Ensaluto

Projekto "Kino en Esperanto rete"

Verŝajne, kelkaj legantoj de mia blogo jam scias, ke mi partoprenas ankaŭ projekton Verda Filmejo, kiu nuntempe estas unu el tre malmultaj, bedaŭrinde, kreitaĵoj en Esperanto, digne prezenteblaj por la ekstera mondo. Tamen ne ĉiuj scias, ke ĝi ne estas unua projekto, kiu celis prezenti en Esperanto kinon. Ĝin antaŭis projekto Kino en Esperanto rete, kiun mi kreis printempe 2007.

Tio okazis grandparte spontanee kaj estis inspirita fare de antaŭnelongaj eventoj. Kiel ni memoras, en la jaroj 2005-2006 unuj el plej atentataj aĵoj en la Esperanto-mondo estis la iniciatoj de Flavio Rebelo - portalo Ĝangalo kaj, precipe, Internacia Televido. Multaj homoj (ankaŭ mi inter ili) esperis, ke tio donos seriozan impeton al disvastiĝo de la lingvo kaj levos nian agadon sur principe novan nivelon. Tamen ĉio finiĝos per brua kaj senglora fiasko, kiu profunde impresis Esperantistaron. Tiutempe mi spertis timon, ke ĉi tiu negativa impreso malinstigos onin entrepreni ion seriozan kaj kompleksan. Kiel provo rezisti ĉi tiun malbonan perspektivon, la projekto efektiviĝis.

Kreante ĝin, mi sekvis kelk principojn por pruvi, ke ne ekzistas nevenkeblaj obstakloj por modernonivela kaj efika E-agado. Unue, mi prenis por tradukado publikhavaĵajn filmojn por demonstri, ke eĉ libere havebla materialo sufiĉas por krei interesan kaj enhavriĉan projekton. Due, mi kreis ĝin sen ajnaj financaj elspezoj - ni ja memoras, kia problemo estis monomanko por Internacia Televido. Tamen se oni pretas investi siajn fortojn kaj tempon, moninvestoj ne estas necesaj unuavice. Krome, mi preferis disponigi filmojn kun internaj subtekstoj, por ke oni povu spekti ilin ne nur sur komputilo, sed ankaŭ per ordinara DVD-ludilo. Tiel mi esperis faciligi disvastigadon de ili, ĉar oni povos spekti ilin en kluboj, kompanioj, k.t.p.

Kiel do la projekto disvastiĝis plue? Dum pasintaj tri jaroj kaj duono, akumuliĝis certa kvanto da tradukitaj filmoj. Mi okupiĝis pri la projekto kun diversa intenseco; feliĉe, kiam mi komencis ĝin, mi havis eblon dediĉi al ĝi multon da atento. Nun mi jam ne plu povas fari tion, sed mi esperas, ke la projekto disvolviĝos plu, kaj novaj filmoj aperos en ĝi. Por faciligi informadon pri ĝiaj novaĵoj, mi anoncos ilin ankaŭ en Verda Filmejo, tiel plu da homoj povos ekscii pri ili.

Konkreta kaŭzo por verki pri la projekto estas, ke mi ĝisdatigis dosierojn de ĉiuj tradukitaj filmoj, kiujn oni povas elŝuti ĉe FileFactory.com. Ligilojn por ĉiu filmo vi povas trovi en ĝia publicaĵo. Krome, mi kreis apartan dosierujon, kie ĉiuj ligiloj estas kolektitaj unuloke. Ankaŭ atentu, ke ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, elŝuteblas en BitTorrent, kaj parto da ili - ankaŭ en eMule. Ligilojn por tio vi ankaŭ povas trovi en iliaj publicaĵoj. Do, helpu al la projekto vivi, kaj elŝutu aktive, ĉar ju pli aktive vi elŝutas filmojn, des pli facile ili akireblas por aliaj.

bildo de Kirill Ŝvedov


povigita de