Recepto por Haggis (vegetara)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Haggis
Recepto por Haggis (vegetara)
Vegetara versio
Fonto: The Vegetarian Society of the United Kingdom
- 100g cepoj, sen ŝelo kaj tranĉita al malgrandaj pecoj
- 15ml sunflora oleo
- 50g karoto raspita
- 35g fungoj tranĉita al malgrandaj pecoj
- 50g ruĝaj lentoj
- 600ml vegetara buljono
- 25g ruĝaj fazeoloj
- 35g muelitaj arakidoj
- 25g muelitaj nuksoj
- 30ml soja saŭco
- 15ml citrona suko
- 7.5ml timiano
- 5ml sekigita rosmareno
- iomete da kajena pipro
- 7.5ml miksitaj spicoj
- 200g fajna avena faruno
- freŝe muelita nigra pipro
Fritu la cepon en la oleo kaj aldonu karotojn kaj fungojn. Aldonu la lentojn kaj 2/3 de la buljono. Miksu la reston de la buljono kun la fazeoloj, mikso kun la restantaj ingrediencoj kaj aldonu. Lasu kuiri dum 10-20 minutojn. Aldonu la avenan farunon kaj lasu kuiri 10 - 20 minutojn. Aldonu akvon laŭ bezono. Finfine metu en bakpleton kaj baku en forno (190 °C) dum 30 minutoj. Surtabligu kun terpomoj.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 6 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.
[pli]


Saluton, Vanselow!
Ŝajnas invitega. Bone ke vi prezentis ĝin en E-o.
Iam mi volos gustumi iun laŭ ĉi recepto!!
Wel.