Prezento - Kie vi instruis/as/os? - ktp

Ĉi tie oni sinprezentu kaj informas aliajn pri sia instruado. Ekzemple: kie oni instruas, al kiom da homoj, kiel, ktp.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 1 uzanto kaj 27 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
[pli]


Mi estas esperantisto jam 14 monatoj. Nuntempe mi tradukas lernu.net al mia nacia lingvo "Bahasa Indonesia"(Indonezia) preskaŭ dum 8 monatoj. Mi nune ellernas esperanton kaj preparas instrui al la kursoj en niaj kluboj.
Mi instruas instruistojn kiel instrui fremdlingvojn kaj ankaŭ la usonan por tiuj kiuj ne parolas ĝin. Mi uzas Esperanton propedeutike, tio estas kiel modelo de instruado. La studentoj ege miras pri la facila lernado de Esperanto. Sed ĝis nun mi ne sukcesis esperantigi ilin.
Mi estas e-isto jam de 30 jaroj. Mi loĝas en Porto Alegre, Brazilo, kaj dum longa tempo instruis E-on per klasoj. Nuntempe mi nur instruas pere de Lernu.net (kurso Ana Pana al portugallingvanoj). Mi havas blogon diversteman en kiu mi multfoje metas tekstojn dulingve (portugallingve kaj Esperante)por helpi nefluantojn je la ellerno de la lingvo. Estas multaj rimedoj ĉe la instrua kampo...
César Dorneles
Mi instruas nun al grupo de 30 junuloj en kolegio. La nomo de la kolegio estas CEGEP Heritage, en Gatineau (Gatino), Kanado. La studantoj estas inter 18 kaj 20 jaraĝaj. Instrui al ili ne estas facile kaj foje malkuraĝige ĉar pluraj ne elektis tiun kurson (ekzemple: ĝi estis la nura elekta kurso kiu kongruis je sia hortabelo).
Ĉiun semajnon, mi havas unu duhoran lecionon en normala klaso, kaj unu unuhoran lecionon en komputilejo. Mi esperas uzi je esperanto.com en la komputilejo por montri al miaj studantoj ke esperanto ja vivas. Mi ankaŭ serĉas eblecojn je korespondado reta kun aliaj komencantoj.