Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

Saluton al ĉiuj,
Ekde 1999, la franca asocio nooSFere proponas ĉe sia retejo literaturan kaj bildstrian datumbazon pri sciencfikcio, fantasta literaturo kaj fantazio.
De kelkaj jaroj, oni povas konsulti tiun datumbazon plurlingve, danke al subsekcio de tiu retejo nomigita nooSFere Babel. Kompreneble, ili ne tradukis la tutan enhavon de la slipoj (ekz.: la recenzoj), ĉar tiu estus grandega laboro, sed pli modeste, nur la prezenton de tiuj slipoj (titoloj, retnavigiloj, retserĉiloj, ktp). Ĝis nun, tiu ebligis konsulti tiun datumbazon en la germana, angla, hispana, kaj itala. De nun, oni povas ankaŭ konsulti ĝin esperante.
Kadre de ĴurasEo, nia franc-ĵurasa esperanto-grupo, ni proponis al la estraro de tiu retejo, esperantigi ĝin, kaj ili entuziasme jesis.
De nun, esperantlingva vizitanto el Ĉinio, Rusio aŭ Brazilio, ekzemple, povas ne nur konsulti la datumbazon, sed ankaŭ proponi tradukon al sia propra lingvo, el la esperanta versio. Se tiu okazos, esperanto tiam plene rolos kiel ponto-lingvo.
La retejo mem : http://www.noosfere.org/default.asp
Le plurlingva sekcio : http://www.noosfere.org/babel/
La esperantlingva versio : http://www.noosfere.org/babel/?l=eo
Anekdote, tiu retejo listigas "La Karna Maŭzoleo"-n, la fantasta rakonto de la franca verkisto Jonas Lenn, kies esperantigon ni eldonis kadre de la eldona asocio La Arĝenta Ŝlosilo :
http://www.noosfere.org/babel/litt/livre.asp?l=eo&numLivre=2146577974
Kore,
Filĉjo kaj Emĉjo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
