Pri la aktuala socia-krizo en Francio

Multan atenton donas, ĉi-tiujn tagojn, la internacia informo-medioj al la ondo de protesto disvolviĝanta en Francio. La vidpunktoj tie spegulitaj ne mankas je diverseco: la hispana ĵurnalo el Pais eĉ ofertas kiel frandaĵon en siaj paĝoj la fotojn de la plej belaj protestantinoj! Sed post for-boligo de banalaĵoj kaj dubindaj logaĵoj restas plej ofte la rimarko ke ĉia-kaze la reformo estas nepra, kaj ke la prezidanto de Francio devas rezisti al la premo de la stratoj kaj ĝis fino konduki sian reformo-planon.
Unue-rigarde, ili ne tute malpravas, la demografio evoluas kaj kompreneble oni ne povas konservi la pensio-sistemon sen enkalkuli kaj la nombron de pensiuloj kaj la riĉecon kreitan de la laborantoj. Eble estus necese eĉ pli draste ŝanĝi la sistemon se preni en kalkulo, la pli kaj pli evidentan limigitecon de la naturaj rimedoj. Krome la internacia ekonomia konkurenco ne plu limiĝas je Usono kaj kelkaj Eŭropaj landoj sed estas etendiĝanta iom post iom al la tuta planedo. Estiĝas vera eblo ke la konsumantaj nacioj iĝos malpli riĉaj samtempe kiam la produktantoj de Azio kaj Brazilo ekonomie pli fortiĝos.
Sed kaj la informo-medioj kaj la Franca prezidanto tute ne povas sekvi la rezonadon tiel antaŭen. Ili, servante sin mem, limiĝas al koncepto ke la mondo iĝos pli kaj pli riĉa kaj ke ili devas pli-riĉigi sin mem, tiel, laŭ la fiaskinta nov-liberala teorio, kontribuante al la bonfarto de siaj kun-civitanoj. Kontraŭe, la franca popolo en sia plimulto konstatas nur, ke Sarkozy ne ŝparas iajn klopodojn por pli-riĉigi siajn amikojn kaj samklasanojn, eĉ sin mem, kaj ke nur la popolo, ne la povo-tenantoj devas fari la oferojn. Laŭ ekologia vidpunkto oni povas nur aserti ke estas malcerte ĝis kiom la homoj devos oferi, ke oni devas unue serĉi kiel oni povos starigi sistemojn por vivi pli bone sen tiom elspezi, kaj ke iu ajn reformo devas esti socie justa. Por proksimiĝi al tio, necesas pli-fortigi la socia-interparoladon, sed Sarkozy estas detruanta ĝin, rifuzinte ian seriozan konsultadon de la sindikatoj. Pro tio ni ne-ŝanceleble batalas kaj batalos kontraŭ lian reformon. Gravas ke la mondaj civitanoj komprenu tion.
- Mikaelo.l's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Administranto
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

