun trafan recenzon: http://www.dradio.de/dkultur/sendungen/fazit/798115/ - mi nun silentas.
Nu, eble nun vi komprenas la titolon de ĉi tiu blogaĵo: Opero min infektis, tamen mi ne suferas, sed samtempe la opero parte suferas pro la prestiĝavido (mi supozas kaj imputas) de kelkaj reĝisoroj, kiuj ŝajne volas plibonigi la verkojn. Kiel esprimis iu mia konato: Kvazaŭ oni pentrus al Mona Lisa larĝan ridon. Homoj, ŝia rideto estas jam perfekta.
- Kirilo's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Komentoj
Saluton!
Releginte (unuafoje mi legis antaŭ kelkaj semajnoj) vian tekston, eblis samtempe suferi por vi, kaj kun vi. Kaj ja eĉ iom ridi, sed tio nur 'por' vi, ĉu ne? :))
Mi ne scias, ĉu vi ankaŭ spertas pri recenzo. Via stilo verki verfrandas!
Amike,
Wel.
Saluton Wel,
mi ĝojas, ke mia recenza grumblado plaĉas al vi! :-) Stile mi ĉiam provas skribi iom originale, do sen germanaj aŭ eŭropaj idiomaĵoj, kiom eblas.
Tamen mi bedaŭrinde ne sufiĉe spertas pri opero aŭ literaturo, ke mi povus altkvalite recenzi iun verkon aŭ surscenigon - mi simple povas diri, ĉu plaĉis al mi, ĉu ne.
Kiel statas ĉe vi - ĉu vi ŝatas operojn kaj havas la eblecon spekti ilin je akcepteblaj elspezoj?
http://www.cyrilbrosch.net/
Bonan merkredon, Kirilo.
Nur du fojojn iris mi spekti operojn en Brazilo. Mia tria fojo okazis alilande (londone) antaŭ kelkaj jaroj. Ĉi-lande normale operoj ne estas altekostaj. Iujn inernaciajn oni kutime surscenigas far naciaj (bonegaj ja) aktoroj.
Plej emas mi ilin per diskoj, por pli intime frandi ties kantojn, imagi scenejojn. Hejme, ja por mi nur, foje mi kantetas La donna è mobile, Figaro... :) El t.n. klasikaj mia preferata komponisto estas Wolfgang Sebastian Bach. Lia barokaj verkoj, precipe, tre plaĉas al mi! Kaj Andrea Bocceli kantante ariojn ankaŭ multe kortuŝas min!
Wel.
PS: Pri Monaliza ankaŭ terure estas tiu foto de ŝi kun lipharo. ´´O``
Ĝis alifojo.