Ensaluto

Plurfaza Dormado

Saluton!

 

Mi decidis ke mi ekprovos plurfazan dormadon. Ŝajnas manki informon pri plurfaza dormado en Esperanto (entute! Eĉ provu gugli.) do eble kiam mi estos pli sperta, mi ekfaros Vikilibron pri la temo. Ĝis nun tamen mi simple faros etan blogon pri la afero.

Hodiaŭ mi legis la libron 'Ubersleep' kiu detale priskribas plurfazan dormadon, kaj decidis ke mi ekprovos 'Everyman-3', kiu estas specifa horaro de plurfaza dormado en kiu oni dormas po kvar fojoj ĉiutage anstataŭ unufoje.

Mi dormos inter la horoj (en 24-hora tempo): 00:00-03:00, 08:00-08:20, 13:20-13:40, 18:40-19:00.

Mi komencos ĉi-nokte. Deziru al mi bonan ŝancon.

 

bildo de kaja

Komentoj

bildo de Jakov

Saluton! Vi ekmirigis min, ĉar mi neniam ĝis nun aŭdis pri io simila. Ĉu vi tiumaniere estus veka ankaŭ dum la nokto? Kiujn konsekvencojn havus tia dormado por la sano?

Jakov

bildo de kaja

Saluton jakov,

Fakte, ŝajne neniu scias pri la sanefikoj. Mi legis pri unu virino kiu pli peziĝis iomete post 9 monatoj, kaj pro tio ŝi ĉesis ĝis ŝi povos trovi efikan manieron perdi la plipezon.

Tamen, mi neniam legis pri gravaj sanefikoj.

Mi estas veka dum la horoj ke mi ne dormas. ;) Mi jam priskribis la horaron.

Se vi junas kaj loĝas en Sidnejo, kontaktu min. :)

bildo de Jakov

Kiu stranga afero; ŝi plipeziĝis ĝuste post naŭ monatoj, nek unu monato pli aŭ malpli! Ŝajnas ke ŝi estis graveda, ĉu ne? ;)

Sed mi restos en mia ĝisnuna stato, t.e. dormi nur dum la nokto, kvankam mia dumnokta dormado nune estas tre disŝirita pro kazo ke mi lernas ankaŭ dumnokte. Aliflanke, vi timigas min, mi ne volas ke mi plipeziĝas post 9 monatoj Xo - tio estus vere tre strange! ;)))

Jakov

bildo de kaja

Haha. Nu, mi almenaŭ rekomendas ke vi legu pli pri plurfaza dormado. Eble la ideo plaĉus al vi. Vi havus pli da libera tempo...

Se vi junas kaj loĝas en Sidnejo, kontaktu min. :)


povigita de